Archibald John Ashley

Archibald John Ashley naskiĝis en Herne Bay (Kent) 1884.08.01. Pastro, li estis pioniro de organizita kunlaboro de kristanaj Esperantistoj. Dum infanaĝo lin prizorgis (ne klaras pro kio) feminisma aktivulino Eleanor Jackson, unue en Littlehampton (popolnombrado de 1891) sed poste, multe pli norde, en Southport (1901). Li mem skribis, ke li pasigis la knabaĝajn jarojn “plejparte en Londono”.
De 1902 ĝis 1909, do ankoraŭ tre juna, li estis instruisto; sed en 1909 li ekstudis en teologia kolegio en Lichfield. Li pastriĝis en 1912, kaj fariĝis paroĥestro en Farnley Tyas, apud Huddersfield, en 1915. Komence de la jaro 1935 li transiris al Rastrick, same apud Huddersfield. Li oficis tie dum ok jaroj, sed, pro daŭra malsano, eksiĝis, 58jara, en Februaro de 1943. Pri lia posta vivo ni ankoraŭ esploras.
Esperantisto ekde 1906, kaj entuziasmigite de la Kembriĝa Kongreso (1907), li fariĝis kaj Diplomito kaj (jam) Fratulo de BEA en 1913. Samjare li, siadeklare, “proponis fondon de” (t. e. fondis) Eklezia Esperantista Ligo. Tiu Ligo, kiu funkciis dum nur dek jaroj, celis “per Esperanto kunligi la laboron de diversaj eklezioj kaj krei laborkomunumon inter ili”. Unu malklaraĵo inter multaj malklaraĵoj estas la demando pro kio necesis fondi EEL kiam jam (de 1911) ekzistis Kristana  Esperantista Ligo Internacia. Prave skribis P. Hubner en Enciklopedio de Esperanto (art. “Protestantismo”) ke “la strukturo de la protestanta eklezio tute ne estas favora al enkonduko de helplingvo, ĉar internaciaj rilatoj preskaŭ ne ekzistas”.
Ĉiuokaze EEL – aŭ pli precize la gvidantoj A.J. Ashley kaj A.L. Curry – faris solidan laboron. Dum kvin jaroj (1918-1923) aperis bonkvalita revuo, La Eklezia Revuo, kaj restas krome spuroj de aktiva agado. Notindas, ke Eklezia Revuo pionire aperigis artikolojn de homoj en 25 landoj, el plej diversaj eklezioj, kiuj verkis pri religia vivo propraokule vidata en propra lando. La Ligo havis, interalie, kontakton kun la tiam persekutata Rusa Ortodoksa Eklezio kaj per siaj kontaktoj povis helpi al la brita Ĉefepiskopo ĉe ties apogo al la arestita Patriarko Tiĥon.
En 1920, en la Katedralo de Birmingham, pastro Curry, asistate de pastro Ashley, celebris unuafoje en Britio Komunion en Esperanto; kaj en 1926 li rolis en la festado pri la publikigo de la kompleta Biblio en Esperanto.
Entute notinda por li estis la jaro 1926, ĉar la Brita Kongreso de Esperanto okazis en Huddersfield. Pastro Ashley predikis en la Kongresa Diservo. Eĉ pli notinda diservo okazis pli poste en la jaro, je 1926.10.18. Geedziĝis en Londono (preĝejo St. George, Bloomsbury) advokato S. Jackson Coleman kaj Muzza Schonau, muzikistino hungara. La tuta ceremonio okazis en Esperanto, onidire la unua tia okazo en Britio, kaj oficis pastro Ashley.
En 1931 li skribis, ke la agado de EEL estas “intermitigita depost 1925 ĝisdaten pro manko de sufiĉa financa subtenado”. Kredeble mankis ankaŭ homa subtenado, ĉar la “provizora” interrompo, tiam daŭrinta jam ses jarojn, fariĝis definitiva.
Ekster la eklezio lia esperanto-agado estis relative malvasta. Kun pastro Curry li tradukis Reĝo Lear de Shakespeare, kaj li redaktis kaj parte tradukis la Libron de Komuna Preĝo de la Angla Eklezio
Pri lia vivo post 1943 mankas, kaj serĉatas, informoj. En ĵurnala intervjuo ĉ. 1932 li emfazis, ke lia vivocelo estas rekuniĝo de la diversaj kristanaj eklezioj, kaj ke Esperanto estu rimedo helpa al tio. Li deklaris, ke “reunuiĝon de la eklezioj ni atingos nur per bona interkompreno kaj amikeco inter la pastraroj kaj inter la laikularoj de diversaj landoj. Tion ni sukcesos nur per uzo de internacia lingvo”

Jen la tuta teksto, kiun pastro Ashley sendis al la redakcio de Enciklopedio de Esperanto. Ĝi estas la bazo de tio, kio fine aperis en la Enciklopedio.

