El la biblioteko 06, 07 – Esperanto en publikaj bibliotekoj (2)

Esperanto ne oftas en Splott
… nek en Nempnett Thrubwell, nek en Tacolneston, nek en multaj aliaj lokaj same realaj. Ne mirindas, do, ke la homoj ne trovas esperantajn librojn en ties publikaj bibliotekoj. Kiel, do, la tieaj homoj trovu legaĵojn? Antaŭ mi ne scias kiom da jaroj mi provis respondi tion per du artikoloj en “Brita Esperantisto”. Tiuj nun reaperas senŝanĝaj ĉi tie; kelkaj el la informoj malaktualiĝis, ankau kelkaj el la ideoj.

el la biblioteko (6/7)

du-parta artikolo pri la rilato inter Esperanto kaj la publikaj bibliotekoj; aperinta en “La Brita Esperantisto”
Geamikoj, ni kunsidos du fojojn en la biblioteko. Du fojojn, ĉar la temo estos iom longa, kaj, miaopinie, iom teda, kaj kredeble nek vi nek mi tolerus trakti la tutan aferon en unu longa kunsido. Se vi jam partoprenis kunsidon en tiu ĉambro, vi certe konas la specon. Do mi ekipis min per kafo kaj cigaredoj (1); vi ekipu vin tiel, kiel plaĉas al vi.

La tuta afero fontas el konciza informo, kiun afabla kolego transdonis al mi, pri la kursoj okazintaj en Belstead House (2) antaŭ kelkaj monatoj. Ŝajne oni parolis pri la temo Esperanto en la bibliotekoj.

Nu, en Britujo, kiam oni diras biblioteko sen plia detaligo, tio kutime signifas ‘publika’, t.e. municipa, biblioteko. Pri tio mi esprimis kelkajn opiniojn jam en la unua El la Biblioteko. Laŭraporte, la Belstead-a parolinto diris, ke ‘EAB iel sciu, kiuj libroj haveblas aŭ mendeblas ĉe la publikaj bibliotekoj’.

Havebli, laŭ la normala kompreno, signifas stari sur la bretoj, do, ke oni povas eniri de sur la strato kaj trovi, preta por preno, romanon de Ian Fleming, gvidlibron pri Francujo, aŭ informlibron pri kultivado de krizantemoj. Pri tiuj, plej serĉataj, libroj, la publikaj bibliotekoj kutime ne havas problemon. Ili mendu kiel eble plej multajn ekzemplerojn, laŭ la budĝeto, kaj tiuj certe estos uzataj. Ĉe pli fakaj aferoj, ekzemple pentrarto, klasika literaturo, kemio, aŭ juro, ili devas pli atente elekti, kaj kutime havas specife tiujn titolojn, kiujn la studantoj bezonas por sia kurso. Pri la vere esoteraj temoj – Esperanto, socikredita ekonomiko, proporcia balotsistemo, kaj tiaj – ili ne povas ofte okupiĝi, kaj prefere atendas ĝis ricevi klaran peton antaŭ ol akiri iun titolon.

Sed akiri ne nepre signifas aĉeti. Se biblioteko havas sur la bretoj ion pri Esperanto, tio estas kutime unu lernolibro (Teach Yourself Step by Step) kaj eble unu vortaro (Wells aŭ Millidge). Notu bone, ke pri libroj eldonitaj ekster Britujo (do, ekzemple, Esperanto Publishing Co., ELNA, UEA, Heroldo, Edistudio, Hungara E-As., senfina listo) la bibliotekoj havas neniun ajn informon (5). Do kiam iu kliento petas esperantan libron, la kutima solvo estas prunti ĝin de alia biblioteko. Tiu alia biblioteko estas kutime nia Biblioteko Butler. Sed nia pruntokolekto estos la temo de la dua kunsido… ja, mi diris, ke mi tedos vin!

Tiel, do, pri haveblo kaj mendeblo. Nun estas la demando, ke ‘EAB iel sciu’. Unue, kio estas EAB? Eble oni volas diri, la oficejo en Holland Park. Sed iun ajn asocion konsistigas ne ĝia oficejo sed ĝia membraro. Se la oficejo havus ĉiujn informojn, kaj atendus, ke la membroj demandu, tio ne estus utila, ĉar la membroj povus demandi, fakte pli oportune, ĉe la plej proksima publika biblioteko. Por ke la informoj utilu, la oficejo devus kompili kaj dissendi liston de la haveblaj libroj. Certe, tamen, nia oficejo ne havas rimedojn, ankaŭ ne nia biblioteko, por fari tion (3). Eĉ se ni povus fari ĝin, mi povas certigi al vi, ke neniu brita publika biblioteko posedas iun ajn titolon, kiu ne estas trovebla ankaŭ en la Biblioteko Butler. Kaj, ĉar estus longa laboro kompili tian liston, ĝi estus jam malaktuala antaŭ ol oni finfarus ĝin, ĉar la stokoj de la publikaj bibliotekoj konstante ŝanĝiĝas. Fakte antaŭa bibliotekisto, Dermod Quirke, provis fari tian liston, kaj ne sukcesis finfari ĝin.

