La biblioteko en 1968

Tiu ĉi estas la lasta pribiblioteka artikolo de Montagu Butler. La originalo estas anglalingva; ĉi tie ni aperigas tradukon de Geoffrey King, kun kelkaj notoj

NIA KONSULTA BIBLIOTEKO

 La biblioteko de la Brita Esperanto-Asocio fondiĝis en 1922 per persona donaco de 380 volumoj, kiuj aldoniĝis al miksa jama kolekto de libroj kaj revuoj. De tiam oni celis kolekti kaj konservi por la studantoj kaj la historiistoj ĉion valoran [2] rilatan al Esperanto kaj al la ĝenerala internacilingva movado. Ĝi enhavas ankaŭ multajn filologiajn verkojn kaj gravajn konsulto-verkojn. Dum la tuta ekzisto de la Biblioteko [3] s-ro Montagu C. Butler estas Honorofica Bibliotekisto.

En 1934 la Biblioteko transmetiĝis al la hejmo de s-ro Butler en Kingston-upon-Thames kaj restis tie ĝis 1961, kiam la domon akiris la loka municipo lige al kvartalrearanĝo. En 1964 en la sidejo de la Asocio en 140, Holland Park Avenue, Londono W11, oni aranĝis bretojn en la unua etaĝo [4] kaj tie instalis la bibliotekon.

La biblioteko estas nur konsulta do ne prunta. Krom en tre specialaj cirkonstancoj kaj laŭ aparta permeso, ne eblas pruntepreni nek forporti la  librojn. La biblioteko estas proprietaĵo de la Asocio, kaj enhavas multajn erojn historie interesajn kaj multajn unikaĵojn. Ĝia mona subteno venas parte el la rimedoj de la Asocio, parte el donacoj monaj kaj materialaj, parte el vendo de duoblaĵoj.

Antaŭ ol fordoni sian Esperanto-libraron la posedantoj de libroj en aŭ pri la Internacia Lingvo eble konsultu la Honorofican Bibliotekiston. Jam okazis, ke valoregajn verkojn, post morto de la posedinto, detruas familianoj sensciaj pri ilia  valoro.

Membroj de la Asocio, kaj aliaj seriozaj vizitantoj, dezirante rigardi aŭ uzi la Bibliotekon, povas aranĝi tion per kontakto al s-ro M. C. Butler ĉu letere (kun enmeto de poŝtmarko por la respondo) ĉu telefone. Lia adreso estas 1 Aycliffe Close, Cambridge Gardens, Kingston-upon-Thames, Surrey.[5]

Konstante alvenas demandoj serĉaj al informoj ĉiuspecaj. La bibliotekisto helpas laŭ sia povo, sed li ne povas entrepreni longajn esplorojn, nek fari kopiojn de artikoloj k.t.p. Helpo de kompetenta volontulo estus tre ŝatata, sed por tio necesus regula ĉeesto, akcepto fari tedan laboron, kaj kono de la klasifosistemo, kiu por ne-Esperantaj temoj estas kombino de la decimalaj sistemoj de Dewey kaj de UDK, kaj por la lingvo kaj movado Esperantaj estas la verko Klasifo de Esperantaj Temoj. [6]

2] Notinda ŝanĝo de emfazo: antaŭe “kolekti ĉiun libron”, nun “kolekti ĉion valoran”
3] t.e. ekde 1922
4] t.e. la unua etaĝo super la teretaĝo; super la bibliotekejo estis ankoraŭ 2 etaĝoj, kiuj estis oficista apartamento.
5] Trankvila strateto en la sudorienta flanko de la urbo, apenaŭ unu kilometron for de la malnova adreso.
6] Oni notu, ke mankas aŭtornomo en la fino. John Brownlee deklaris en 1976, ke la artikolon “plejparte verkis” MCB. Kiel li sciis tion? Kiu verkis la ceteron?

Komenti