Debatoj en la Senato de Liliputo

.. pli ĝuste en la interreta forumo <uea-membroj> en la jaro 2005. Ĉar tio estas publika forumo, kredeble nenio malebligas, ke mi reproduktu ĉi tie tiun debaton. Ĉar la debato iris iom tien-reen, laŭ la maniero de tiaj forumoj, mi kursivigas tiujn vortojn, kiuj ne estas miaj.

GK: <Jen demando kiun eble povas respondi kelkaj forumanoj. Kiom publike, au kiom konfidence, kunsidas la komitato de via loka grupo, landa E-asocio, fakasocio aŭ de UEA mem?

La demando estas aktuala en unu el la landaj filioj de UEA, ĉar la komitato de E-As. de Britio en sia lasta kunsido akceptis rezolucion laŭ kiu la komitatanoj ne rajtas publike malkaŝi la enhavon de la komitataj debatoj; la Asocio publikigos la decidojn, sed ne la debatojn.

El tio leviĝas diversaj komplikaĵoj. Post la kunsidoj la membroj kompreneble rajtos ĝissate diskuti pri la decidoj – kaj, espereble, ankaŭ antaŭ la kunsidoj, supoze ke EAB publikigos la proponojn. (Efektive ĝia nuna kutimo estas ne publikigi la proponojn, tiel ke la membroj estas en kompleta mallumo pri la farotaj decidoj.) Sed la komitatanoj, verŝajne pli bone informitaj, estos malhelpataj.

Ni supozu, ke iu farita decido efektive kaŭzas iom da diskutado. Se iu komitatano partoprenas en tia diskuto, kaj, ĉu hazarde ĉu intence, uzas iujn samajn vortojn, kiujn li/ŝi uzis en la debato mem, ĉu la konfidenceco estas lezita? Imageble se li/ŝi ne klare diras “Mi jam diris en la debato, ke…” (aŭ simile), tiam ne estas malkaŝita la enhavo de la debato. Certe niaj komitatanoj devos tre bridi la langon kiam ili parolos kun nekomitatanoj pri faritaj decidoj de la Komitato.

Alia demando: ĉu la komitatanoj jes aŭ ne rajtas paroli inter si – private, sen alies ĉeesto – post la kunsido, pri la enhavo de la debato?

Feliĉe mi ne estas membro de tiu komitato, do mi povas diri kion ajn mi volas – ĉu ĝusta ĉu erara – pri la debatoj de la Komitato. Sed ho ve! Per tio la informoj eraraj povas cirkuli multe pli libere ol la ĝustaj. Iom tuŝita de tio mi tamen estos, se la Asocio decidos fari saman regulon pri siaj subkomitatanoj, ĉar mi estas membro de la Biblioteka Subkomitato.

Kial mi prezentas tiun temon al la ĉi-rondanoj? Nu, por ke mi iom komprenu tiun konfuzan situacion, tre utilus al mi scii kiel sin regas tiurilate la komitatoj de aliaj E-asocioj. Ankaŭ privata respondo estus tute bonvena; sed se la temo havas pli ĝeneralan intereson, ni povus diskuti ĝin ĉi tie.

Geoffrey King

P.S. Oni notu, ke mi ĉi tie raportas nur la decidon, ne la argumentojn; ĉar neniu komitatano rajtis ion diri al mi pri la debato! G.K.>

Roy McCoy; <Pri la Komitato de UEA mi povas iel respondi, administrinte ĝian diskutgrupon. Ĉiuj rajtas aliĝi al la koncerna Yahoo-grupo kaj ricevi ĉiuj[n] mesaĝojn, sed nur komitatanoj kaj observantoj rajtas afiŝi mesaĝon. Mi estas informita ke la modelo por tio estas la Komitataj kunsidoj dum la UK, kiujn ajna membro povas ĉeesti, tamen same sen parolrajto.

Tio ŝajnas al mi senkompareble pli bona ol ĉe via nuna EAB-situacio. Mi emas demandi: kion ĝiaj komitatanoj havas por kaŝi, ke ili estas decidintaj favore al sekreteco? Tio donas al vi la zorgojn kiujn vi priskribas, kaj mi ne tuj rimarkas ion bonan en ĝi.>

GK: Mi delonge ne partoprenas UK-on; do mi ĝojas, ke la komitatkunsidoj restas publikaj. Efektive mi bone memoras la tre publikajn kunsidojn eĉ dum la 59a UK, kiam la ĉambro estis tiel plenŝtopita, ke ne eblis eniri.

