E09 HISTORIO, KRESKO, DISVASTIGO
(Kp. E: Rilato al aliaj temoj. Aplikado1
E(.) Historio loka E “.” Historio tempa
E22 Evoluo lingva)
E09 Verko en formo de Historio2
E09-2 Biografio3 -23 Aŭtobiografio
E09-3 Dokumento historia. Fonto4
E09-32 Oficiala, originala5, arĥiva.
E09-33 Dokumento literatura6, pli-malpli rilata (taglibro, korespondaĵo7)
E09-36 Tradicio (parola aŭ socia)8
E09-4 Jura. Leĝo.
E091 Frua historio. Komenco. Origino. Genezo. Fondo. (E069.5 Pioniroj)9
E092 PROPAGANDO. REKLAMO. DISVASTIGO
(Kp. UDK 659.1)
[E092 (06) Propaganda Ligo10]
E092.001 Neceso, psikologio, organizo11
E092.001 (083.74) “1972.08” Principaro de Frostavallen1
E092.001 : 061.3 “1972.08” Frostavallen — seminario pri informado 1
E092.003 Elspezoj publicaj. Kosto12
E092.004.613 Mispropagando. Agado nedezirinda, evitenda. Averto, ekz. “Ne trograndigu”
092.009.02 Obĵetoj, kontraŭargumentoj 1 ekz. E092.009.02 : 172.1 patriotisma obĵeto al Esperanto
E092.02 Manieroj14 de diskonigo15
E092.021 Rekta. Al preterpasanto
E092.022 Poŝta16
E092.023 Domporda17
E092.024 Perioda, ripetita18
E092.072 Vidpunkto de propagandisto. Spertoj19
E092.073 Vidpunkto de la publiko
E092.08 Efiko. Sekvo 20
E092.1/9 PROPAGANDAJ RIMEDOJ. PROPAGANDILOJ
(Kp. IIB 659.1)20
E092.1 Organizo21
E092.12 Propaganda Oficejo22
E092.12 (100) Internacia Propagandejo Esperantista23
E092.12 (4) Eŭropa Esperanto-Centro, Bruselo4
E092.13 Prepara klopodo
E092.14 Agkampo24
E092.15 Persona agado. Vizito. Invito. Persvado25
E092.16 Propaganda vojaĝo
E092.2 Presservo.26 Leteroj al la gazetaro
E092.3 Porokula. Skriba
E092.31 Anonco. Reklamo
E092.312 Redakt[ad]o
E092.312.5 Slogano
E092.317.2 En gazeto, ĵurnalo27
E092.32 Prospekto, cirkulero (E093 Flugfolio)
E092.33 Afiŝo (=)28 29
E092.331 [Fiksita]. Sur afiŝejo, muro, fenestro.
E092.331.2 [sur] kolono [reklama]
E092.331.3 [sur] tabul[eg]o
E092.332 Elpendaĵo, blazonŝildo
E092.333 Panelo
E092.335 Karto
E092.339 Plako
E092.34 Moviĝanta
E092.342 Sandviĉulo
E092.343 Reklamveturilo30
E092.346 Flosaĵo, ŝipo (Kp. E095.3 Ŝipo kun esperanta nomo)31
E092.347 Balon[eg]o, aviadilo
E092.348 Sur tramo, omnibuso32
E092.35 Lumanonco33
E092.351 Konstanta
E092.352 Alternanta
E092.353 Projekcia34
E092.354 Ekrano movebla35
E092.355 Travidebla
E092.355.1 Lampiono
E092.355.2 Vertikala. Bildo
E092.355.3 Horizontala. Pavimo travidebla36.
E092.356 Spegulo37
E092.357 Per gaslumo
E092.358 Per gaso maldensa. Neonlampo
E092.359 Per materialo fosforeska, lumdona. Piroteknikaĵo38
3 MCB tre bedaŭrinde ne uzis E09-2 kaj E09-23; li aranĝis ĉion imageble biografian, ĉu kun ĉu sen rilato al E., en unu alfabetorda sinsekvo, ĉe 92. La biblioteko nun iom post iom malfaras tion.
