Tiu ĉi artikolo portas klaran daton: 1989.02.23; kaj mi havas la tajpaĵon. Tute mankas tamen indiko, por kio mi verkis ĝin, kaj ĉu ie ĝi aperis. Verŝajne tio estis por la nelonge vivinta Biblioteka Bulteno. Kelkaj ĝiaj ideoj povas ankoraŭ havi intereson, kvankam intertempe la socia rolo de la publikaj bibliotekoj multe reduktiĝis.
.
0. Trajtoj de la problemo.
Antaŭ ol komenci kampanji por kio ajn, oni devas klare kompreni kion oni celas kaj deziras. Loka Esperanto-klubo povas opinii, ke “estus bone” ke estu kelkaj esperantaj libroj en la urba biblioteko, sed ne pensi pri la detaloj de la afero.
Se oni deziras nur, ke estu facile disponeblaj libroj kaj revuoj en Esperanto por la lokaj esperantistoj, estas multe pli facile fondi propran kluban bibliotekon kaj akiri la librojn kaj revuojn pere de la landa asocio.
Se oni opinias tion prestiĝa por Esperanto, ke estu kelkaj esperantolibroj en la urba biblioteko, oni devas konsenti, ke ekzistas aliaj rimedoj multe pli facilaj por akiri prestiĝon por la lingvo.
Verdire la sola celo de esperantokolekto en publika biblioteko estas videbligi esperanton al la vasta publiko. Tiuj libroj, kondiĉe, ke ili estu bonaspektaj, kaj ke ili estu efektive uzataj, estas senpaga konstanta ekspozicio de Esperanto; kaj diversaj homoj tute ne informitaj pri la ekzisto de loka esperantogrupo povas vidi, ke Esperanto ekzistas, havas literaturon, k.t.p.
Disponigi esperantolibrojn en publika biblioteko, zorgi, ke ili estu uzataj, certigi, ke oni daure akiru novajn, tio estas multe pli granda laboro ol starigi kluban bibliotekon. Estigi la kolekton estas nur la komenco de la laboro!
1. Kelkaj sukcesoj kaj malsukcesoj.
Ekzistas kelkaj ekzemploj de elstara sukceso. La plej konata estas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ĝi estas parto de la nacia biblioteko, havas profesian deĵoranton, kaj ricevas senpage tegmenton kaj prizorgon de la materialoj. Tamen pli instrua por loka grupo estas la sukceso de La Chaux-de-Fonds, kie la Kultura Centro Esperantista sukcesis, ke ĝia biblioteko estu prizorgata de la urba biblioteko. Oni konstatas, ke tiu sukceso estis transpreno de jam ekzistanta biblioteko fare de publika instanco. Komenci ekde nulo la laboron estas tute alia afero.
Ekzemplo de morto de biblioteko estas tiu de la Urba Biblioteko de la brita urbo Manchester. Tie antaŭ kvindeko da jaroj estis sufiĉe impona kolekto. Ĝin mortigis, esence, la populariĝo de la travidebla plasto.
Antaŭ kvindek jaroj la bibliotekoj kutimis bindigi per ledo aŭ tolo la librojn. En tiu sobra vesto la libroj restis en bona stato dum jardekoj. Tamen antaŭ trideko da jaroj, pro la disvastiĝo de la travidebla plasto, oni prenis la kutimon uzi la originan kovrilon de la libroj, nur ŝirmante ĝin per plasta kromkovrilo. Tio donis multe pli gajan aspekton al la libroj, sed havis tiun malavantaĝon, ke la malnovaj ledumitaj au tolbinditaj libroj altiris malmultajn legantojn. Do, en la daŭro de deko-dudeko da jaroj, necesis ilin aŭ anstataŭigi, aŭ flankenmeti en rezervon, aŭ simple forigi.
En la manĉestra kazo, la biblioteka instanco do elektis la solvon, anstataŭ fari la grandan laboron de modernigo, forigi la kolekton. La libroj estas nun en sia “natura hejmo”, la Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio de Britujo.
Do necesas trovi la ĝustajn rimedojn, por ke la bibliotekistoj mem volu daŭrigi la kolekton, por ke tio ne estu konstanta batalo por la esperantistoj.
2. Elekto de la trafota biblioteko.
La elekto de la biblioteko evidente dependas de la lokaj cirkonstancoj, sed ekzistas kelkaj komunaj faktoroj. Unue, la biblioteko devas esti aŭ granda aŭ speciala. En kelkaj urboj, estas unu biblioteko kiu specialiĝas pri fremdaj lingvoj (ekzemple, en Britujo, unu biblioteko en la municipo Westminster).
Esperanto estas, kaj certe longe restos, minoritata afero. Nur la grandaj bibliotekoj kaj la specialaj povas servi al minoritataj interesoj. En vilaĝa biblioteketo, aŭ en “librobuso” kiu vizitas diversajn vilaĝojn po unu fojo en semajno, praktike nenio estas farebla. Maksimume oni povas mendi unuopajn librojn, kiujn oni volas mem legi.
