Bonvenon al la Biblioteko Butler!

eble vi jam konas nin…

Aŭgusto 5, 2008 · Komentu

… precipe se vi jam vizitis la ĝisnunajn retpaĝojn ĉe www.biblbut.org. Tiuj paĝoj iom post iom transiros ĉi tien, post kio la antaŭa adreso ĉesos funkcii. Do se vi jam konas nin, unue legu la ĉi-malsupran averton, kaj poste iru al la paĝo “Kio estas kie”, kiun vi vidos ĉi-dekstre.

Sed se vi ne jam konas la Bibliotekon, leginte la Averton, vi trovos kelkajn vortojn klarigajn en la paĝo “Pri la Biblioteko”.

P.S. Eble vi rimarkis jam, ke ĉe la paĝaroj de WordPress ne ĉio estas jam en perfekta Esperanto. Tion via bibliotekisto ne povas mem ŝanĝi, sed certe la afero iom post iom progresos – GK

Averto: Por ke neniu miskomprenu pro la titolo de la paĝaro, mi klarigu, ke tiuj ĉi artikoloj kaj blogeroj ne estas oficiala paĝaro de EAB, nek de ĝia biblioteko. La antaŭan <www.biblbut.org> kaj la nunan <biblbut.wordpress.com> fondis, redaktas, posedas kaj (la antaŭan) pagas Geoffrey King. Do komentoj eventuale subjektivaj aperantaj ĉi tie estas verkitaj aŭ aprobitaj de la redaktanto kaj ne pretendas esti opinioj de EAB.

→ Lasu KomentonKategorioj: Uncategorized

El la gazetaro (1)

Februaro 22, 2009 · Komentu

Kaj EAB Update kaj La Brita Esperantisto amplekse raportis pri la 89a Brita Kongreso de Esperanto, okazinta en Southport. La ĉipaĝara redaktanto, ne partopreninte en la Kongreso, aparte ĝuis la vivecan raporton de Clare Hunter en BE 965. En tiaj raportoj oni vidas la realan kongreson per la spertoj de unuafoja partoprenanto. Anglalingvanoj povas legi rakonton pri mia unua kongreso en <geoffreyking.wordpress.com>

Kaj ne eblas ne rimarki jenon, ke post artikolo, en kiu plurfoje menciiĝas la koramiko de la verkinto, krome kelkaj karakterizaĵoj de JEBanoj, kaj enestas ankaŭ mencio pri “emociaj diskutoj kaj interrompoj” en la jarkunveno de EAB, tuj sekvis tute alitema artikolo kun titolo La junulo, kiu timis fantomojn. Bela koincido!

→ Lasu KomentonKategorioj: Uncategorized

Antaŭ 50 jaroj…

Januaro 13, 2009 · Komentu

en privata letero adresita al Clement Houghton, pli precize je 1958.06.24, la eminenta brita esperantisto W. A. Gething skribis kelkajn komentojn lige al la tiam tre diskutataj rilatoj inter BEA kaj UEA. Tion li verkis en la etoso de malvarma milito, kaj de klare makartisma rigardo al ĉio, kio venis el orienta Eŭropo. Houghton, John Leslie (tiama sekretario de BEA) kaj aliaj estis en amika rilato kun, interalie, sekretario Connor de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), mem konata makartisto. La ceteraj politikaj opinioj de tiuj kvar menciitoj estis sufiĉe malsamaj.

En tiu tempo multaj personoj opiniis, tute naive, ke Ivo Lapenna, veninte al Britujo el orienta Eŭropo (tiama Jugoslavio) estas iel danĝera homo. Oni eĉ deklaris lin “spiono de Tito”. Tio estis, el pluraj vidpunktoj, aserto politike analfabeta. Kelkaj pli kleraj personoj diris, defende al Lapenna, ke li estas nenia amiko de Tito (kaj por kio Jugoslavio spionus en Britujo?). Tion agnoskis Gething, kiu laŭ la mezuroj de tiu tempo estis homo politike modera, en sia letero.

Tiom pri la fono. La parto, kiu havas daŭran intereson, estas liaj komentoj pri timoj pri politika infiltrado en UEA kaj/aŭ BEA. Li diris jene (mia traduko):

“Mi ĉiam atentas tion, ke, kiaj ajn estas la politikaj opinioj de Lapenna, li originas el lando en kiu de jaroj estas uzataj komunismaj metodoj. La konata komunisma infiltrometodo estas, kiel eble plej multe ĉikani la oficulojn, krei kiel eble plej multajn perturbojn, kaj, ĝenerale igi la vivon de la oficuloj tiel netolerebla, ke ili pro naŭzo eksiĝas. Kompreneble, tio estas aparte facila en asocio de volontuloj.”

Ni lasu flanke politikajn opiniojn de Ivo Lapenna, makartismon, kaj aliajn historiajn eventojn de antaŭ 50 jaroj. La metodiko de infiltrado kiun trafe priskribis Gething validas senkonsidere pri politika tendenco.  Tio, pri kio oni tiam akuzis la Ĝeneralan Sekretarion de UEA, estis poste uzata kontraŭ li en la jaroj ‘70. Kaj, se oni volus hodiaŭ fuŝi iun Esperanto-asocion, verŝajne tiu metodo same bone funkcius; kvankam, sendube, la esperantistoj kapablas fuŝi ĉion ajn ankaŭ sen deekstera infiltrado!

Viaj komentoj estos bonvenaj

→ Lasu KomentonKategorioj: Uncategorized