Klaso E5 – Gramatiko, sintakso

{N.B. Tiu ĉi paĝo estas ankoraŭ redaktata; ĝi estas prinotita nur ĝis fino de E533]

[En la teksto de la originalo, la komenca parto de E5 enhavas multajn ekzemplojn kun arkaikaj formdividoj de IIB. Tiujn ni laŭbezone aktualigis; la origina siglo aperas poste, kursive kaj interkrampe]

 

[1]

E5 (023) Resumo de Esp-gramatiko [2]

E5 (05)  Gazeto pri gramatikaj demandoj

E5 (094) Fundamenta Gramatiko [3]. La “16 reguloj” [E5(026)]

E5-6   Tiklaj demandoj [E05(019)]

E5.001.33 Gramatika terminologio [E05(034)]

E50      Plena gramatiko. Verko granda, detala [E501/9]

E501   [en Esperanto, ekz.][3] Plena Gramatiko

E502   [anglalingva, ekz.][3] Commentary (Cox)

E51 Gramatikaj finaĵoj. Morfologio [4]

E51 Naturo. Kialo [E51(011), E51(013)]

E51-2 Derivo, internacieco

E51-6 Polemiko (senutilaj, nenaturaj, monotonaj…) [E51(019)]

E511 Deklinado [5]            E512 Konjugado [5]

E513 Genro [10]

E513.1 Gramatika sekso ne ekzistas en E

E513.11 Radikoj [semantike[3]] viraj   knab

E513.12 Radikoj [semantike [3]] inaj   matron

E513.13 Radikoj [semantike [3]] neŭtraj

E513.2 Seksindiko  .21 per vir- .22 per -in .23 aliaj proponoj [6]

E513.3 Formo komuna (reprezenta)(vira implicas inan)

Li = li aŭ ŝi. Teatramant(in)o. Aĝulo. [7]

E513.4 Genro komuna  beb, hom, infan [8]

E513.5 Sekso nekonata [9] aŭ indiferenta  Se iu venos, diru al li (tiu? ĝi?), ke…

E513.6 Personigo de besto    .7 de objekto   .9 Div. esprimoj

E514 Nombro

E514.1 Singularo

E514.11 Individua objekto.   .12 Klaso

E514.13 Plurala formo por unu obj. Ne ekzistas en E [11]

E514.14 Singularo komuna [12] (reprezenta)  Ilia buŝo (Ps. 5/9)

E514.2 Pluralo (vd. E571.65 Reĝa “ni”)

E514.2-6 Polemiko pri J [E514.2 (019)] [13]

E514.2-92 Trouzo de J  Ĉiuj tiuj, kiuj

E514.212 Per vokala ŝanĝo [14]

E514.22 Singularo kaj pluralo samformaj [14]

E514.23 Radiko kun du pluraloj [14]

E514.24 Pluraligo de fremda vorto (E553.66) [15]

E514.27 Pluraligo vortmeze (E274.85) [14]

E514.29 Pluralo aŭ singularo ĉe diversaj esprimoj

E514.291 Duono de ili estu blua(j)

E514.292 Pli ol unu estas blanka(j)

E514.297 Multe da homoj estas stulta(j) ; Parto el ili estas blanka(j)

E514.298 1½ pomo(j)

E514.3 Dualo (E579 Ambaŭ)

E514.4 Kolektivo .41 Per -j .42 Per ge- .43 Per -aro

E514.44 Per  kolektiva vorto (grego, komitato…)… (ĝi)

E514.45 Ili post singulara vorto (la popolo… ili…)

E514.5 Persono gramatika

E514.51 Unua persono

E514.51.052.2 Ni = mi + vi [16]

E514.51.052.3 Ni = mi + ili [16]

E514.52 Dua persono    .53 Tria persono

E515 KAZOJ

E515.001 Kiom da kazoj havas E? [E515(012)]

E515.1 Nominativo (Ne uzu akuzativon) [17]

E515.11 Ĉe subj. de frazo             E515.12 Post esti [18]

E515.13 Post varianto de est (aspekt, , rest)

E515.14 Post est subkomprenata (E515.2)

E515.15 Post prepozicio (krom ĉe almovo) (E516.2)

E515.17 Ĉe la [19]

E515.18 Ĉe numeralo (unu, du, tri) [19]