En la centra biblioteko de urbo kun, ni diru, 100 000 loĝantoj, oni supozas trovi iom specialajn librojn, ekz. pri juro, medicino, aŭ fiziko; do ne nur sportlibrojn, biografiojn, kaj romanojn. Tiaj bibliotekoj estas la loko de la esperanto-kolekto. Se oni loĝas en malpli granda loko, la solvo estas kunlabori kun la esperantistoj de loko havanta pli grandan bibliotekon.
3. La unuaj kontaktoj.
Unue oni kaptu siajn homojn. Tio estas, la esperantistojn kaj la bibliotekistojn.
Por lanĉi kampanjon vi bezonos tri-kvar homojn, kiuj volos kaj povos dediĉi relative multan tempon al la afero.
La kampanjantoj devas esti homoj, kiuj jam por aliaj celoj uzas la koncernan bibliotekon, tiel ke ili konu la instancon, la laborantojn, kaj la ĝeneralan etoson kaj organizon de la biblioteko.
La bibliotekistoj havas profesian instinkton por rimarki la unuopan obsedulon, aŭ ĝenulon, kiu venas al la biblioteko pli multe pro siaj psikologiaj bezonoj ol por atingi ion pozitivan. Tiaj homoj havas nenian influon pri la politiko de la biblioteko. Pro tio gravas, ke la kampanjantoj estu jamaj klientoj de la biblioteko (do ne aliĝu sole nur por propagandi Esperanton), kaj ke ili estu pluraj, por ke la laborantoj ne vidu ĉiam nur la saman ĝenulon. Ĉar verŝajne vi devos esti iom ĝenaj, almenaŭ vi estu pluraj.
La unuaj specife priesperantaj kontaktoj havas du flankojn: la unuopajn mendojn, kaj la ekspozicion. Depende de la akcepto, kiun oni ricevas, oni povas komenci per unu aŭ per la alia.
4. Unuopaj mendoj.
Preskaŭ ĉiuj bibliotekoj proponas la servon akiri por la legantoj unuopajn librojn, kiujn la biblioteko mem ne posedas. Kutime oni ne povas peti, ke la biblioteko specife aĉetu iun titolon; en ĉiu biblioteko estas persono, al kiu estas delegita la akirado de la libroj, kaj kiu decidas, pri ĉiu petita verko, ĉu oni aĉetu ĝin, ĉu oni provizore akiru ĝin pere de la loka, regiona, ncia aŭ internacia interprunta reto de la bibliotekoj. Pere de tiu reto, la libroj troveblaj en la pruntokolekto de la londona Biblioteko Butler, kvankam ĝi estas privata kolekto, estas haveblaj en ĉiu eĉ plej malgranda publika biblioteko de ĉiu lando, kiu estas membro de la internacia reto. En praktiko, kompreneble, la afero estas malpli facila, kaj la akiro de libro povas daŭri monatojn kaj eĉ jarojn. Se la libro ekzistas en iu biblioteko en la lando mem, la procezo estas multe pli facila kaj rapida.
La bibliotekistoj bone konas la longaĵojn de la interprunta procedo, kaj ofte okazas, precipe ĉe libro ne tro multekosta, ke oni aĉetas la petitan libron, ĉar la laboro de la interprunto kostus pli multe ol aĉeto de la verko. Tio donas enirvojon por la esperantaj libroj en la unuopajn bibliotekojn.
Jen do komenca laboro por la kluba skipo. La unuopaj skipanoj iru (ne tro ofte, kaj ne tro multe en unu fojo, diris Zamenhof) por mendi kelkajn titolojn, kaj ili notu, ĉu oni aĉetas la librojn ĉu interpruntas ilin. Tio komprenigos, kiam prospektivon havas la kampanjo.
Evidente oni devas elekti librojn kiujn oni efektive volas legi. Kaj, kiam disponeblos la libro, oni nepre iru efektive legi ĝin; se ne, oni ne akiros la duan! Kaj ne supozu, ke la bibliotekistoj havas ĉiujn informojn. Kutime la bibliotekoj havas informon nur pri libroj eldonitaj en la lando mem, kaj pri libroj importitaj ili nenion scias. Do vi devos mem informi pri la eldonejo aŭ libroservo ĉe kiu la libro estas aĉetebla, aŭ pri la biblioteko, en kiu la libro supozeble troveblas. Tio dekobligas la ŝancon de sukceso. Ne timu, se vi estas en antaŭurbo kaj diras, ke la libro estas havebla en alia antaŭurbo, ke oni simple sendos vin al tiu alia antaŭurbo; tio estus kontraŭetika kaj vi rajtus plendi.
La akiritajn librojn oni devas uzigi; ne nur dispasigu inter la klubanoj la libron, ĉar la biblioteko nenion scius pri tio. Iru unuopaj klubanoj al la biblioteko, kaj, se la libro estas pruntita, ili uzu la eblecon legi ĝin antaŭ ol ĝi estos resendita. Se la biblioteko aĉetis la libron, vi devos de tempo al tempo memorigi la klubanojn pri ĝi, por ke ĝi restu uzata.
