Alfred Edward Wackrill

Alfred Edward WACKRILL estis inĝeniero. Li naskiĝis, kiel vi supre vidas, en Leamington, je 1862.02.11 kaj mortis 1924.08.16 en Londono, kie li loĝis jam en 1905 se ne ankaŭ pli frue.
La Enciklopedio de Esperanto raportas, ke li laboris pri konstruo de fama pontego super la rivero Tay en Skotlando. Tamen tiun fakton raportas, laŭ ĝisnunaj esploroj, ŝajne nur esperantaj fontoj. Krome li estis ĉeftermezuristo en Srilanko.
Li estis pioniro de Esperanto en Britujo; dum kelkaj jaroj li redaktis The British Esperantist (tamen dum la komencaj jaroj de la revuo nomo de redaktoro ne estas  indikita) Li estis membro de la Akademio de Esperanto, ekde 1908, kvankam en foto de la Lingva Komitato farita en 1907 li ne aperas.
Li estis aŭtoro de Korkordanco al la Ekzercaro; sed ĉefe li estis tradukanto – Venecia Komercisto de Shakespeare (1914), Ok Noveloj de Arnold Bennett (1919), anglalingva traduko de Esenco kaj Estonteco. La artikolo de la Enciklopedio mencias ekziston de “granda manuskripta konkordanco: Zamenhofa Trezorejo (en la Biblioteko de BEA)” kiun la nuna bibliotekisto ne konas. Laŭ la sama artikolo li estis “revizia redaktisto de la traduko de la Nova Testamento“, lia nomo tamen ne aperas inter la membroj de la traduka komitato (J. C. Rust, B. J. Beveridge, C. G. Wilkington). Kaj krome, laŭ peto de la Lingva Komitato, li redaktis, kunlabore kun John Ellis, Edward Millidge kaj Adela Schäfer, Vortoj elĉerpitaj el Hamleto kaj ne troveblaj en Universala vortaro kiun eldonis Esperantista Centra Oficejo en 1907. La vortoj tie kolektitaj fariĝis preskaŭ la tuta enhavo de la Unua aldono al la Universala Vortaro, kiu aperis en 1909. Krome li estis inter la lingvakomitataj kontrolantoj de la Provo de Marista Terminaro de R. de Lisle; li mem reviziis la duan parton.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s