E515.19 Ĉe nomo de alparolato (vokativo)

E515.2 Nominativo predikativa [52]

E515.221 Atribuo per penso    Kredi lin -i (-o) (=ke li estas)

E515.222 Atribuo per vorto. Nomi lin -a

E515.223 Atribuo per ago   Fari lin -a (=ke li estu)

E515.23 Estante, estantan (= kiam … estas)

E515.231 Adj. priskribas subj-on Li edziĝis juna

E515.232 Adj. priskribas obj-on  Kapti ĝin viva

E515.24 Distingo inter epiteta (kvalifa) kaj predikativa.  Mi trovis la kukon bongusta(n)

E515.25 Kazoj dubaj aŭ indiferentaj (-a, -an)

E515.255 Kio (kiel) vi nomas lin? [E515.27/.29 - vidu ĉe E516.8]

E516 AKUZATIVO (-n) (Kp. E519 Akordo E553.65 Akuzativigo de propra nomo)

E516.001 Utileco (klareco. Libereco de vortordo. Fleksebleco. Ponto inter div. lingvokutimoj. Ĉe tradukado. Por emfazo. Ĉe studo de lingvostrukturo). Teorio. Komplementoj rekta; nerekta.[20]

E516.001-6 Polemiko [E516(019)]

E516.1 Rekta komplemento de trans. verbo. Frazobjekto. (E533.1)[21]

E516.2 Akuzativo de almovo

E516.21 Ĉe substantivo (-on = al -o). Iri Oslon. Iro Oslon [22]

E516.215 Ĉu la du formoj estas precize sinonimaj?

E516.22 Ĉe adverbo [23] (-en = al -e). Iri tien (E592.083) [24]

E516.225 Li iris hejmen (Ĉu li atingis la hejmon?)

E516.23 Post prepozicio loka. Sur la tablon

E516.24 Ne post al, ĝis (Ili mem signifas almovon)

E516.245 Ne post de, el (Ili signifas formovon)

E516.25 Ne post prep. neloka (Ĝi ne povas signifi movon)

E516.26 Kazoj diskuteblaj

E516.261 post div. prepozicioj (E594 A/Z 16) [25]

.1 Anstataŭ .2 Ĉe .3 Po [27] .4 Preter .5 Tra

E516.262 Post div. verboj [26]   Apogi Alveni Kisi Meti Sidiĝi Skribi

E516.263 Ĉe div. adverboj    Flanke Returne Proksime Renkonte Alte(n) Plue(n) Ree(n)

E516.264 Div. esprimoj   En la direkto(n)

E516.27 Almovo metafora. Efiki (influi) sur -o(n)

E516.28 Elipsita verbo   Mi volas [iri] en la kaleŝon

E516.3 Elipso de prepozicio alia ol al

E516.31 Tempo (Kiam?) Momento, dato, horo

E516.32 Daŭro (Dum kiom da tempo?) Elipso de dum

E516.33 Mezuro (Kiom?) Grando (alto, diko, larĝo, longo, profundo). Distanco. Pezo. Kvanto. Kosto. Valoro

E516.34 (Kiom ofte?) Fojo(j)n

E516.4 Diversaj esprimoj

E516.41 Jaro(n) post jaro k.s.

E516.42 Ellaso de kun (la kapon antaŭe)

E516.43 Post ĉirkaŭ (= proksimume)

E516.44 Post ĝis, inter [28]

E516.45 Post [verb]substantivo (vido tion)

E516.46 Post netrans. verbo Koleri iun. Dormi du horojn

E516.47 Post adjektivo. Inda vin. Proksima morton.

E516.48 Post adverbo. Koncerne tion

E516.49 Ŝajna uzo ĉe subjekto La sepan tagon estis sabato

E516.5 Limigoj

E516.51 Ĉu rekta kompl. ĉiam povas anstataŭi nerektan (kaj inverse)?  (vd. E516.001)

E516.52 Du rektaj kompl. Instrui lin Esperanton (E533.222) [29]

E516.53 Rekta kompl. kiel subj. Vidi hundon ĉasantan katon [30]

E516.6 Apozicio k.s. esprimoj (E984.33)

E516.61 Apozicio. Kompatu min, pekulon

E516.62 Egaleco [31] Ricevi duoblon, t.e. dek frankojn

E516.63 Nombrado [32] Li amas siajn filinojn, Adon kaj Evon

E516.64 Cito           Ne uzu la vorton “amo”

E516.65 Komparo: (a) Mi vidis Karlon, la reĝon (b) Mi vidis la reĝon Karlo

E516.7 Elipso de verbo (E984.33 Elipso de “kiu estas”)[37]

E516.71 Ĉe respondo (Kion vi havas?) Libron

E516.72 Ĉe deziro, saluto    Sukceson!

