Evoluo de la retpaĝoj

La suban tekston mi verkis en februaro 2004; ne klaras ĉu ie ĝi aperis. Kvankam la informoj estas iom eksaj (precipe la tiama retadreso), eble interesas vidi kion mi planis kaj esperis, kaj kompari tion, kio efektiviĝis.

EL LA BIBLIOTEKO

Nuntempe en la interreta forumo “UEA-membroj” oni iom debatas ĉu vere ni bezonas grandajn bibliotekojn kaj en Roterdamo kaj en Vieno. La ĉefa jesa argumento rilatas al la alireblo de la kolektoj. Malgraŭ la multiĝo de esperanta literaturo en Interreto, oni ankoraŭ bezonas povi aliri la fizikajn librojn – kaj eĉ pli certe la arkivojn – en fizikaj bibliotekoj; kaj dum multaj jardekoj tio restos vera.

Kaj la homoj ne ĉiam povas fari longajn vojaĝojn por aliri tiujn bibliotekojn. En la nuna situacio Vieno estas pli oportuna por orienteŭropanoj, Roterdamo por okcidenteŭropanoj. Kaj baldaŭ ni en Britujo havos rektajn kaj rapidajn trajnojn kiuj portos nin ne nur el Londono sed ankaŭ el Bristolo kaj Glasgovo al diversaj kontinentaj urboj.

Tamen… estas multe pli bone, se ni povas aliri niajn librojn sen tiaj odiseoj. Kaj tial ni havas bibliotekon en Barlaston, la francoj en Gray, la hispanoj en Vilafranca, la germanoj en Aalen, kaj tiel plu.

Kaj eĉ tiel ne ĉiu povas veni al Barlaston. Por multaj homoj tiu vojaĝo estas tro laciga, aŭ tro multekosta, aŭ tro temporaba. Do ĉu ni povas ion fari por tiuj, kiuj ne povas aŭ ne volas entrepreni tiajn vojaĝojn?

Ion jes; ne ĉion, sed per Interreto multo estas farebla. En Usono Don Harlow faris enorman laboron por rete disponigi literaturajn tekstojn, kaj ne nur li. Per “Trovanto” la katalogo de la viena biblioteko estas facile konsultebla. Diversaj Esperanto-revuoj nun aperas interrete. Jam kelkaj libroj, kelkaj muzikaĵoj esperantaj, estas haveblaj nur en Interreto.

Vidante tiun evoluon mi komencis antaŭ du jaroj krei interretajn paĝojn por la Biblioteko Butler. Vi povas vidi la ĝisnunan rezulton ĉe <www.biblbut.org>. Tio estos tre longa laboro, kaj nur komenco estas farita; ĝis nun enestas preskaŭ nur griza teksto, sed poste enestos kelkaj bildoj, eble iom da muziko, tre espereble detala katalogo de la Biblioteko. Interalie mi estas nur komencanto pri tiu laboro kaj devas multon lerni.

Jam nun vi povas vidi ĝeneralan prezenton pri la servoj kiujn disponigas la biblioteko; ankaŭ tre koncizan historian skizon pri la evoluo de la kolekto. Malnovaj legantoj de El la biblioteko eble memoras kiom multe mi siatempe tamtamis pri la Pruntokolekto de la biblioteko, kaj nun ankaŭ ĝi reaperis kaj havas sian lokon en la retpaĝoj. Vi povas legi informojn pri niaj arkivoj dokumenta kaj fota; mi esperas poste aperigi tie kelkajn artikolojn el la biblioteko surbaze de interesaĵoj trovitaj en la arkivo, kaj certe aperigos kelkajn bildojn.

La ebloj por la posta evoluo estas tre vastaj, kaj la decido kion fari kaj kion prioritatigi devus dependi de viaj deziroj; sed nur se vi sciigos tiujn dezirojn. Ekzemple, la biblioteko havas diversajn neeldonitajn manuskriptojn. Ĉu mi aperigu kelkajn el tiuj? Mi havis ideon pri biografia subpaĝaro kun titolo La Britaj Esperantistoj. Ĉu tio interesus? Kiajn bildojn mi aperigu? Kiom urĝa estas aperigo de la katalogo? Kaj, entute, kian prioritaton havu tiuj retpaĝoj kompare al aliaj bibliotekaj laboroj? Viaj reagoj al tiuj demandoj tre helpos min.

Ĉi-momente mi okupiĝas pri granda projekto, kiun mi havas en la kapo jam dudek jarojn. En 1950 Montagu Butler publikigis sian Klasifon de Esperantaj temoj. Diversaj esperantistoj uzas ĝin por organizi sian librokolekton; sed nun la libro estas malfacile havebla kaj la enhavo estas malaktuala. Por solvi la unuan problemon mi iom post iom aperigas la tekston en <www.biblbut.org>. Iom pli ol triono estas jam farita. La duan problemon solvos sistema revizio de la verko. Al tiu laboro povas kontribui ne nur bibliotekistoj sed ĉiu esperantisto kun iom logikema pensmaniero. Vi eble ricevos kapdoloron, sed ĉiu homo gajnas per iom da intelekta gimnastiko.

Geoffrey King

kaj jen alia klariga teksto, kiun mi komencis verki verŝajne en januaro 2010, sed evidente ne finverkis:

Ĉar ĉi tiuj paĝoj ekzistas jam de kelkaj jaroj, ili komencas havi propran historion.
Proksimume en la jaro 2000 mi komencis havi la ideon, ke la Biblioteko devus havi ian sian retpaĝaron, kaj iom post iom mi konvinkiĝis, ke tio devas esti aparta afero, do ne parto de la paĝoj de EAB.
Kial? Nu, la paĝoj de EAB havas propran utilan celon informi la sensciajn britojn pri la ekzisto kaj utilo de Esperanto. Distinge, Biblioteko Butler servas al homoj kiuj jam estas informitaj pri Esperanto kaj supozeble jam lernis, aŭ almenaŭ eklernis, la lingvon.
Do jam per tio la celo de la bibliotekaj paĝoj estas alia. Krome, mi volis kaj supozis, kaj tio montriĝis prava, ke la paĝojn rigardos homoj el plej diversaj landoj, kaj estis iom malverŝajne, ke tiuj homoj el diversaj landoj rigardas retpaĝojn de landa asocio. Kaj, plie, pro tiu diverslandeco la paĝoj devis esti tute en Esperanto, krom eventuale ia mallonga prezento anglalingva por samlandaj interesiĝantoj kaj por interesitaj komencantoj. La paĝoj de EAB, havante alian celon, certe estas rigardataj (kvankam ekzistas esperantlingva versio) plejparte en angla lingvo.
Kaj tiel mi venis al la ideo, krei kaj redakti memstaran retpaĝaron bibliotekan. El tio rezultis, ke la paĝoj estas redaktataj, posedataj, kaj pagataj nur de mi mem. Tion ne kaŭzas ia posedemo, nek ia malfido al la instancoj de EAB, sed simpla sento, ke la Biblioteko, kvankam jure proprietaĵo de EAB, tamen havas pli vastajn celojn kaj utilojn ol la Asocio, kies propraĵo ĝi estas.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s