El la biblioteko – La biblioteko alvenas al Barlaston

La personoj: la bibliotekisto, David kaj Jean Bisset, unu hundo, porokazaj helpantoj.
La tasko: malpaki kaj surbretigi 10 000 librojn.
La daŭro: 12 tagoj.
Tiel dirite, la afero ŝajnas simpla … ni vidu.

La unuan de junio, post neatendite dekunuhora vojaĝo, mi fine vidis la barlastonan Esperanto-Domon. Unuaimprese la bibliotekejo kaj la tuta dometo aspektas bele; la loko estas komforta kaj oni plezure laboros tie. Super la biblioteko tri agrablaj dormoĉambroj, jam uzataj, ebligos tranokti. Do, ni eklaboru.

La libroj, tre bone pakitaj kaj tute sendifektaj, estis jam en Londono tre malpuraj; necesos ĉiujn unuope senpolvigi; kaj la skatoloj, zorge etikeditaj, tamen kuŝas pelmele sur la planko. Do, helpate de fortikulo, ni ordigis la skatolojn (ne senerare!) kaj komencis purigi kaj surbretigi…

Kaj tion ni faradis, kun interrompoj por aliaj laboretoj arkivaj kaj katalogaj, dum pli ol 100 laborhoroj. Planitajn ekskursetojn kaj paŭzojn ni pli-malpli nuligis.

Dume EAB havis dutagan komitatkunsidon, kaj nin vizitis kaj konsultis la kolegiestro, arkitekto, konstruistoj, elektristoj, ĝardenistoj kaj aliaj interesuloj; ĉiuj laŭdis la domon. Kaj oni komencis aranĝi la vastetan oficejon de EAB, pri kio vi kredeble legos aliloke.

Kio igas tian laboradon tolerebla, tio estas la homoj; en la paŭzoj inter(re)kono kun homoj novaj kaj malnovaj de EAB, ĉe la manĝotablo babilado utila kaj amuza, kaj dum la laboro konstante fluis opinioj, ŝercoj, kaj anekdotoj; kaj, se mi bone memoras, neniu disputo. Mi kuraĝas diri, ke ĉiuj, inkluzive la hundon, tre ĝuis tiujn du semajnojn malgraŭ la intensa laboro.

Tamen ni ne sukcesis ĉion surbretigi; tiu laboro pluiros poste. Restas malpakotaj la periodaĵoj kaj la pruntokolekto. Necesos ankoraŭ ordigi la librojn, kaj kompletigi la katalogon. Do nepre nur post la oficiala Malfermo la kolekto estos uzebla, kaj ankaŭ tiam ne finordigita; diversajn meblojn, ekipaĵojn, ornamaĵojn k.a. ni devas ankoraŭ ricevi kaj aranĝi. La informoj por vizitantoj restas verkotaj, same la paĝoj interretaj. Ni atingis la finon de la komenco, sed dumlonge ne vidos la komencon de la fino. Sed, ŝajnas al mi, vi fine estos sufiĉe kontentaj pri la nova biblioteko.

Tia, do, per malmultaj vortoj, estas la rakonto. Se vi havas pliajn demandojn, mi estas kontaktebla retpoŝte ĉe <ancientbriton@tiscali.co.uk>, paperpoŝte ĉe Mill Farm House, Bedfield, Woodbridge, Suffolk IP13 7EA.

Kaj fine, necesas esprimi grandan dankon al la tuta kolegia personaro pro ties varma akcepto, helpemo kaj konstanta bonhumoro.

Geoffrey King

[teksto iom reaktualigita 2011.10.21]

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s