Sed esence tia listo ja ekzistas. La Nacia Pruntbiblioteko (National Lending Library)(4) estas la nabo de la tutlanda biblioteka interprunta reto, kaj ĝi celas, almenaŭ principe, havi kompletan informon pri la libroj troveblaj en niaj publikaj bibliotekoj. Do kiam vi demandas pri iu libro eĉ en la vojaĝanta bibliotekrimorko kiu vizitas vian vilaĝeton unu fojon en monato, la serĉo pri tiu libro iras, ŝtupon post ŝtupo, finfine ĝis la tutlanda katalogo ĉe la Nacia Pruntbiblioteko. Kaj, se ankaŭ tie la serĉata libro ne troveblas, tiu instanco sin turnas al la Biblioteko Butler. Do, por ke EAB sciu, tio estas, por ke la membroj de EAB, aŭ iu ajn civitano, sciu, kiuj libroj haveblas, sufiĉas sin turni al sia loka biblioteko.
Do, vi vidas, ĉiuj vojoj kondukas, ne al Romo, sed al la Biblioteko Butler, kaj ĝin ni vizitos en la dua kunsido.

____________________________

 
Klarigoj kaj piednotoj

Ĉion ĉi mi verkis kiam la Biblioteko estis ankoraŭ en la londona sidejo de la Asocio; sed la argumentoj restas esence samaj

(1) Pro tiu vorto mi ricevis severan admonleteron de konata brita esperantisto; eksfumanto, ĉu necesas diri tion? Nu, mi nur spegulas la realan vivon.

(2) Kulturdomo apud la urbo Ipswich. Dum jaroj okazis Esperanto-kursoj tie, sed la loko fariĝis luksa kaj multekosta, kaj la Esperantistoj devis rezigni

(3) Kompreneble la diskonigo estas nun facila, per interreto; sed la rikoltado de informoj ne fariĝis pli facila

(4) Nun nomata British Library Document Supply Centre. Pli pompa nomo, ĉu ne?

(5) … ĉar (kion mi eble devis klarigi) la bibliotekoj kutime mendas laŭ listoj aperantaj en la Brita Nacia Bibliografio, kiu, laŭdifine, ne enhavas eksterlandaĵojn.

____________________________

[dua parto]

[Tiun ĉi duan parton mi reproduktas tute sen ŝanĝo, interalie, ĉar ĝi memorigas, aŭ al nekonintoj konigas, la iaman aranĝon de la bibliotekaj ĉambroj en Londono; oni notu tamen ke la Pruntokolekto ne plu ekzistas. Fine de la jaro 2012 ni nuligis ĝin, parte pro manko de loko post perdo de la ĉambro Houghton, mem rezulto de la fermo de la kolegio Wedgwood; kaj parte ĉar ĝia iama rolo ĉesis esti aktuala.]

Geamikoj, antaŭ du monatoj mi lasis vin sur la sojlo de la Biblioteko, kun la dua kafo enmane, atendantajn la duan el niaj enbibliotekaj, pribibliotekaj kunsidoj. Certe la kafo iom malvarmiĝis, sed espereble ne via entuziasmo por la arkanaĵoj de la biblioteka laboro. Ni kunsidos en la granda ĉambro, ĉar kvankam ni devis dufoje plenigi la akvoboligilon de la oficejo, la seĝoj de nia granda ĉambro devus sufiĉi por la efektivaj ŝatantoj de ĉi tiuj divagaĵoj.

Vi eble memoras, ke pasintfoje ni rigardis la demandon, kiaj esperantaj libroj estas haveblaj en la publikaj bibliotekoj, kaj kiel ni havu informojn pri ili. La dua demando, kiu estos nia hodiaŭa temo, kredeble rilatas al la pruntokolekto de la Biblioteko Butler. Ĝi estas, ke ‘eble taŭgus, post longa silento, artikolo en BE. Aŭ ĉu eblus presigi liston de la verkoj prunte haveblaj?’

