Tra la lando

La unua propono en cirkulero de Mary Austin (prez. EAB) de 1983.04.27 estis “florbedo en parko”

Glasgovaj esperantistoj havis tre publikan sukceson; la municipo kreigis tiun okulfrapan florbedaranĝon en parko Victoria Park. Kaj la esperantistoj memoris sendi belan dankleteron poste.

Alia propono estis “nomigi trinkejon”; kaj

en Smallthorne, ne longe for de Barlaston, aperis esperanta nomo sur la bierejo La Verda Stelo; kaj oni kreigis, multekzemplere. memorigan teleron.

En Oxford, la prestiĝa universitata biblioteko (Bodleian Library) okazigis imponan ekspozicion pri Esperanto.

 

 

 

 

 

Kaj aperis ankaŭ la proponita Esperanta Rozo; oni plantis ĝin en Folkestone en novembro (eble iom malprudente) kaj tion raportis la gazeto Folkestone Herald (1987.11.20) en du artikoletoj. En la iom malklara foto, memorŝildon pri la Jubileo, sur eksa Urbodomo, malvualas magistratestro Fred Raymond.

Multe pli frue (1987.01.15) la gazeto Citizen, en Blackpool, antaŭraportis plantadon de tiu sama rozo, do ŝajne en same malfavora sezono; krome “plezuran semajnfinon” en la Esperanto-Hotelo en Morecambe, sed mankas plia raporto pri la semajnfino kaj pri la plezuro.
Ankaŭ Londono havis proprajn eventojn. La oficiala programo ne mencias, supozeble pro neŭtraleco, la Jubilean Diservon en la Metodista Preĝejo en Hinde Street (kvartalo Marylebone).
La surbilde menciita orgenisto Nigel Atkinson estas filo de Wilf kaj Valerie Atkinson, veteranoj de la Londona Esperanto-Klubo. Ne povis manki la Londona Esperanto-Ĥoro, kiu prezentis kanton (komponinto ne menciita) laŭ teksto de Guido Gezelle. Komune oni kantis La Espero, Preĝo sub la Verda Standardo (ĉu muzikon ĝi havas?), La vojo (supozeble laŭ la muziko de Molenaar) kaj la Kanton de l’ Ligo de Mozart. Dorsflanke de la informilo anglalingva teksto invitas al postdiserva tetrinkado, kaj interese informas pri la historio de la esperanta traduko de la Biblio.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s