en privata letero adresita al Clement Houghton, pli precize je 1958.06.24, la eminenta brita esperantisto W. A. Gething skribis kelkajn komentojn lige al la tiam tre diskutataj rilatoj inter BEA kaj UEA. Tion li verkis en la etoso de malvarma milito, kaj de klare makartisma rigardo al ĉio, kio venis el orienta Eŭropo. Houghton, John Leslie (tiama sekretario de BEA) kaj aliaj estis en amika rilato kun, interalie, sekretario Connor de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), mem konata makartisto. La ceteraj politikaj opinioj de tiuj kvar menciitoj estis sufiĉe malsamaj.
En tiu tempo multaj personoj opiniis, tute naive, ke Ivo Lapenna, veninte al Britujo el orienta Eŭropo (tiama Jugoslavio) estas iel danĝera homo. Oni eĉ deklaris lin “spiono de Tito”. Tio estis, el pluraj vidpunktoj, aserto politike analfabeta. Kelkaj pli kleraj personoj diris, defende al Lapenna, ke li estas nenia amiko de Tito (kaj por kio Jugoslavio spionus en Britujo?). Tion agnoskis Gething, kiu laŭ la mezuroj de tiu tempo estis homo politike modera, en sia letero.
Tiom pri la fono. La parto, kiu havas daŭran intereson, estas liaj komentoj pri timoj pri politika infiltrado en UEA kaj/aŭ BEA. Li diris jene (mia traduko):
“Mi ĉiam atentas tion, ke, kiaj ajn estas la politikaj opinioj de Lapenna, li originas el lando en kiu de jaroj estas uzataj komunismaj metodoj. La konata komunisma infiltrometodo estas, kiel eble plej multe ĉikani la oficulojn, krei kiel eble plej multajn perturbojn, kaj, ĝenerale igi la vivon de la oficuloj tiel netolerebla, ke ili pro naŭzo eksiĝas. Kompreneble, tio estas aparte facila en asocio de volontuloj.”
Ni lasu flanke politikajn opiniojn de Ivo Lapenna, makartismon, kaj aliajn historiajn eventojn de antaŭ 50 jaroj. La metodiko de infiltrado kiun trafe priskribis Gething validas senkonsidere pri politika tendenco. Tio, pri kio oni tiam akuzis la Ĝeneralan Sekretarion de UEA, estis poste uzata kontraŭ li en la jaroj ’70. Kaj, se oni volus hodiaŭ fuŝi iun Esperanto-asocion, verŝajne tiu metodo same bone funkcius; kvankam, sendube, la esperantistoj kapablas fuŝi ĉion ajn ankaŭ sen deekstera infiltrado!
Viaj komentoj estos bonvenaj