Per kelkaj tiaj petoj, kiujn faru ne ĉiam la sama persono, oni starigas kontakton kun la bibliotekistoj, kaj sciigas, ke estas surloka interesiĝo pri Esperanto. Povas okazi, ke iu bibliotekisto petas de vi informojn pri Esperanto, do iru preparita; sed ne trudu tion nepetite, ĉar tio estas malpropagando. Bona bibliotekisto faras senpartie egalan servon al ĉiuj klientoj, senkonsidere pri la temo de la peto, do oni devas bone distingi inter normala ĝentileco kaj vera interesiĝo. Oni ne sufoku la homojn per troa fervoro.
5. La ekspozicio.
Multaj bibliotekoj, bedaŭrinde ne ĉiuj, havas lokon en kiu povas okazi malgrandaj ekspozicioj. Tio povas esti vestiblo, koridoro, aŭ aparta ĉambro.
Okazigi ekspozicion pri Esperanto en urba biblioteko estas tute rutina afero; apenaŭ mi povas doni novajn konsilojn pri tio. Notindas kelkaj detaloj tamen.
Havi permeson okazigi ekspozicion devus esti ne malfacila afero post la unuaj kontaktoj. Efektive, se oni trovas absolutan rifuzon, estos tre malfacile daŭrigi la kampanjnon; oni povas apelacii al pli altranga gvidanto, sed kontraŭ surloka malfavoro estas malfacile progresi.
Gravas la loko. Sendube ĉiu konas tiujn ekspoziciojn en bela salono, al kiuj venas moŝtoj, eminentuloj, eble la urbestro, al la malfermo, sed poste neniu alia. Multe pli valoras ekspozicio en loko, eĉ malgranda, tra kiu multaj homoj devas ĉiuokaze pasi, ekzemple enireja vestiblo. Se la homoj devas speciale aliri la ĉambron de la ekspozicio, iros malmultaj, ĉar oni ne ŝatas eniri sola en senhoman ĉambron.
Ĉar la ekspozicio okazos en biblioteko, evidente oni volos akcenti la literaturon; eble do valoras konsili, ke oni ne forgesu montri ankaŭ aliajn aferojn. La celo de la ekspozicio estas, kiel ĉiam, informi la publikon pri diversaj facetoj de Esperanto, sed ĉi-foje ankaŭ fari bonan impreson pri Esperanto al la personaro de la biblioteko. Oni diras, ke bona reklamo komencas penetri en la kapon de la homoj nur kiam ili jam tri fojojn ĝin vidis, do gravas prezenti al la biblioteko en diversaj fojoj kaj laŭ diversaj manieroj la ekziston de Esperanto.
6. La plua laboro.
Ni supozu, ke estas jam farita bona komenco. Nun necesas daŭrigi la laboron. Okazis la ekspozicio, estas aĉetitaj kelkaj libroj, pasis la komenca eŭforio, nun kion oni faru?
Tio multe dependas de la grado de la atingita sukceso. Ekzemple, se la biblioteko ĝis tiam nur pruntis librojn laŭ peto, sed neniun aĉetis, oni povas konakti la bibliotekestron por mencii, ke pro la evidenta surloka intereso estus jam tempo por aĉeti kelkajn esperantaĵojn. Oni povas proponi listeton kun eble deko da titoloj. Oni povas tiel starigi interhoman rilaton kun la bibliotekistoj kaj iom post iom progresigi la librokolekton.
Kiu petas, tiu devas ankaŭ doni. Se la biblioteko montros bonan volon, aĉetante esperantajn librojn, estos bona gesto, ke la loka grupo ankaŭ donacu kelkajn librojn, aŭ abonigu revuon. Tamen la ĉefa laboro de la esperantogrupo estas uzigi la librojn. En sia ĝenerala informado, ĝi devas ĉiam mencii la ekziston de esperantolibroj en la urba biblioteko. En la klubvesperoj oni devas regule prezenti librojn el tiu kolekto, recenzi kaj diskuti ilin, instigi la klubanojn ilin uzi en la biblioteko. Prefere unu persono gvidu tiun laboron, sed ĉiuj klubanoj devas fari sian parton de la agado.
7. Eksteraj rilatoj.
Ne laboru en izolo. Dum la tuta kampanjo notu detale kion oni faras, kiu faras ĝin, kaj kio rezultas. Verku raporton laŭ la stilo de tiu ĉi artikolo, kaj sendu ĝin al via landa esperantorevuo, al la loka gazeto, al Biblioteka Bulteno, al kiu ajn alia venos al vi en la kapon, kaj invitu komentojn kaj kunlaboron. Viaj sukcesoj kaj malsukcesoj estos instruaj por aliaj laborantoj, kaj la verkado pri tio estos instrua por vi mem. Mi mem multon lernis, verkante tiun ĉi artikolon. Eksteruloj povas malmulton fari por helpi vian kampanjon ĉe via biblioteko, ĉar en tiaj aferoj influas ne la formalaj demarŝoj, petskriboj, protestoj, k.s., sed la leganto staranta ĉe la servejo antaŭ la bibliotekisto. Jen almenaŭ unu afero, en kiu la kontribuo de unuopulo povas ŝanĝi la evoluon de la aferoj.
GK 1989.02.23