El la biblioteko 13 – Anastasio López Luna

artikolo aperinta en La Brita Esperantisto, n-ro 931, majo-junio 1996

Lastatempe mi iom prilaboris la katalogon de la Pruntokolekto kun la celo ke ĝi estu pli konciza kaj pli facile manipulebla. Baldaŭ ĉiu listo havos proks. 30 paĝojn anstataŭ 60, kaj estos pli facile fotokopii ĝin, enpoŝtigi ĝin, kaj, pli grave, konsulti ĝin.

Tamen restas la problemo, ke ĝi estas simpla listo. Ĝi diras al la uzanto kiujn librojn ni havas, sed ne kiajn. Certe la laŭ-tema listo iom helpas, sed ĝi ne distingas inter sciencaj kaj popularaj, inter longaj kaj mallongaj, inter geniaj kaj fuŝaj.

Do mi helpu vin, verkante artikolojn aŭ duonartikolojn pri kelkaj el la libroj. Multaj ne bezonas rekomendon – Esperanta antologio, verkoj de Kalocsay, Auld, Baghy, k.t.p.; do mi atentos ĉefe la malpli konatajn verkojn kaj la malpli konatajn aŭtorojn. Baldaŭ mi volus iom longe mediti, verŝajne en du fojoj, pri Maria kaj la Grupo, de Baranyai1, sed mi komencos per unu el niaj plej fekundaj tamen plej unuanime prisilentataj aŭtoroj, Anastasio López Luna.

En la Pruntokolekto estas du verkoj de López Luna2, kaj sekvos aliaj; en la tuta biblioteko ekzistas dudeko da verkoj, kaj laŭ sia diro, li verkis multe pli en la hispana lingvo ol en Esperanto. Se mi devus seke difini liajn stilon kaj temaron, mi dirus, ke li verkas pri praktika filozofio de la ĉiutaga vivo, kun speciala atento al la sociaj interrilatoj. Li mem tre malŝatus tiun priskribon, ĉar li verkas simplastile sen imponaj vortoj kaj lia tuta celo estas kontraŭlabori bombaston, hipokritecon, pretendemon kaj sistemecan doktrinemon.

Eble pro tio li estas ignorata; unuaimprese, kiam oni vidas liajn libretojn, ili estas malmultekoste tajpitaj kaj ofsetitaj, kaj tute havas la aspekton de tiuj mizeraj pamfletoj de fanatikuloj kaj obseditoj, kiujn oni en Esperantujo aparte ŝatas presigi, pri aferoj obskure mistikismaj aŭ strangidee politikaj. La libretoj de López Luna tamen apenaŭ enhavas strangajn ideojn. Nekonvenciajn tamen jes; jen kelkaj liaj vortoj –

Ni devas mallerni malbonajn kutimojn, inklinojn – korpajn kaj spiritajn – ŝtoniĝintajn pensojn, kaj anstataŭi ilin per freŝaj ideoj. Ni devas kutimiĝi havi proprajn pensojn kaj ne pensi kiel aliaj deziras ke ni pensu, nome, kiel oni instruis al ni pensi. Ni devas purigi nian menson pri la mensogoj de l’ socio. Sekve, ni devas per ĉiuj niaj fortoj lerni mallerni, nome, forgesi kelkajn laŭŝajnajn verojn. Ni devas fariĝi liberaj homoj. Malkorektaj pensoj, zelotismoj, k.s. faras el ni verajn sklavojn.

Oni imagus, do, ke ĉe la Esperantistoj li havus tre favoran aŭskultantaron (!) sed, mi ripetas, li restas nekonata. Niaj revuoj ne plu recenzas pamfletojn de stranguloj, kaj haste laboranta redaktoro facile miskonjektus, ke la verkoj de López Luna estas ĝuste tiaj. Intence ili estas sensisteme verkitaj, ne en ĉapitroj sed en numeritaj alineoj, kiuj malofte rilatas sinsekve inter si. La lingvaĵo de la verkoj estas foje malpli bona ol la ideoj.

Ĉe aŭtoro fekunda la ĉefa demando estas ofte, de kie komenci. Ĉe López Luna tio ne multe gravas; ĉiam oni trovos interesaĵon. La Eliksiro Lopeluna enhavas represitajn fragmentojn el diversaj verkoj, do estas utila ekirpunkto. Kelkaj el liaj plej originalaj pensoj troviĝas en la Arto de Mallernado, ĉar tiu “mallernado” de ricevitaj ideoj estas unu el liaj ĉefaj temoj.

Kiel dirite, ne gravas kie vi komencas; la verkoj Eliksiro Lopeluna kaj En serĉo de la feliĉo, kaj baldaŭ ankaŭ aliaj, estas facile haveblaj per nia Pruntokolekto. Ili certe interesos, ofte amuzos, foje iom kolerigos vin.

1Postnoto (2007.04.15); pasis dek unu jaroj, kaj tiu artikol[par]o restas verkota.

2intertempe ŝajne forigitaj el la tre reduktita Pruntokolekto

P.S. Iu samlandano de ALL, notante, ke liajn verkojn eldonas “Amigos de López Luna” deklaris, ke tiuj amikoj konsistas verŝajne el nur li mem. Kion li faris por meriti tian mallaŭdon? – GK

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s