Sonbanko esperanta

Biblioteko Butler posedas multajn sonregistraĵojn, muzikajn, parolajn kaj aliajn. De kelkaj jaroj ni kopias ĉion al kodiskoj, kaj krome ni havas diversajn kodiskojn donacitajn kaj aĉetitajn.

La sekva paŝo estas, klare, disponigi laŭ eblo kaj laŭ permeso multajn el tiuj registraĵoj en Interreto. Tiucele estas kreita kolekto “Sonbanko Esperanta” ĉe ipernity.com. Kaj krome restas la eblo mendi de la biblioteko kopion ĉu en kodisko ĉu en sonkasedo.

Se vi posedas kopirajton de iu ero videbla en la listo kaj deziras, ke tiu ero ne estu aŭskultebla, aŭ ne estu deŝutebla, bonvolu sciigi tion al la biblioteko kaj ni faros laŭe.

Por iom post iom vidi ĉion, kio estas en la Sonbanko, elektu la rigardstilon “Galerio”; aŭ por vidi la kolekton laŭ temoj, elektu la rigardstilon “Albumoj”. Preskaŭ ĉio estas en iu albumo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s