E516.73 Post prepozicio

E516.731 Post anstataŭ. Anstataŭ kafo(n), trinku teon

E516.732 Post antaŭ olVizitu min antaŭ ol ŝin [33]

E516.75 Post ki-vorto (E515.8 kiel) [34]

E516.76 Post kvazaŭ (E516.86) [35]

E516.78 Post ol.            Mi amas vin pli ol li(n)

E516.785 Nominativo post alia ol. Kiun peti, alian ol ŝi?

E516.8 Kazo post kiel [36]

E516.81 En rilato al subjekto    (kiel -o)

E516.811 Mi elektis lin kiel reĝo E516.812 Li elektiĝis (estis elektita) kiel reĝo

E516.813 Li elektiĝis (estis elektita) reĝo

E516.814 Evito de plursenceco ĉe tiaj frazoj

E516.82 En rilato al objekto     (kiel -on)

E516.821 Ni elektis lin kiel reĝon (4 signifoj) [38]

E516.824 Evito de plursenceco  (E515.22 Ni elektis lin reĝo)

E516.83 En rilato al adjektivo

E516.831 esprimita  Havi formon (tiel) rondan, kiel la suno (estas ronda)

E516.832 ne esprimita  Mi faros vian ĉielon (malmola) kiel fero (estas)

E516.84 Kiel -i    Por mi labori estas (kiel) ludi [39]

E516.85 Por anstataŭ kiel. Mi donos ĝin al vi por posedaĵo (kiel posedaĵon) [40]

E516.86 Kvazaŭ anstataŭ kiel. Ni elektis lin kvazaŭ reĝo(n) [41]

E516.9 Diversaj demandoj

E516.91 En dubo preferu nominativon

E516.99 Diversaj frazoj. 2½ horojn poste

E517 ALIAJ KAZOJ

En E ili esprimiĝas per prepozitivo [42]  (nerekta komplemento)

E517.1 Genitivo  .2 Dativo .3 Ablativo    .9 Aliaj

E518 KOMPARO

E518.1 Pli. Komparo de neegalaĵoj

E518.1.05 Plio .07 Plia .08 Plie .091 Pli-

E518.11 Pli ol .12 Malpli ol .13 Pli : plu

E518.15 Plie : Plue .16 Diversaj fraazoj

E518.2 Adverbaj esprimoj Pli multe, plilonge, …

E518.21 Elipso de adverbo: Pli (multe), Pli (longe)

E518.22 Simile: tre (multe), tro (multe) [43]

E518.3 Ol

E518.31 Alia ol : Alia krom .32 Neniu … ol k.s.

E518.33 Antaŭ (post) ol : Antaŭ (post) kiam

E518.34 Preferi (Prefere) ol .35 Malsam… ol

E518.361 Anstataŭ ol .362 Kontraŭ ol

E518.374 [44] Ol kie .375 Ol kiel .378 Ol kiom .38 Ol sola  .39 Ol ke

E518.4 Tro laca (por iri)

E518.41 por iri .42 por iro .43 por ke … iru .44 por ke … irus .45 ol ke … irus .46 ke … irus .47 por povi iri .48 iri .49 Prefere: tiel laca, ke … ne povas iri [45]

E518.5 Komparo de egalaĵoj

E518.51 Sama kia Same, kiel

E518.52 Zamenhofa formo: Tia sama, kia. Tiel same, kiel

E518.53 Malĝusteco de sama (same) ol [45]

E518.54 Samhore kiel (kun)… Samloke, kie(l)…

E518.55 Korelativaj paroj  Tiel … kiel Tia … kia

E518.56 Korelativaj paroj nesimetriaj (E595.93)

E518.57 Ju … des (E593.36)

E518.6 Komparo supoza

E518.61 Neniam tiel…, kiel se Neniam pli … ol se

E518.62 Kiel se .63 Kvazaŭ (E592)