Intence mi ne menciis la cirkonstancojn kiuj estigis la nunan situacion, ĉar mi volis ricevi principajn respondojn pri principa demando.

Carlo Minnaja: <Mi ĉiam favoras plenan malfermitecon kaj travideblecon de ĉiuj proponoj, diskutoj, decidoj, vocxdonoj ktp. en ĉiuj asocioj (UEA, Landaj asocioj, akademio ktp.)>

GK: Efektive ĉiam ŝajnis tiel al mi. La nuna situacio igis min dubi, ĉu mi erare pensis dum 40 jaroj.

Neil MacKilligin: <Laŭ siaj grandeco, funkcio, potenco kaj richeco, la Administra Komitato de EAB pli similas la Estraron de UEA ol ĝian Komitaton.>

GK: Efektive, tio estas principe ĝusta. Sed EAB tute ne havas organon (krom eble la Jarkunsido) kiu funkcius kiel la Komitato de UEA. La Administra Komitato devus, same kiel la Estraro de UEA, esti organo, kiu realigus la decidojn de la Ĝenerala Komitato, sed ĉar tiu lasta ne ekzistas, la AdKom devas kaj decidi kaj realigi. Tio estas reala problemo, sed kredeble ĝi ne rekte rilatas al la demando pri publikeco/sekreteco.

Aleks K.: Eble ni ĉe TEJO estas pli ‘liberalaj’, malfermaj ol ĉe UEA: dum la Komitatkunsidoj (KK j), kiuj estas ja malfermaj – eĉ se venas al ĝi kutime malmultaj neKomitatanoj – rajtas paroli ne nur Komitatanoj, ĉefe se temas pri Reprezentanto de UEA ĉe TEJO, aŭ pri (eksaj aŭ nunaj) Komisiitoj aŭ Aktivuloj… Tiuj eksteruloj kompreneble ne rajtas voĉdoni, sed paroli, diri sian vidpunkton, ili ja rajtas, se tion rajtigas la ĉeestantaro.

Cxe JEFO, same kiel cxe TEJO, la kunsidoj estas suficxe malfermaj al membroj, sed kutime venas malmulte da.

Amike,

Aleks, GxenSek de TEJO>

GK: Efektive en la komitatkunsidoj de EAB ofte ĉeestas “invititoj”, ekzemple personoj al kiuj EAB komisiis iun laboron, kiuj venas por raporti pri siaj faroj. Kiam mi estis unu fojon en tiu situacio, mi nur raportis pri mia afero, respondis demandojn, kaj poste eliris. Sed tiuj invititoj ofte restas dum la tuta cetero de la kunsido, eble partoprenas en la debato, sed, kompreneble, ne voĉdonas. Paradokso estas, ke tiuj homoj, ne estante komitatanoj, kaj kondiĉe ke ili ne estu dungitoj, supozeble rajtas laŭvole disbabili pri tio, kion ili diris kaj aŭdis. Ju pli oni rigardas la aferon, des pli stranga ghi fariĝas.

Edmund Grimley Evans:

Ĉu mi rajtas demandi, de kie vi ricevis tiun informon?

Bedaŭrinde ne eblis dissendi la protokolon de la lasta kunsido antaŭ la UK, kaj miaj notoj estas iom ĥaosaj, sed mi memoras du aferojn rilate la publikecon de la komitata laboro.

Unue, alineo estis akceptita por la komitata manlibro, laŭ kiu komitatanoj ne kalumniu, mensogu, malkaŝu konfidencajn aferojn, ktp. La tekston mi ne havas ĉemane, sed la alineo ŝajnis nur malpermesi aferojn, kiujn ĝentila homo ĉiuokaze ne farus.

