Kie ni estas

Bedfield - spring 1999 - front, with old hedge

La biblioteko funkcias en du lokoj. La “postkulisaj” laboroj estas farataj en la hejmo de la bibliotekisto; tie ekzistas la ĉefekzemplero de la katalogo, kaj tie estas redaktataj tiuj ĉi paĝoj.

Barlaston - Biblioteko Butler - ekstero - min02

Pli interesa por vi estas la parto vizitebla de la biblioteko. Ĝi situas en du ĉambroj en kaj apud la Esperanto-Domo ĉe la kolegio Wedgwood en Barlaston, apud Stoke-on-Trent. Pri la ĝenerala aranĝo de la Esperanto-Domo vi trovos informojn en la paĝoj de EAB.

Barlaston - Murray Kelso King en biblioteko02La Ĉambro Butler estas la ĉefa ĉambro de la biblioteko; ĝi konsistigas proksimume duonon de la Esperanto-Domo. Tie vi trovos la ĝeneralan libro-kolekton, la periodaĵojn, la komputilon kaj la katalogon.

Barlaston - Houghton de ekstere02 La dua ĉambro, Ĉambro Houghton (pron. Haŭt’n) staras aliflanke de korteto. Tie vi trovos la ĝeneralan arkivon, la fotoarkivon, kaj la pruntokolekton.

Tiu ĉambro estas ankaŭ konvene aranĝita por trankvila studado.


kaj kiel oni venas tien

Krom per aŭto (kiun eblas lasi antaŭ la biblioteko) vi povas alveturi per trajno aŭ per aŭtobuso

La aŭtobuso n-ro 350, se vi ĝentile tion petos al la ŝoforo, povas vin demeti tuj antaŭ la Kolegio.

BarlastonAreaMap02

BarlastonVillageMap02

Detalo de la vilaĝo. NB la domo indikita kiel “the Library” estas la vilaĝa biblioteko. La biblioteko Butler, kaj la Esperanto-Domo, troviĝas kie indikitas “The College”

WMC Limes

Kvankam oni ne formale anoncis tion, la fervoja stacio en Barlaston ŝajnas definitive fermita. Tamen ekde Januaro 2009 la apuda urbeto Stone ree havas trajnan servon. Pri aŭtobusaj servoj vidu sube.

Do laŭeble venu trajne al Stone – venas trajno ĉiuhore, en dimanĉo duan horon – kaj en ok minutoj aŭtobuso portos vin al Barlaston (tamen ne en dimanĉo). Tio valoras precipe se vi alvenas de sude aŭ de oriente.

Manke de tio, Stoke kaj Stafford havas ligojn per trajnoj kaj ekspresaj aŭtobusoj ne nur kun Londono kaj aliaj urbegoj sed ankaŭ kun multaj disaj lokoj de Skotlando ĝis Kornvalo. Venante el norda direkto, pli bone oni eltrajniĝu en Stoke kaj venu per aŭtobuso de tie.

Do lasu hejme la aŭton, vi ne bezonas ĝin!


Aŭtobusoj inter Stoke, Barlaston, kaj Stafford

Detalajn horojn de la aŭtobusoj ni baldaŭ rekompilos kaj afiŝos ĉi tie.

Resume, inter Stoke kaj Barlaston iras la aŭtobuslinioj X1 kaj 350. Ili ambaŭ iras meze unu fojon en horo; sed en sabato la linio X1 iras nur ĉiun duan horon.

Rekte inter Stafford kaj Barlaston iras nur la linio X1, same unu fojon en horo, ĉiun duan horon en sabato. Eblas ankaŭ, kaj utilas precipe en sabato, iri de Stafford al Stone per aŭtobuso 101, kaj de tie veni al Barlaston per aŭtobuso 350.

Ĉiuj linioj ekas de antaŭ la koncerna stacidomo. Eblas aĉeti fervojan bileton ĝis Barlaston kaj uzi ĝin en la aŭtobuso X1; tio tamen ne validas pri la aŭtobusoj 350 kaj 101, kiuj estas aparte, kaj unuope, pagendaj.


En festotagoj la aŭtobusoj funkcias kiel en sabato. En dimanĉo ne estas servo al Barlaston.


Notu ankaŭ, ke, en tempo kiam ne funkcias la menciitaj aŭtobusoj, se vi venos ne portante pezaĵojn, povas interesi la aŭtobuso n-ro 101, kiu iras inter Stoke kaj Stafford, trapasante la vilaĝon Tittensor kaj urbeton Stone, kiuj tre proksimas al Barlaston. Tiu aŭtobuso funkcias ordinare tri fojojn en horo, vespere kaj dimanĉe unu fojon en horo. Ekde Stone oni povas veni al Barlaston agrable promenante apud la kanalo.

Lasta aktualigo 2009.03.13

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s