Framasonoj-Esperantistoj en Britujo

En la jaro 1921 Archibald Sharp kompilis-tradukis centekzempleran libron kun titolo “La ceremonioj de Trigrada Masonismo, kiel instruitaj anglalingve ĉe la Unions Emulation Lodge of Improvement”. Unu ekzempleron havas la centra framasonejo Freemasons Hall, en Londono; alian havas nia biblioteko. Pri la ceteraj 98 ekzempleroj ni ne havas informon.
En aldonaĵo en la fino de la libro aperas informo pri propono (malsukcesa) en tiu jaro fondi esperantistan loĝion framasonan. Aperis nomoj de 19 proponantoj, inter kiuj kelkaj estas tre konataj en la historio de Esperanto; sed ne ĉiu scias, ke tiuj personoj estis framasonoj. Jen la nomoj:
Alcorn, William; Baxandall, Charles D.; Baxter, Reginald Truscot; Clayton, William Ellis; Coleman, Stanley Jackson; Epton, Harry Aaron; Foulger, Robert E. F.; Gill, Hubert Alexander; Hill, John Henry; Metcalf, Harry Railton; Merchant, John; Nicholson, John Charles; Nielsen, Frederik C; Pollen, John; Reynolds, Frank Pitt; Sharp, Archibald; Simpson, Robert D. J.; Whitehead, A. T.

En la daŭro verŝajne aperos pliaj nomoj en tiu ĉi paĝo; ekkemple, ni scias el aliaj fontoj, ke la iama sekretario John Leslie de Brita Esperanto-Aoscio estis framasono. Pliaj informoj sekvos.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s