La titolo pli-malpli klarigas sin mem. Ĉi tie vi trovos ĉefe mortintojn, ĉar la vivantoj povas paroli por kaj pri si mem, en propraj retpaĝoj. Aŭ, se ili ne volas fari tion, ili verŝajne ankaŭ ne volas aperi ĉi tie.
Depende de la haveblaj materialoj vi trovos eble artikolon (plej ofte nekrologon) aperintan en revuo, eble novan artikolon, eble nur bazajn informojn, eĉ nur foton. Vidante malmulton, ne kredu ke tio estas definitive ĉio, ĉar mi revenos al ĉi tiuj paĝoj, kaj kiam mi ricevos novan materialon, mi almetos ĝin ĉi tie; do se interesas vin unuopa homo, revizitu de tempo al tempo.
Ĉi-dekstre vi vidos la titolojn de la jam faritaj artikoloj.