En iu momento de la jaro 2005 mi estis sufiĉe malsaĝa por proponi, ke mi verku historion de Esperanto en Britujo. Tion mi proponis nur ĉar mi supozis, ke neniu alia volos surpreni sur sin tiun laboron.
Nu, la sola maniero por fini taskon estas komenci ĝin. Do iom post iom, eble en la daŭro de multaj jaroj, kreiĝos paĝoj ĉi tie kiuj prezentos jen iun tempoperiodon jen iun individuon. Mi projektas dividi la tuton al jenaj ĉapitroj:
1887-1914 – Nova sento. La Tria Kongreso, Cambridge, 1907; kaj la vizito al Letchworth
1914-1918 – Dum la milito Diversaj pioniroj (Ashley, Gale, Wackrill, Motteau); Perditaj ŝafoj (Gordon, Banham). La neokazinta Kongreso
1918-1929 – La idoskismaj jaroj John Merchant
1930-1938 – La esperantoskismaj jaroj
1939-1945 – La dua mondmilito kaj la Granda Kunloĝado
1945-1950 – Rekonstruo en nova hejmo
1951-1959 – Malvarma Milito kaj makartismo; BEA, EANA kaj la cetero Kelkaj Britaj Kongresoj
1960-1969 – La gaja jardeko; minijupoj kaj la Prezidanto de BEA William Auld
1970-1979 – Ĝis, dum kaj post Hamburgo. Bert Platt
1980-1989 – Mortas BEA, vivu EAB! Esperanto centjara
1990-1999 – Ni tamen ne bankrotis; plendoj, splitgrupoj, kaj nevidata laborego
2000-….. – Nova jarmilo en nova hejmo. La biblioteko venas al Barlaston
Kaj memorige al la foriro el Londono, ege taŭga estas bildo pri – la londona ekspedejo!