Historio de Esperanto en Britujo

En iu momento de la jaro 2005 mi estis sufiĉe malsaĝa por proponi, ke mi verku historion de Esperanto en Britujo. Tion mi proponis nur ĉar mi supozis, ke neniu alia volos surpreni sur sin tiun laboron.
Nu, la sola maniero por fini taskon estas komenci ĝin. Do iom post iom, eble en la daŭro de multaj jaroj, kreiĝos paĝoj ĉi tie kiuj prezentos jen iun tempoperiodon jen iun individuon.  Mi projektas dividi la tuton al jenaj ĉapitroj:

1887-1914 – Nova sento.  La Tria Kongreso, Cambridge, 1907; kaj la vizito al Letchworth

1914-1918 – Dum la milito  Diversaj pioniroj (Ashley, Gale, Wackrill, Motteau); Perditaj ŝafoj (Gordon, Banham). La neokazinta Kongreso

1918-1929 – La idoskismaj jaroj   John Merchant

1930-1938 – La esperantoskismaj jaroj

1939-1945 – La dua mondmilito kaj la Granda Kunloĝado

1945-1950 – Rekonstruo en nova hejmo

1951-1959 – Malvarma Milito kaj makartismo; BEA, EANA kaj la cetero  Kelkaj Britaj Kongresoj

1960-1969 – La gaja jardeko; minijupoj kaj la Prezidanto de BEA William Auld

1970-1979 – Ĝis, dum kaj post Hamburgo. Bert Platt

1980-1989 – Mortas BEA, vivu EAB! Esperanto centjara

1990-1999 – Ni tamen ne bankrotis; plendoj, splitgrupoj, kaj nevidata laborego

2000-…..     – Nova jarmilo en nova hejmo. La biblioteko venas al Barlaston

2 Responses to Historio de Esperanto en Britujo

  1. Karaj britaj esperantistoj, mi multe esperis trovi artikolon pri W.T. Stead en “La britaj esperantistoj”! . En 2012 estos 100 jaroj ekde lia morto. Okazos prelegoj, konferencoj ktp. pri “Titanic” – kaj aparta DUTAGA konferenco pri W.T.Stead en la Brita Biblioteko! “W.T. Stead: Centenary Conference for a Newspaper Revolutionary” (16-17an de Aprilo 2012).

    • Saluton,
      kaj dankon pro tiu averto. Mi provos ĝustatempe pretigi ion pri Stead; tio dependos de la eblo viziti la bibliotekon post fermo de kolegio Wedgwood.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s