Kelkaj seriozaj sciencistoj nun deklaras, ke baldaŭ la homoj rutine vivos sanaj kaj viglaj dum 100 jaroj. Tio interalie signifas, ke, junaj paroj esperantistaj, viaj naskotaj infanoj verŝajne devos, en la jaro 2100, komenci serĉi, akiri kaj ekipi novan Esperanto-Centron kiu anstataŭu la tiam kadukiĝintan ejon en Barlaston.
Ĉu tio kredeblas? Nu, kiam niaj prageavoj fondis la Britan Esperantistan Asocion, ili certe ne kredis, ke post 95 jaroj ilia Asocio ankoraŭ klopodos pri la samaj celoj; kaj eĉ se nia tasko ne postulos pliajn cent jarojn, iom da antaŭplanado estas ĉiam bona afero.
Tia antaŭplanado estis la ĉefa temo de la aŭtuna kunsido de la Biblioteka Komisiono; kaj en diskutoj formalaj kaj neformalaj iom post iom ellaboriĝis plano, kiu, tute realigite, forigus la nunajn praktikajn problemojn de la Biblioteko – ĉefe manko de loko por la librokolekto – kaj certigus komfortan vivon kaj kreskon de la kolekto ne nur en la nuna tempo sed dum jardekoj. Nur tion mi povas nun diri, ĉar ĉio dependas de komitataj decidoj, sed la prospektivo estas bona.
Dum ni atendas tiujn peripetiojn, la Biblioteko estas jam uzebla. Aliloke en ĉi tiu Brita Esperantisto vi certe legis pri la komforta kaj laborinstiga Ĉambro Butler, pri la novaj dormoĉambroj de la Esperanto-Domo, kaj pri la bela bieno, gastigemo, bonaj manĝoj, k.t.p. de la Kolegio Wedgwood. Mi do iom prezentu la bibliotekon mem.
En la Ĉambro Butler vi trovos la ĉefan sinsekvon de la librokolekto. Tiuj libroj estas nur malprecize ordigitaj; finordigo estos longa laboro. Vi trovos ankaŭ la dokumentan arkivon, pli bele aranĝitan ol en Londono, ĉe kiu mi daŭre aldonas novajn interesaĵojn kaj eligas duoblaĵojn kaj mismetitaĵojn. Similan renovigon ricevos la foto-arkivo, kiu bezonas novan tirkestaron. Progresas, iom helike sed tamen jes, la nova katalogo, kiu nun (novembre) enhavas 3200 erojn, do proks. trionon de la tuto.
Tiom pri la Ĉambro Butler. La dua ĉambro, la planata aliloko – verŝajne ni nomos ĝin Houghton – enhavos, se ĝi realiĝos, la binditajn revuojn, la tre grandajn librojn, kaj, depende de ĝia amplekso, eble la pruntokolekton, eble la aĉeteblajn duoblaĵojn. La disdividon inter la du ĉambroj ni decidos laŭ la praktikaj bezonoj.
Kaj la “tria ĉambro” de la biblioteko estas mia hejmo – malpli vizitinda, sed loko de intensa aktivado. Tie okazas tiuj laboroj, kiuj malpli interesas la vastan publikon; tion ĉi mi verkas tie, tie faratas la granda plimulto de la kataloga laboro; kaj se, kiam vi legos tion ĉi, finfine estos io legebla ĉe <www.biblbut.org>, en mia hejmo ĝi estos verkita kaj de tie en la eteron lanĉita.
Do jen la invito: venu viziti la Bibliotekon Butler! Eble vi ŝatos ĝin esplori dum iu el la diversaj esperanto-eventoj en Barlaston. Se vi volas fari pli detalajn esplorojn, mendu – sed nepre antaŭmendu – kelktagan restadon tie. Aŭ se vi ne povas veni al Barlaston, vizitu la “virtualan bibliotekon” en la interreta paĝaro, eĉ se nur por kontroli ĉu mi fine ion verkis por ĝi.
Geoffrey King