E518.7 Plej. Superlativo

E518.7.07 Pleja .08 Pleje .09 Plej-

E518.71 Plej el .72 Malplej el .73 Plej : Pli

E518.74 Kiel eble plej … .75 Kiel eble pli …

E518.76 Plej = Treege .77 Aliaj superlativaj esprimoj

E518.8 Diversaj demandoj

E518.81 Malpli (malplej) malbona

E518.82 Proponitaj surogatoj por malpli, malplej

E518.83 Komparo de substantivo? [46]  Pli bono Plej bono

E518.84 Plibono, plejbono. Plimulto, plejmulto

E518.9 Aliaj esprimoj de multeco

E518.91 Adverbo. Iom, tre, tute

E518.92 Afikso. Dube-, duon-, -eg, -et

E518.93 Frazo  Tre insiste…

E518.94 Tropo (Litoto, ripeto, pleonasmo, hiperbolo, similigo, [k.s.])

E518.95 mult, kelk, plur, iom … (E591.2)

E518.99 Intensogradoj. Tabelo

E519 AKORDO

E519.1 Polemiko [47]   .2 Akordo kaza           .3 akordo nombra

E519.4 Unu adj., pluraj substantivoj. Uzado de Z. ne akordas kun libroreguloj

E519.41 Ripeto de adj.       .42 -a -o kaj -o   .425 -o kaj -o -aj (-uj)  .43 -aj -o kaj -o       E519.44 -a -o kaj -oj          .45 -aj -oj kaj -o   .46 -aj -o kaj -o    .47 -o kaj -o -aj              E591.48 -o kaj -o -a

E519.5 Unu subst., pluraj adjektivoj

E519.51 Ripeto de subst.   .52 -oj -a kaj -a   .53 -a kaj -a -oj   .54 -o -a kaj -a   .55 -a kaj -a -o

E52 SINTAKSO ĜENERALE [48]

Difino de gramatikaj terminoj [49]

E53 FRAZANALIZO (simpla frazo)

E53 (083) Analizo en formo tabela [50]

E531 Subjekto

E531.1 Substantivo (Birdo -as)

E531.2 Subst. komprenata (La bonaj -as)

E531.3 Pronomo (Li -as)                                 .4 Infinitivo (Kanti estas…)

E531.5 Frazero (Tie kuŝas multe da -oj)       .6 Klaŭzo (subfrazo) [51](“Ni kantu” estas…)

E532 Predikato

E532.1 Kopulo        .11 est .12 Varianto de est

E532.2 Predikativo (Komplemento de est)

E532.21 Substantivo (… floro)            .22 Adjektivo (… mia)

E532.23 Infinitivo (voli estas povi)    .24 Adverbo (ĝi estas tie)

E532.25 Prepozitivo [42] (Tio estas por vi)   .26 Klaŭzo [51]

E532.3 Objekta komplemento (Mi lasis lin …) [52]

E532.31 Substantivo (…reĝo)             .32 Adjektivo (…bela, …kantanta)

E532.33 Infinitivo (…kuri)                    .34 Adverbo (…tie)

E532.35 Prepozitivo [42](…en ordo)

E533 Objekto

E533.1 Rekta (mi amas…)

E533.11 Substantivo (…katon)                      .12 Subst. subkomprenata (…la bonajn)

E533.13 Pronomo (…vin)

E533.2 Nerekta (prepozitivo) [42]

E533.21 Rekta : nerekta

E533.211 Ofte ambaŭ eblas  .212 Diferenco

E533.22 Du objektoj post unu verbo

E533.221 Unu rekta, unu nerekta   .222 Ne du rektaj          .223 Ordo de objektoj

E533.3 Infinitiva (… iri) [53]

E533.31 Post dev, pov, vol (…devas iri)               .32 Post [alia] transitiva verbo (timas iri)

E533.33 Post netransitiva verbo (penas iri) [54]

E534 adjekto adjektiva

E536 adjekto adverba

E537 absoluta (eksterstruktura) uzo de adjekto

E537 interjekcia adjekto

E537.2 participo –  ­ absoluta uzo

E537.5 absoluta (eksterstruktura) uzo de propozicio

E539.1 aserta frazo

E539.2 frazo malaserta

E539.3 duobla negativo

E539.4 demanda frazo

E539.54 ‡u ne?