4 La du lastaj vortoj estas tajpe aldonitaj. MCB uzis, kaj tion saman ni konsilas, E09-3 kaj ĝiajn dividojn por verkoj pri dokumentoj historiaj; la dokumentoj mem estu ĉe sia temo
8 La numero estas tajpe ŝanĝita. MCB kredeble celis tion, kion oni nun nomas parola (aŭ buŝa) historio. Kiam tio rilatas al la parolanto, ĝi estu ĉe E09-23
9 Ni malkonsilas uzi E091, ĉar per ĝi la frua historio starus post la pli freŝdata (E 09 simpla), kio ne havas sencon. Tiun malordon kaŭzas la fakto, ke MCB uzis por Historio 9 anstataŭ la 94 kiun oni trovas en UDK, kio inversigas la ordon.
16 Ni proponas redifin tion Cirkulera, amasa kun dividoj
022.1 Paperpoŝta 022.2 Radia
022.4 Televida 022.6 Interretmesaĝa
022.8 Interretpaĝa
al kio povos eble aldoniĝi pliaj.
21 Ĝuste tiel, sen sufikso, ĉar la dividoj kunmiksas organiz-adon kaj organiz-aĵojn. La dividoj .13 ĝis .18 estas altajpitaj
22 La biblioteko uzas E092.12 ankaŭ por la nocio “propaganda organizaĵo” , t.e. Organizaĵo aparta, ekzistanta nur por publico pri E, do sen, ekzemple, membroservoj, eble ankaŭ sen membroj.
24 .13 kaj .14 ŝajnas mislokitaj; .12, .15, .16, .18 estas specoj de agado, sed .13 kaj .14 estas detaloj de agado. Necesas ia rearanĝo; ekzemple, krei dividon E092.01 Specoj de agado, kun dividoj .012, .015, .016, .018, kaj alian E092.03 detaloj de agado, kiu enhavu la nunajn .03/.08, .13 kaj .14
25 Eblus obĵeti, ke ankaŭ propaganda vojaĝo estas persona (distinge de kolektiva) agado. Kredeble, surbaze de la ceteraj vortoj, la intencita signifo estas “al-persona agado”, t.e. varbado de unuopulo fare de unuopulo
26 “Presservo” estus servo de presado (aŭ al presado). Pli bone “Gazetara Servo”, se kolektiva, aŭ, se unuopula, “leteroj al la gazetaro”, kiel jam tekstas.
28 Ĉi tie en la presita teksto aperis ekzemplo E092.33=2 Afiŝo en angla lingvo, sed tio ne taŭgas, ĉar E092.33=2 devus signifi “anglalingve pri afiŝoj”; do por indiki lingvon de afiŝo necesas ia decimala divido, ekzemple E092.330.2/.9, tiel ke eblu indiki, ekzemple, E092.330.4=2 Anglalingve pri franclingvaj afiŝoj
30 t.e. Veturilo speciale aranĝita kiel reklamilo. Distinge, E092.36: 629.114.5 Reklamo sur aŭ en aŭtobuso
33 Ĉio ĝis inkluzive .354 estas retajpita. Estus bone ie en .35 fari lokon por la nocio Iranta tekstostrio (tio, kion oni ofte vidas en montrofenestro). Tamen ĉiuj numeroj estas uzitaj, do necesus ion forigi aŭ rearanĝi
35 Iom enigme, MCB tajpis “Ekrano, ŝirmilo, movebla”; la dua vorto eble eniris pro influo de la dusignifa anglalingva vorto screen.
36 En britaj urboj ekzistis, kaj kelkloke ankoraŭ ekzistas, aranĝo per kiu pavimero, kutime en trotuaro, farita el tre fortika vitro, ebligas eniron de lumo al senfenestra kelo; tiu afero estis multkaze malfermebla tiel ke ĝi estu ankaŭ fuĝvojo por kazo de incendio k.sim. Sur tiujn eblis alfarbi ankaŭ reklamon.