1914 – Kongreskaravano vana – 1a parto

Ordigante domon en la urbo Eastbourne, iu sinjorino trovis kajeron kun manskribita rakonto anglalingva pri vojaĝo al Parizo en la jaro 1914. Malgraŭ longa esploro ni ankoraŭ ne scias, kiu verkis tiun tekston; la listo de la kongresanoj ne indikas iun en Eastbourne, kiu povus esti nia aŭtoro. Ni povas nur supozi, ke ŝi estis kunvojaĝanta familiano de kongresano.
Do nun sekvas traduko de la rakonto.

EKSKURSO AL PARIZO

Plena je nekutima ekscito, kaj je tamen plezura antaŭtimo, nia grupeto staris sur la fervoja kajo en Eastbourne, kaj ĉiun noveveninton salutis per Bonan Tagon! Kaj kiam la trajno komencis ekiri estis lastaj manpremoj kaj amasaj Ĝis revido!, kaj jen ni bone lanĉitaj en nian “Unuan ekskurson al Parizo”

En Lewes estis trajnoŝanĝo, kun longa intertempo, kaj ankaŭ ŝanco sperti la afablon de la fervojaj deĵorantoj, provo kiu evidentigis grandan mankon de la menciita kvalito. Alveninte en Newhaven ni pluiris al la haveno, kaj tie eniris la belan fervojkompanian vaporŝipon Brighton; elektis sidsituon kaj aranĝis niajn faldseĝojn. Baldaŭ nin salutis novaj Bonan Tagon! kaj aperis apud ni la londona vojaĝgrupo – eĉ 90persona – kaj ni varme salutis la unuan personon, kiu alvenis ĝis ni. Dum momento ni debatis inter ni “Ĉu ĉio bona? Ĉu ni ekiru?”, kaj jese respondinte sendis al la hejmo trankviligan telegramon; kaj nia kvaropo malstreĉe eksidis por ĝui la transmarkolan vojaĝon. Malgraŭ persista pluvo ni restis bonhumoraj, kaj ĉiuj rimarkeble antaŭĝuis la atendatajn eventojn. Teon ni ricevis kaj plezure trinkis, kvankam necesis kelkaj akrobataĵoj dum la ĝuado.

Kiam ni komencis vidi la francan bordon, ni ne povis ne rimarki ĝian similon al la bordo ĵus forlasita, sed la grandega monumento en formo de kristana kruco videbla en la havenenirejo de Dieppe estis jam tre malsimila. Dum albordiĝo de la ŝipo ni interesite rigardis tiun urbon en kiu ni esperis pasigi parton de nia ekskurso, apenaŭ imagante kiom mallonga estos tiu vizito! Nian atenton altiris ankaŭ kriado de grupoj da infanoj kiuj staris rande de la kajo, evidente esperante ricevi monerojn. Alvenon de gruo anoncis havenoficulo, kiu ankaŭ disfuĝigis grupon da knabetoj per gestoj tre efikaj sed iom maldelikataj, kio tre amuzis niajn kunvojaĝantojn, kaj precipe la policanon kiu estis inter ni. Postnelonge ni staris sur la franca bordo, kaj post tre rapida trapaso tra doganejo, tute sen kontrolo pri nia valizaro, ni trovis nin en la strato, kaj antaŭ ni la trajnon. Enirinte en vagonon rezervitan por nia grupo, kaj demetinte la valizojn, ni tuj alpremis nin al la fenestroj por rigardi la urbon, tra kies stratoj ni antaŭeniris je promena rapido, antaŭirate de viro energie soniganta trumpeton. Post eliro el la urbo la trajno iris pli rapide; sed estis mallume, kaj ni apenaŭ povis vidi la pejzaĝon. Kiam ni venis al Rouen ni sukcesis vidi kontraŭ la ĉielo la turon de la impona katedralo, kaj la trajno haltis en tute malimpona stacio. Kajo, laŭ kutima senco, tute ne estis; ĝin anstataŭis ia pavimaĵo. Tie ni vidis unuafoje francajn soldojn kiuj videble veturas al la fronto. Kaj kiam ni pluiris, ni vidis, ke soldatoj kun pretaj bajonetoj gardostaras ĉe transirejoj kaj signaldomoj; kaj kiam la trajno haltis, kelkaj venis al vagonfenestroj por peti cigaredojn.