E539.6 respondo al demando

E539.65 emfaza parolturno

E539.665 no: proponita interjekcio

E539.67 respondo al demando nea

E539.7 elipsa propozicio en Esperanto

E54  frazo ­ – strukturo

E541.7 cito rekta

E544 frazo kompleksa

E545 subpropozicio

E545.1 propozicio substantiva     .2 adjektiva propozicio     .3 adverba propozicio

E546 koordinata frazo en Esperanto

E55/59 vortospecoj

E55 substantivo ­ – sintakso, signifo

E551 -o kiel finaĵo substantiviga

E551.3 -o  – memstara uzo

E551.4 lo, l’o ­ – propono

E552 substantivo ­ klasifo laŭ signifokategorio

E552.2 kolektiva substantivo

E553 propra nomo en Esperanto

E553.2 transskribo de propra nomo neasimilita en Esperanton

E553.21 propra nomo en Esperanto ­  – fonetika transskribo

E553.4 propra nomo en Esperanto ­ – traduko laŭsignifa

E553.5 nomo neasimilita en Esperanto

E553.6 gramatika finaĵo ĉe propra nomo

E553.61 propra nomo en Esperanto ­ – asimilo

E553.62 adjektivigo de propra nomo

E553.65 akuzativigo de propra nomo

E554 bibliaj nomoj: esperantigo

E555.7 latinaj nomoj ­ – esperantigo     .8 helenaj nomoj ­ – esperantigo

E556 familia nomo ­ – esperantigo

E556 ZAM Zamenhof, Lazar Ludwyk ­  – nomformo

E557 persona nomo en Esperanto

E557.1 antaŭnomoj     .2 viraj nomoj     .3 inaj nomoj

E557.31 ina formo de nomradiko

E557.8 titolo persona     .81 seksdistingo ĉe titolo persona

E558 geografiaj nomoj en Esperanto

E558 (1-4) landnomoj en Esperanto

E558 (1-4).1 landnomoj en Esperanto ­ – sistemo de Zamenhof

E558 (1-4).264   landnomoj en Esperanto ­ – sistemo de Elliott

E558.12 -uj: landnoma sufikso     .2 -i: landnoma sufikso  .311 -j: proponita landnoma sufikso     .313 -ij: proponita landnoma sufikso

E558.5 provincoj ­ – nomoj en Esperanto     .6 urboj  – ­ nomoj en Esperanto

E558.9 kaboj  – nomoj en Esperanto

E559.1 tago ­ – nomo en Esperanto

E559.31 sezono ­ – nomo en Esperanto

E56 artikolo

E561 difina artikolo

E561.41 uzo anstataŭ poseda pronomadjektivo

E561.56 da la

E561.814 la plej ­  – senescepta kunuzado

E562 nedifina artikolo

E562.21 certa - ­ artikola uzo     .22  ia ­ – artikola uzo   .23 iu ­ – artikola uzo

E562.24 kelka ­ – artikola uzo    .25 unu ­ – artikola uzo

E563 verbradiko – adjektivigo rekta – signifo

E563.02 plurala adjektivo

E563.1 verbradiko – adjektivigo rekta – signifo prezencparticipa

E564 adverbigo de adjektivo

E564.1 estas vere, ke …

E571.2 ni ­ – uzo, signifo    .3 ci ­ – signifo, uzo   .4 vi     .5 li

E571.51 li/tiu ­  – uzo kaj distingo

E571.6 ŝi

E571.7 ĝi ­ – uzo kaj signifo     .72 ĝi/tio ­  – uzo kaj distingo

E571.76 bestoj, pronomo uzenda pri

E571.8 ili                                  .8-7 iŝi: pronomo proponita       .9 oni

E577 mem

E578 si .96 sin ­ – prefiksa uzo

E579.1 ambaŭ

E58 verbo

E581.1 transitiva verbo             .2 netransitiva verbo

E582 helpverbo en Esperanto

E582.1 est ­ – signifo, uzo

E582.17 est ­ – sinonimoj, surogatoj     .175 sidi ­  – uzo anstataŭ “esti”

E582.177 trovi sin, troviĝi – uzo anstataŭ “esti”

E582.178 vidiĝi ­ – uzo anstataŭ “esti”

