… ne estis brito; la Enciklopedio diras, iom tro koncize, ke li “nask[iĝis] en Francujo kaj mortis 70jara en Londono en la jaro 1906.”
Mirigas, ke li estis esperantisto dum nur kvin jaroj, antaŭe estinte volapukisto, ĉar en tiuj malmultaj jaroj li verkis Esperanto-kurson (ĉ. 1903), lernolibron kaj vortaron (1904), tradukis du ŝekspirajn dramojn kaj la komedion Ŝi kliniĝas por venki de Goldsmith; fondis Esperanto-klubon; kaj verkis interalie la unuan muzikon por La Espero (aŭskulteblan ĉi tie).
Profesie li estis presisto, kaj multajn jarojn laboris en la tre prestiĝa presejo-libroeldonejo Eyre & Spottiswoode.
Longe post lia morto, d-ro V. J. Batteson, prezidanto de la grupo en Forest Gate, donacis al la biblioteko de BEA diversajn liajn muzikajn manuskriptojn. Jen traduko de parto el la akompana letero de d-ro Batteson:
“Multaj el tiuj [manuskriptaĵoj] estas propraj verkoj liaj; li havis multajn talentojn kiel instruisto, filozofo, kaj muzikisto. Liajn esperantlingvajn muzikigojn de ŝekspiraj tekstoj ofte kantis la Shakespearean Glee Party [1] Liaj sindediĉa laborado, senpretenda karaktero, kaj fervora spirito ankoraŭ inspiras la posteulojn; kaj lia muziko memorigas la dramecajn gestojn kaj prezentomanieron de subtila kaj delikata malhelharulo, kiu foje ŝajnis elbriligi heroecan fervoron. Estante lia kuracisto kaj ankaŭ lia multjara amiko, mi havis ofte la plezuron priaŭskulti liajn varmkorajn konvinkojn. Neniu pli profunde ol li kredis, ke Esperanto estas unu el la grandaj rimedoj de la progreso de la homaro. Por li, tiu lingvo, kiun li tiom amis, estis la rimedo plej praktika per kiu la homoj el diversaj rasoj sukcesu sin interkompreni, kaj do per kiu la frateca kontakto inter popoloj plej oportune kresku. Li venis al Anglujo por instrui la francan lingvon, kaj, dungite de la kompanio Eyre & Spottiswoode, li tie restis ĝis sia morto. Lia edzino, antaŭa fraŭlino Jeffery, estis tre vigla malhelharulineto, kaj dum multaj jaroj ili loĝis en Earlham Grove, Forest Gate [2]. En sia studĉambro, bone ekipita per kleraj verkoj, li pasigis multajn horojn tradukante, redaktante, kaj verkante. Li havis trankvilan karakteron, tute sen francaj gestoj, kaj sen akĉento. Li ŝajnis tiom tute “unu el ni” ke mi eĉ ne pensis demandi al mi ĉu jes ĉu ne li prenis britan civitanecon”
[1] Glee estis speco de plurvoĉa madrigalo senakompana; tiuj kantoj estis tre ŝatataj en amatoraj rondoj, ofte kantataj en drinkejoj kaj similaj lokoj, sed ankaŭ en pli burĝaj rondoj
[2] La strato ankoraŭ ekzistas, longa loĝstrato proksima al la fervoja stacio Forest Gate.