Kiam ni proksimiĝis al Parizo la soldatoj fariĝis pli multaj, patrolante tien-reen apud la vojo, sed tio, kvankam iom maltrankviliga, neniel antaŭsentigis la situacion, kiun ni trovos en la granda franca ĉefurbo. La stacion St. Lazare, unu el la grandaj parizaj fervojaj stacioj, ni atingis iom antaŭ noktomezo, kaj la grupo esperantista kuniĝis kaj proksimiĝis al la elirbarilo. Tie la rigardon trafis grandaj ekscito kaj tumulto. Ni vidis la Prezidanton de Brita Esperantista Asocio ĉe la barilo kaj ni reciproke salutis, sed liaflanke la saluto estis mallonga. Sur lia vizaĝo vidiĝis granda emocio – kaj granda varmo – kaj post la saluto li diris “Ha, mi tre esperis, ke vi ne venos; kongreso ne estos; estas terura afero; prefere vi kiel eble plej baldaŭ reiru al Anglujo; mi nun ekiros al Le Havre”. Verdire malkonsola saluto al grupo da lacaj vojaĝintoj avide dezirantaj vidi Parizon kaj sperti ĝoje atenditan Kongreson! Haste ni interkonsultis, kaj, ĉar la stacio restos sen trajnoj ĝis la 10a horo morgaŭa, ni decidis iri al niaj hoteloj por laŭeble manĝi kaj ripozi. Post mallonga promeno ni trovis veturilojn kiujn, post nemalmulta klopodo, ni plenigis je veturantoj kaj valizoj. Ĉar la loko ne sufiĉis al la bezono, kelkaj veturantoj devis sidi sur la genuoj de aliaj, kaj unu eĉ veturis sur la fera stango ĉe la rando de la sidbenko – sidloko tre malkomforta kaj danĝera. Krome, la valizoj de la homoj intermiksiĝis, kio kaŭzis multan postan maloportunon. Tamen post longa interbabilo ni provis ekiri, sed ĉar la stratoj estis tre glitigaj kaj la ĉaroj estis peze ŝarĝitaj, la ses jungitaj ĉevaloj tre penis por ekirigi la tuton, kaj ĉiuj sentis ioman timon. Fine tamen ni komencis nian noktomezan veturon tra Parizo. Bonŝance estis forta lunlumo, tiel ke ni povis almenaŭ duonvideti la gloran urbon, sed por multaj el ni la sorto destinis nur tiun etan duonvidon. Apud la stacidomo la stratoj estis homplenaj kaj la kafejoj funkciadis, kaj oni ne povis ne rimarki, ke, malgraŭ ke tiutage estas deklarita milito kontraŭ Germanujo, milito kiu certe alportos suferigajn perdojn al la franca nacio, tamen la vizitantoj de la kafejoj estas tute gajaj, kaj la homoj, kiuj svarmas en la stratoj, interdonas inter si bonhumorajn salutojn. Dum ioma distanco, la stratoj vidigis konstruaĵojn neniel eksterordinarajn; sed poste, iu ekkriis “La preĝejo Madeleine!” kaj ni ĉiuj atente rigardis tiun belan konstruaĵon. Post iom ni eniris en larĝan terenon kaj ni komprenis, ke tio estas la splendora Place de la Concorde. Tie pasis apud ni unu soleca taksio en kiu la enestantoj kriadas kaj agitas flagon; sed alian spuron de ekscito ni ne vidis. Super ĉio brilis lumo de la supro de la Turo Eiffel, kvankam la Turo mem ne estis videbla.


One response to “1914 – Kongreskaravano vana – 1a parto

  1. Tre interesa priskribo! Nun oni prepari^gas por rememori la Unuan mondmiliton: okazos ekspozicioj, konferencoj, plej diversaj eventoj. KIEL esperantistoj prepari^gas?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s