E582.47 devus ­ – signifo

E582.5 povi .6 voli

E582.72 must: verbo proponita

E585 volitivo en Esperanto

E585.5 por ke .9 imperativo demanda

E586 infinitivo – uzo kaj signifo

E586.1 subjekte uzata    .2 objekte uzata

E586.6 pasivsenca infinitivo

E586.72 adjekto parenteza

E587 participo

E587.05 substantiva     .07 adjektiva      .08 adverba

E587.1 aktiva participo

E587.11 -ant .11.05 -anto .11.07 -anta    .11.08 -ante

E587.12 -int .12.05 -into .12.07 -inta .12.08 -inte

E587.13 -ont .13.05 -onto .13.07 -onta .13.08 -onte

E587.14 -unt .14.05 -unto .14.07 -unta .14.08 -unte

E587.2 pasiva participo

E587.21 -at .21.05 -ato .21.07 -ata .21.08 -ate

E587.22 -it .22.05 -ito .22.07 -ita .22.08 -ite

E587.23 -ot

E587.24 -ut .24.05 -uto .24.07 -uta .24.08 -ute

E587.3 prezenca participo     .4 participo pasea      .5 participo futura

1] Ĉi tie la originalo tekstis E5(012) Parolpartoj. Per la iom-angla-iom-latina termino “parolpartoj” MCB volis komprenigi “Vortkategorioj gramatikaj”, do tion, kion li detaligas ĉe E55/E59. Teoria diskuto ĝenerala pri tiu temo estu do ĝuste E55/E59. La divido (012), kiu ne ekzistas en UDK, eble estis provo paraleli tion, kio en nuna UDK fariĝis 801.22] En la praktiko oni pli ofte uzos E023

3] Vortoj nove aldonitaj

4] La lastan vorton mane aldonis MCB

5] Tiuj estas, respektive, fleksio substantiva (do ankaŭ adjektiva) kaj fleksio verba, kiuj estas do E55.01/.09 kaj E583/E587

6] Divido nova 7] Eblus pli bone vortumi tion

8] Kiel tio diferencas disde E513.13?

9] aŭ pli verŝajne nesciata.

10] Oni rimarkos, ke pli-malpli la tuto de E513 rilatas ne al gramatiko, certe ne al morfologio, sed al semantiko. La sekcio E51 loze paralelas la 801.55 de UDK, en kiu 801.553 rilatas tamen al gramatika genro. UDK ne esprimas la nocion semantika genro. Ĉu indus serĉi lokon por ĝi en E29?

11] Okulvitroj?

12] t.e. kolektiva; la homoj ordinare havas po unu buŝon, eĉ kiam ĉeestas multaj homoj.

13] Supozeble diskuto pri alimanieraj pluraligoj

14] Tio ne estas troa, ĉar imagebla ĉe alia planlingvo

15] En Esperanto la veraj fremdvortoj – t.e. uzataj en n.l. formo, sen asimilo – estas preskaŭ senescepte propraj nomoj; tiuj staras ĉe E553.6, cetere kun pli bona aranĝo.

16] Nova divido

17] Oni komprenu per tio: “frazeroj, en kiuj oni ne uzu akuzativon

18] En kelkaj el la dividoj .13/.19 estis erare presite “Post” anstataŭ “Ĉe”. Mane korektante tion, MCB aldonis al la konfuzo per novaj eraroj. Kredeble la nuna teksto estas ĝusta.

19] Aperigante tiujn erojn en sekcio “Nominativo”, MCB kvazaŭ ŝajnigas, ke la artikolo kaj la numeroj estas ĉiam nominativaj; ke ili estas senfleksiaj, tio estas alia temo.

20] Tiuj aferoj estis antaŭe E516(013) kaj E516(015)

21] La komparon mane enskribis MCB

22] La duan ekzemplon mane enskribis MCB

23] Rigore konsiderate, la uzo ĉe adverbo ne estas akuzativo sed alispeca uzo de -n.

24] La referencon tajpe aldonis MCB

25] En la presita teksto erare aperis 19 anstataŭ 16

26] t.e. kiam la verbon sekvas prepozicia adjekto kies substantivo estu eble nominativa eble akuzativa

27] Tio klare ne estas akuzativo de almovo.

28] Tie ĉi MCB kredeble celis ne la lokprepozician uzon de tiuj vortoj, sed frazojn kia Mi vidis inter dek kaj dudek personoj(n).

