Dum jaroj antaŭ 1987 la homoj antaŭvidis, antaŭpreparis, eĉ iom antaŭtimis, la Jubileon. Je 1985.03.26 la prezidanto de EAB, Mary Austin, sendis cirkuleron al la komitato de la Asocio. Ĉar ĝi prezentas sufiĉe precize tion, kio poste okazis, ni transskribas la tuton. La fina realigo de la planoj notindigas la valoron de antaŭplanado; ĉar la unuajn preparojn oni komencis jam en la jaro 1983.
“Ĉar ni ankoraŭ ne ricevis inviton pri la Brita Kongreso en 1987, mi opinias ke lokaj grupoj kaj/aŭ federacioj timas la respondecon pri la Jubileo. Pro tio mi volas meti la ĉi-suban proponon pri la festado de la Jubileo:
1) La Brita Kongreso por 1987 estu ordinara Kongreso kun unu/du specialaj programeroj pro la Jubileo.
2) ke la Asocio organizu tute apartan semajnfinon en Londono kun la titolo: Esperanto-Jubilea Festivalo (Esperanto Centenary Festival).
a) La laboro estu farata de du/tri homoj (ne komitatanoj, ne nunaj volontuloj) sub la estrado de du komitatanoj, ekzemple M[ary] T A[ustin] kaj BEB [ĉu Brian Barker?]
b) La Festivalo okazu en bona centro –
c) La Festivalo komenciĝu vendredon vespere kaj finiĝu dimanĉon vespere.
3) LA PROGRAMO
La programo estu kultura programo kun teatraĵoj, kantado, k.t.p. ekz: Ŝekspiro, moderna teatraĵo, originala teatraĵo, ? “La Piratoj de Penzanco”.
Ni invitu eksterlandajn gastojn, teatro-trupo(j)n, kantistojn. (Ni konsciu la nepran allogon por la televido, radio). (Ni konsciu la neceson prezenti taŭgajn eventojn kaj por Esperanto kaj por eminentaj gastoj).
4) ORGANIZADO
Ĝi estu evento kiun volos partopreni la Esperantistoj farante proprajn aranĝojn pri loĝado kaj restado en Londono – kaj enlandaj kaj eksterlandaj Esperantistoj. [1]
La taskoj de la organiza komitato estos trovi la taŭgan lokon, prilabori la programon, fari ĉiujn necesajn kontaktojn kaj invitojn pri la programeroj, organizi la publicon, k.t.p., kaj loĝadon por la gast-distrontoj.
5) FINANCO
Parton de la kostoj ni povus re-ricevi pere de enir-biletoj, kiuj povus esti por unu aŭ du aŭ tri tagoj.
Mi opinias, ke la okazo estos sufiĉe grava por ni uzi parton de la kapitalo de ‘Houghton Publicity’ por financi ĝin – ĝi estos unu-foja evento kiu meritas la ĝustan traktadon. [2]
6) PUBLICO
Tio estu vasta, anglalingve kaj Esperante, per afiŝoj ekz. sur aŭtobusoj, en stacioj ktp en Londono. La Esperanto-lingva publico estu en la internaciaj revuoj.
7) En la ‘ejo’ estu imponaj montraĵoj pri la literaturo de Esperanto, pri eduko, k.a.
Krom la ĉisupra, ni jam esploris pri poŝtmarko (BEB raportos) kaj mi ricevis sugeston de BEB pri nova kanto por la Jubileo. Sendube estos speciala eldono de B[rita] E[sperantisto].”
Eĉ pli frue, jam en la jaro 1983, oni petis proponojn de la britaj esperantistoj pri agadoj prijubileaj. Pluraj aperas en la dokumento de Mary Austin. Kelkaj pli multe rilatas al loka agado. Kaj kelkaj estis simple tro fantaziaj. Oni volis donigi nomon “Esperanto” al lokomotivo, aŭ al kur-ĉevalo, aŭ al rozo [3]; oni volis akiri gratultelegramon de la reĝino; oni volis peti lecionojn de Esperanto en televido, organizi konkurson pri popmuzika kanto en aŭ pri la lingvo.
Tamen kelkaj aferoj jes realiĝis; pri tio oni rigardu la paĝon “Tra la lando”
[1] fine oni cedis antaŭ la deziroj de la ĉeestontoj, kaj (laŭ cirkulero 1987.03.23) akiris tranoktadojn en studenta domo de la Universitato; kaj pli poste (mankas dato) Peter Danning organizis gastigan servon inter unuopaj esperantistoj
[2] Clement Mitchell Houghton testamentis monsumon al BEA, kiun oni dividis al du egalaj partoj, unu por publico, alia por la biblioteko. Pliaj detaloj aperos en aparta paĝo.
[3] Pri tio oni rigardu pri Folkestone en la paĝo “Tra la lando”