BIOGRAFIA SKIZO sendita laŭ la peto de la Ĉefredaktoro de “Literatura Mondo”, datumita Nov. 1931 kaj transdonita al la subskribanto Fe. ‘32

Ashley (aŝli) Archibald John, anglo, presbitero de la Anglikana Eklezio. Nask. 1 aŭg. 1884 en graflando Kent. Pasigis knabecon en Sudanglujo, plejparte en Londono; estis instruisto 1902-9; enmatrikuliĝis ĉe la Teologia Kolegio de Lichfield (Mezanglujo) 1909; fariĝis presbitero 1912. Profesiaj oficoj: deĵoris kiel diakono de la Paroĥa Preĝejo de S-ta Luko, Cannock (Graflando Staffordshire) 1911-2; Helpa Presbitero de la sama 1912-3; Helpa Presbitero de la Paroĥa Preĝejo de S-ta Stefano, Lindley, apudurbo de Huddersfield (Graflando de Yorkshire) 1914-5; Paroĥestro de la Preĝejo de S-ta Lukio, Farnley Tyas, apud Huddersfield, 1915-32. Fariĝis Esp-isto 1906; D.B.E.A. 1913; elektita F.B.E.A. 1913; proponis fondon de Eklezia Esperantista Ligo 1913, kaj agadis kiel Hon. Sek. de la rezultinta Ligo 1913-26; poste neoficiale daŭrigis tiun laboron por ke ekzistu almenaŭ, por tiel diri, centro, al kiu la Esp-istaro povus sin turni en aferoj kiuj rilatas al la Eklezio Anglikana: tiun neoficialan agadon li penos daŭrigi ĝis feliĉe rekomencos la aktiva agado de la E. E. L., intermitigita depost 1925 ĝisdaten pro manko de sufiĉa financa subtenado. Instruis multajn klasojn; propagandis E-on en ekleziaj rondoj, precipe celante utiligi ĝin en reunuiĝa kaj aliaj internaciaj kampoj de la Kristana agado. Membro kaj Del. de U.E.A. n-o 8914. Literaturo: Redaktis kaj parte trad. La Libro de Komuna Preĝo, 1912; Redaktoro de La Eklezia Revuo, 1917-1922, en kiu troviĝas diversaj tradukaĵoj de li verkitaj; kunlaborante kun pastro Curry, tradukis la Tragedio de Reĝo Lear (Shakespeare) 1924; kunlab. kun Pastro Coates en Tri Lirikoj (Shakespeare); [trad. el E-o en la anglan lingvon La Reĝo Judea de “K. R.”]* la supre nomitajn eldonis Pastro A. mem ĉe The Vicarage, Farnley Tyas, apud Huddersfield, Anglujo. Fotografaĵo: No. 6326, Parisian Studios, 27, Church Street, Liverpool; aŭ ĉe firmo en Huddersfield
*la interkrampaj vortoj estas trastrekitaj en la originalo

Krome, en serio dediĉita al notindaj datrevenoj, la revuo
Time represis, sen fontindiko, raporton iom petolan pri la geedziĝo Coleman-Schonau. Jen traduko, sen korekto de la eraroj:
Geedziĝo: S. Jackson Coleman, advokato, kun Muzza Schonau, muzikistino; en Londono. [1926.10.18]. La ceremonio okazis en Esperanto. Pastro A. J. Ashley, paroĥestro en Yorkshire, oficis per strangasonaj silaboj. La novan edzon oni nomas “edzigonto”, la novan edzinon “edzigontino”, la edzhelpanton “edzigkunolo”, la edzinhelpantinon “edzigkunolino”. “Cu vi deziras havi ci tiun virinon kielvian langle-gan edzin on” Pastro Ashley paŭzigis la solene fluan ritparolon, kaj rigardis demande al la “edzigontino”. Ŝi diris, forlasante la virgan vivon, “Mi tion volas. [1]” Poste, la grupo sin retiris en restoracion, kie la “edzigontino” violonludis [2], sola okazaĵo de la tago ne farita en Esperanto.
1] Kiam mi [GK] edziĝis en Esperanto, sufiĉis, ke ni diru nur “Jes”; kaj, kompreneble, al ni ambaŭ oni demandis!
2] Laŭ alia rakonto pri la evento, violonludis la fratino de Muzza eks-Schonau. kio ŝajnas multe pli kredebla.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s