29] Estas efektive preferinda E533.222

30] t.e., ke hund estas samtempe objekto de vid kaj subjekto de ĉas

31] Pli ĝuste “Identeco”

32] Tiun iom strangan vortuzon eble influis la angla vorto “enumeration”. Pli bone oni nomus tion “Listigo”

33] Tiu povus fariĝi parto de E516.78, ĉar la sintaksaj faktoroj estas samaj.

34]Kiel estu do E516.8. La ceteraj aperas preskaŭ nur en egaleckomparoj, kiuj estas E518.5. Tiel apenaŭ restas rolo por E516.75, kaj efektive MCB ne uzis ĝin.

35] Oni vidu la noton ĉe E516.8

36] MCB transmetis ĉi tien la tutan enhavon de E515.27/29. Necesas tamen iom da rearanĝo, ĉar montriĝis, ke E516.8 estas fakte detaligo de E516.75 kaj E516.76. Por komenci, la titolo estu, pli precize, “Kazo post kielkvazaŭ en predikativa adjekto”, ĉar tio estas la temo. Due, kiel kaj kvazaŭ havas tute saman sintakson, do oni kombinu ilin anstataŭ apartigi. Trie, la sintaksa strukturo en tiaj esprimoj estas klare plia ekzemplo de verbelipso, do la tuto estu aŭ ĉe la vaka E516.79, aŭ, pli bone, estu parto, aŭ tuto, de E515.75; tiukaze verbelipsoj kun ki-vorto sed ne predikativaj povas transiri al E518.5, egaleckomparo, ĉar alispecan uzon oni ne trovas.

37] Oni vidos per la ekzemploj, ke estas eliziata pli ol nur verbo, kutime ankaŭ subjekto aŭ objekto, eventuale ankaŭ aliaj eroj predikataj. Necesus do iom alia titolo, eble “Elipsa propozicio”

38] do jen konkurso senpremia: kiu trovas kvar eblajn signifojn en tiu frazo?

39] Tio ne rilatas al kazo; ĉu entute tio estas reala temo?

40] Tio ŝajne devus aperi en E516.73 (elipso post prepozicio) – “Mi donos… por [ke ĝi estu] posedaĵo” – tio estas, se oni akceptas, ke tio estas imagebla frazkonstruo

41] Tio vere ne estas simple “anstataŭ kiel”; ĝi havas tute alian signifon ol se enestus la vorto kiel.

42] Prepozitivo estas mem kazo, ekzistanta en diversaj lingvoj. Preferinda termino estus “prepozicia adjekto”

43] Tio estas espriminda, sed ne rilatas al komparo

44] MCB mane ŝanĝis la presitan tekston; “ol kie” estas nova; La aliaj estis respektive .371 kaj .372

45] La instruisto MCB povas skribi “Prefere” kaj “Malĝusteco de” sed tio ne aperu en la Klasifo

46] Ĉar la temo estas Komparo de substantivo, la duvorta kaj unuvorta formoj devus esti ties dividoj, ekzemple .831 kaj .832 respektive.

47] aŭ, prefere, E519-6

48] Nur ĝenerale, ĉar la detaloj de sintakso aperas dise tra la tuta E5

49] Se tio estas vere difino de terminoj de Esperanta gramatiko, tio estas E5.001.33. Se de sintaksaj terminoj, E52.001.33. Sed terminaro de Esperanta gramatiko estas E5 (03), de Esperanta sintakso E52 (03). Sed esperanta terminologio pri ĝenerala gramatiko estas 4-5: E028, pri ĝenerala sintakso 4-52: E028. En neniu el tiuj kazoj sufiĉas la simpla siglo E52

50] MCB retajpis ĉion de ĉi tie ĝis fino de E536.073

51] t.e. Propozicio

52] Oni rimarkos, ke kaj E515.2 kaj E532.3 traktas la nominativon predikativan. E515.2 servas por demandoj esence semantikaj, E532.3 por la sintaksaj

53] Argumenteble E533.3/.5 estas specoj de rekta objekto, ne aparta klaso, do devus esti dividoj de E533.1. Facilus transmeti ilin al E533.14/16

54] Verbo, kiu havas rektan objekton, estas laŭdifine transitiva

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s