Due, oni decidis, ke la akceptitaj protokoloj estu publikigitaj post forpreno de aferoj, kiuj prefere estu konfidencaj, ekzemple la detaloj pri ies salajro aŭ la prezoj en iu interkonsento kun alia organizaĵo, kiu eble ne volus, ke tiaj detaloj estu legeblaj en la reto. La decido ne faros grandan diferencon praktike, mi pensas, ĉar oni jam kutimis resumi ĉion interesan el la komitata laboro en la asocia organo Update/Ĝisdate.

Eble mi ne memoras ĉion tute gxuste. Tamen, se mi pravas pri la dua parto, vi povos mem legi la protokolon post kelkaj monatoj.

Edmundo

GK: Mi ĝojas, ke venis respondo el Britio, kvankam per la respondo de Edmundo la afero estas eble malpli klara ol antaŭe. Ĉi tiu forumo tre klare ne estas loko por debati internajn aferojn de EAB, sed ĉar Edmundo prezentis la eblon, ke mi miskomprenis la aferon, aŭ ke mi ricevis misan informon pri ĝi, mi devas iom klarigi.

La menciita kunsido okazis en la biblioteka ĉambro. Mi dume laboris pri bibliotekaj aferoj en apuda ĉambro. La interaj pordoj estis dume malfermitaj, do mi, kaj ĉiu alia kiu hazarde estus apude, rekte aŭdis almenau parton de la diskuto, depende de la laŭteco de la voĉoj, aliaj hazardaj bruoj, k.t.p.

Dum la paŭzoj de la komitato mi eniris la bibliotekan ĉambron por laboraj bezonoj, kaj trovis, ke multaj komitatanoj lasis siajn tagordon, notojn, k.a. sur la tablo. Post la kunsido mi trovis ekzempleron de la rezolucio kiun iu estis forgesinta, kaj, ĉar la decidoj de la komitato ne estas konfidencaj, mi legis ĝin. Povas ĉiam esti, ke poste mi mismemoris ĝin; chiuokaze, pli ol unu komitatano, post la kunsido, diris al mi, ke li/ŝi “ne rajtas paroli pri la debato”

Mi certe memoras, ke en la dokumento, kiun mi vidis, estis praviga teksto laŭ kiu la komitatanoj povu libere sin esprimi, ne senti embarason, eventuale ŝanĝi opinion, k.a. kaj ke tial ne debato ne estu raportata.

<EGE: Unue, alineo estis akceptita por la komitata manlibro, laux kiu komitatanoj ne kalumniu, mensogu, malkasxu konfidencajn aferojn, ktp.La tekston mi ne havas cxemane, sed la alineo sxajnis nur malpermesi aferojn, kiujn gxentila homo cxiuokaze ne farus.>

GK: Tio estas ja la rezolucio; interese, se ĝi estas nur amendo al gvidlibro, ĝi ne ŝanĝas la regularon de la asocio, do ne estas deviga. Kaj tamen la teksto mencias, inter eblaj punoj, “denunco[n] antau la [ŝtata] komisiono pri bonfaraj asocioj”. Tio estas iom forta lingvaĵo en teksto, kiu celas nur konsili al la homoj ĝentilon.

<EGE: Due, oni decidis, ke la akceptitaj protokoloj estu publikigitaj post forpreno de aferoj, kiuj prefere estu konfidencaj, ekzemple la detaloj pri ies salajro aŭ la prezoj en iu interkonsento kun alia organizaĵo, kiu eble ne volus, ke tiaj detaloj estu legeblaj en la reto. La decido ne faros grandan diferencon praktike, mi pensas, ĉar oni jam kutimis resumi ĉion interesan el la komitata laboro en la asocia organo Update/Ĝisdate.>

GK: Efektive tia konfidenceco estas tute normala. Sed kiu decidos, kio estas “ĉio interesa”? Ĉu la Komitato de EAB, ĉu la redaktoro de la bulteno? Ĉiuokaze ne la membroj. Kaj kiu decidos kiaj aferoj “prefere estu konfidencaj”? La Komitato, kompreneble!

<EGE: Eble mi ne memoras cxion tute ĝuste. Tamen, se mi pravas pri la dua parto, vi povos mem legi la protokolon post kelkaj monatoj.>

Kial tia hasto? Lasu ankoraŭ iom pli longe, tiel ke neniu plu interesiĝu!

Geoffrey King

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s