Jen malpli konata persono; la Enciklopedio de Esperanto estas tre konciza pri li. Jen fragmentoj el tio, kion rakontas pri li la retpaĝoj de IKUE; multe pli detalan biografion vi trovos tie. Ni komentas nur, ke Mombajo (Bombejo) ne estas en Srilanko (Cejlono)!
Lia kompleta nomo estis Austin François Richardson Taylor. Li naskiĝis la 21.10.1843 en Amugnoabah (laŭ aliaj grafioj: Abujnoober aŭ Ahmedmigur, ĉiuokaze: en insulo Cejlono, tiama orienta angla Hindio), apud Bombejo. Liaj gepatroj estis Augustin Richardson kaj Catherine Jeanne Boye Cocheteux. Pro la dolorega morto de sia juna edzo, kiu estis armekuracisto, lia patrino baldaŭ poste reiris Anglujon
21-jaraĝa li konvertiĝis al katolikismo; la 20.09.1873, kelkajn monatojn antaŭ sia pastriĝo li fariĝis instruisto de la Bazaj Lernjaroj ĉe la Instituto Saint-Louis.
Dum la instruo-periodo en Saint Louis, li multe aktivis por la unuiĝo de la Eklezioj, precipe por la reveno de anglikanoj al la katolika Eklezio; li batalis por pacismo kaj flamiĝis je la fino de sia vivo por la celoj de Esperanto.
Laŭ tio, kion Richardson mem deklaris plenigante la demandaron de la “Esperantista Centra Oficejo” en 1909, li esperantistiĝis oktobre de 1906.
En letero, kiun li sendis la 01.05.1911 al Petrus Heilker, Richardson rakontis pri la motivo de sia esperantistiĝo (okazinta en matura aĝo, kiam li estis 63-jariĝa). Heilker, publikigante la leteron en EK, aldonis jenan detalon: “Nu, li lernis tiam dum unu semajno Esperanton kaj tiam li kuraĝis sendi poŝtkarton al iu svedo, kies adreson li trovis en “The Daily News”. La svedo tuj respondis per okpaĝa letero, kiun pastro Richardson tute komprenis. Poste per Esperanto al li sukcesis realigi la konvertiĝon i.a. de sinjorino Maria Milsom (Ŝi estas konata per la pseŭdonimo Ramo – el la komencaj literoj de ŝia kompleta nomo Renée Adéle Maria, plus finaĵo O – tradukantino de romano “Fabiola” kaj de aliaj verkoj).
Richardson do esperantistiĝis en oktobro 1906 (ses jarojn poste, li skribos: “…jaro 1906, kiam mi komencis vojaĝi per Esperanto”). Tamen jam en EK de julio 1906 unuafoje aperis kvarpaĝa E-artikolo subskribita de Richardson pri sia vizito al la anglikana d-ro Pusey en 1865. Ni povas nur konjekti, ke: (pli probable) tiu numero de EK estis presita kun malfruo, ĉiuokaze malmultajn monatojn, se ne semajnojn, post la esperantistiĝo de Richardson; aŭ (malpli probable) ke temis pri traduko de redaktoro Peltier de artikolo aperinta aliloke.
Por la 3a UK en Kembriĝo (1907) Richardson estas membro de la “trio por la tria”, kun pastroj Emile Peltier kaj Luigi Giambene, por zorgi pri la katolikaj kunvenoj kaj la Diservo; li fariĝas sekretario de komitato por la katolikaj kunvenoj kadre de la 3a UK. Li povis liveri al la katolikaj kongresanoj la Benon de Pio la 10a al la esperantistaj katolikoj, kaj tio laŭ persona permeso anoncita telegrame de pastro Luigi Giambene. Richardson anstataŭigas ĉi-lastan en Kembriĝo kaj predikas anstataŭ li, dum la Meso en la Preĝejo de Nia Sinjorino kaj de la anglaj Martiroj en Kembriĝo.