Nu, mi esperas, ke miaj artikoloj taŭgas, sed ne estas mi, kiu povas juĝi tion. Kaj miaj silentoj kutime daŭras du monatojn, ĉar tia estas la ofteco de la revuo. Do pri la Pruntokolekto; sidante ĉi tie en la granda ĉambro, vi vidas la ĉefan kolekton de la biblioteko. Inter la fenestroj estas la plej grand- formataj libroj. Fronte al ili, sur la muro, estas la arĥivo. La okcidentan kaj orientan murojn tute kovras la ĉefa sinsekvo de la libroj. En tirkestaro apud la fenestro estas la libretoj, tro malgrandaj por kaŝiĝi en la ĉefa sinsekvo. Diagonale trans la ĉambro, en angulo apud la lifto, konsulteblas la katalogo.

En la dua ĉambro, malantaŭ la muro, kiu portas la arĥivon, estas la dua ĉambro. Tie ni tenas la binditajn revukolektojn, la foto-arĥivon, la kasedojn, la gramofondiskojn, la traktotajn librojn nove ricevitajn, kaj la pruntokolekton. Se vi iros tien – ne ĉiuj samtempe, mi petas – vi vidos, ke la pruntokolekto okupas proksimume duonmuron. Do proksimume unu kvinono de la verkoj, kiuj estas en la ĝenerala kolekto, estas ankaŭ en la pruntokolekto. Kalkulu ankaŭ, ke la pruntokolekto kreskas multe pli rapide ol la ĝenerala kolekto, tiel ke fine ĝi havos amplekson kredeble de triono de la ĝenerala kolekto. Mi ne scias, kiom da libroj estas en la pruntokolekto sed ili verŝajne jam superas la milon.

Kiel vi povas uzi tiun kolekton? Nu, se vi scias, kiun libron vi volas, tio estas tute facila. Simple vi iru al la plej apuda publika biblioteko (aŭ al kolegia aŭ universitata biblioteko se tian vi jam uzas), petu la libron, kaj menciu, skribe, ke oni petu ĝin ĉe la Biblioteko Butler, kun adreso k.t.p.

Se vi ne scias kiun libron vi volas, sed havas en la kapo temon, kiu povas esti tute preciza, ekzemple la plej fruaj originalaj romanoj eldonitaj en Esperanto, aŭ tute malpreciza, ekzemple vojaĝado per Esperanto, tiam vi skribu al la biblioteko, aŭ telefonu al la oficejo. Mi elserĉos la informojn, kio povas daŭri kelkajn semajnojn, ĉar ne ĉiutage mi estas en la Biblioteko, kaj sendos tion al vi. Tiel vi estos informita pri verkoj, kiuj certe estas en la kolekto, kaj vi povos elekti kaj peti en loka biblioteko, kiel jam dirite.

Sed povas esti, ke vi simple deziras legi ion interesan en Esperanto. Tiukaze vi bezonas la kompletan katalogon de la mil kaj unu libroj. Antaŭ kelkaj monatoj mi menciis, ke mi enkomputiligas la katalogon de la Pruntokolekto. Tiu laboro progresas malrapide, ĉar en tiun katalogon mi enmetas pli detalajn informojn ol kiuj estas en la ĝisnuna slipara katalogo. En la komenco de marto estis 104 titoloj en la komputilkatalogo. Ĉiusemajne mi aldonas dekon da titoloj; preskaŭ ĉiuj novaj titoloj eniras rekte en la komputilan liston. Krom tio, ekzistas dudeko da laŭ-temaj listoj, kompilitaj surbaze de la malnova katalogo; ĉiu el tiuj listoj enhavas minimume 25 titolojn. Do en tiuj listoj kaj katalogo aperas minimume 700 verkoj. Por ricevi fotokopion de tiu materialo, sufiĉas sendi du duaklasajn poŝtmarkojn al la biblioteko. Espereble vi trovos ion interesan!
Ĉu fine presigi la katalogon? Mi dubas; vi memoru tion, kion mi diris pri la publikaj bibliotekoj, ke konstante ŝanĝiĝas la stoko. El nia katalogo espereble nenio malaperos, sed certe aldoniĝos multo. Kaj, geamikoj, mi ne domaĝas duonhoron por fotokopii la ĝisnunan katalogon.

Nu, eble mi jam sufiĉe tedis vin. Ĉar vi estas ĉi tie, eble vi ŝatos iom rigardi la pruntokolekton. La kunsido estas [aŭdiĝas martelbato] fermita.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s