La Jubilea Festo

Kiel oni vidas, la Festo okazis ĉefe en la Teatro Bloomsbury; oni luis ĝin por tuta semajno 29a Junio ĝis 5a Julio. Dum la tagoj antaŭ la Festo mem, diversajn eventojn organizis la Londona Esperanto-Klubo. En la lanĉvespero, t.e. en la vendredo 3a de Julio, krom la devigaj alparoloj oni prezentis popoldancojn, kaj kantis la Londona Esperanto-Ĥoro.

Sekvis en la sabata mateno la solena Inaŭguro, kun prezento de eminentaj gastoj, periodo de “Demandoj kaj Respondoj” kiun prezidis John Wells, prezento fare de infangrupo, kaj koncerto de Joelle Rabu. Kaj tiuvespere, kio montriĝis plej atentoveka parto de la Festo, prezento de la Graveco de la Fideliĝo (de Oscar Wilde), en traduko de William Auld, reĝisorita de Lou Brooks. Tiu ero estis jam menciita en artikolo en la ĵurnalo Guardian, en la antaŭa decembro.

En la dimanĉo estis prelego de Claude Piron, plia popoldancado, kaj vespere Festa Koncerto kun la ŝatata skota kantisto John Douglas, tri bristolaj kantistoj, kaj la Londona Kimra Virĥoro.

Oni anoncis ankaŭ programon de esperanta poezio, sub gvido de Eric McCanlis; sed la informilo ne tre informas, ĉar mankas loko, dato, kaj horo. Krome, ekster la oficiala programo, okazis Esperanta Jubilea Diservo en Londono, kiun ni raportas en la paĝo “Tra la lando”.

Publikajn rilatojn kaj publicon oni ne neglektis, varbante Honoran Komitaton. Tiun laboron gvidis, inter universitatuloj, prof. Lionel Elvin, kaj inter parlamentanoj la lordo Rugby. Oni amase aligis la tutan Parlamentanan Grupon por Esperanto al la Honora Komitato. Venis gratuloj de diversaj notindaj personoj; politikistoj Margaret Thatcher (tiam ĉefministro) kaj Tony Benn (veterano de la Laborpartio); sindikatestro Arthur Scargill; kaj radia kaj televida prezentisto Terry Wogan.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s