Neniam oni scias, al kiaj eventoturniĝoj onin portos scio de Esperanto. Barbara Williams naskiĝis en 1930 en la kimra vilaĝo Markham, apud Caerphilly. Pri ŝia junaĝo ni ne jam havas informon, sed ni trovas ŝin en aŭ antaŭ 1970 en la apudlondona urbo Watford, kaj tie jam esperantisto.
Kaj estante apudlondona esperantisto ŝi ne povis ne koni Bert Platt, kaj tiel bone konis lin, ke ili geedziĝis en 1970 en la Franca Protestanta Preĝejo, en la fama “duobla geedziĝo” pri kiu videblas bildo en la paĝo pri Bert Platt.
De tiam dum deko da jaroj ŝi estis la dua oficisto de Brita Esperanto-Asocio; sed ŝian laboron iom post iom malhelpis sanproblemoj. Delonge oni rimarkis balbutemon. Poste aperis problemoj ĉe la kruroj; dum la 65a Universala Kongreso (Stokholmo 1980) ŝi falis kaj rompis genuon. Fine oni diagnozis mamkanceron, kaj en la samjara septembro operaciis.
Kiam ŝi devis ekuzi radseĝon la malfacilo fariĝis pli severa, ĉar la gesekretaria apartamento situis du etaĝojn super la oficejo. Ekis longaj klopodoj por instaligi lifton. Oni serĉis, kaj fine ricevis, ĉe la municipo (Kensington) subvencion por tio, kun motivo, ke tio estas helpo al handikapulo. Letero de la hospitalo St. Stephen (Chelsea) je 1983.06.28 konfirmas tiun bezonon. Kelkaj voĉoj en BEA tamen kontraŭis instalon de la lifto pro la necesaj strukturaj laboroj. Bert Platt devis energie insisti por ke oni akceptu la planon.
Dum tiuj fuŝumadoj, ne la unua malglora momento en la labordunga historio de BEA, la sano de Barbara Platt daŭre degeneris, kaj en iu punkto (ŝajne en 1983) Bert Platt diris – laŭ manskribita noto trovita en nia Arkivo – al volontula sekretario John Brownlee, ke ŝi kredeble ne revenos al la laboro.
Barbara Platt fine mortis 54-jara en londona hospitalo, la 13an de oktobro 1984.
La intertempe instalitan lifton oni uzetis dum iom da tempo; Bert Platt volonte iris supren-suben en ĝi, kaj oni foje uzis ĝin por suprenirigi pezaĵojn. Fine la asocio decidis ĉesi uzi ĝin, pro la kosto de ĝia prizorgo.
En la menciita Franca Protestanta Preĝejo, la 10an de februaro 1985, okazis memoriga diservo honore al Barbara Platt, dek kvin jarojn post la samloka geedziĝo.
Paĝoj
- A few words in English
- El la biblioteko
- El la biblioteko – Bona hejmo por viaj libroj
- El la biblioteko – La biblioteko alvenas al Barlaston
- El la biblioteko – La biblioteko en sia nova hejmo
- El la biblioteko 06, 07 – Esperanto en publikaj bibliotekoj (2)
- El la biblioteko 13 – Anastasio López Luna
- Esperantaj libroj en la publikaj bibliotekoj (1)
- El la biblioteko 14, 16, 17, 18 – Por kio bibliotekon?
- Esperanto en Britujo – la homoj, la asocioj, la kongresoj, la biblioteko
- 1987 – La Centjara Jubileo en Britujo
- Britaj (kaj aliaj) Kongresoj de Esperanto
- Debatoj en la Senato de Liliputo
- Evoluo de la retpaĝoj
- Framasonoj-Esperantistoj en Britujo
- Fratuloj de BEA kaj de EAB
- Historio de Esperanto en Britujo
- Kie ni estas
- Kontakti nin
- La britaj esperantistoj kaj kelkaj aliaj personoj interesaj
- Achille Motteau
- Albert Goodheir
- Alfred Edward Wackrill
- Archibald John Ashley
- Austin Richardson
- Barbara Mary Platt (n. Williams)
- Bertram Potts
- Cecil Bean
- Eric McCanlis
- familio Parker, en Bradford
- Florence Hanbury
- Frank Reginald Banham
- Fred Parker
- Geoffrey King
- George Cunningham
- George Gordon
- Harold Bolingbroke Mudie
- Herbert Emil (Bert) Platt
- Horace Barks
- John Cyprian Rust pri celoj de Esperanto
- John Merchant
- Louise Briggs
- Margaret Hill
- Margaret Jones (poste Blaise)
- Marjorie Boulton
- Mason Stuttard
- Montagu Butler kaj lia biblioteko
- Rhodes Marriott
- Richard Geoghegan
- Sidni Bond
- Walter Andrew Gale
- William Auld
- William Thomas Stead 1849-1912
- Prezidantoj de BEA kaj de EAB
- Pri la biblioteko
- Bibliotekaj artikoloj de Montagu Butler – 1939
- Kie kion trovi
- L. G. Watson pri la biblioteko
- La biblioteko en la jaro 2009
- La biblioteko en la jaro 2010
- Marjorie Boulton pri la biblioteko – 2
- Marjorie Boulton pri la biblioteko (1)
- Problemoj de bibliotekisto
- Tiam kaj nun
- Uzi la katalogon surloke en la biblioteko
- Sonbanko esperanta
- George Orwell pri librokomerco
- Klasifo de Esperantaj Temoj
- Klasifo de esperantaj temoj; 1) prezento kaj recenzoj
- Klasifo de esperantaj temoj; 2) enhavtabelo kaj antaŭparolo
- Klasifo de esperantaj temoj; 3) Parto 1 – Ĝeneralaĵoj, unua paĝo
- Klasifo de esperantaj temoj; 4) Parto 2. (Temoj ne-esperantaj)
- Klasifo de esperantaj temoj; 5) Parto 2. Literaturo
- Klasifo de esperantaj temoj; 6) Parto 3. Esperantologio
- Klaso E05 – Revuoj – detalaj dividoj
- Klaso E06 Esperanto-organizaĵoj
- Klaso E06 Esperanto-organizaĵoj – detala subdivido
- Klaso E063 Kongresoj, konferencoj kaj kunvenoj de Esperanto
- Klaso E07 Instruado de Esperanto
- Klaso E078 Instruiloj – Klaso E079 Ekzameno
- Klaso E08 Aliaj prezentoj; Klaso E09 Historio de Esperanto; Klaso E092 Informado pri Esperanto (unua parto)
- Klaso E092 informado pri Esperanto (dua parto)
- Klaso E092 Informado pri Esperanto (tria parto), Klasoj E093/099
- Klasifo de esperantaj temoj; 7) Parto 4. La esperanta lingvo. Klasoj E10, E11, E12
- Klasifo de esperantaj temoj; 8) Indekso A
Arkivoj
Metadatumoj
Blog Stats
- 20.260 hits
Popularaj Afiŝoj
Plej multe klakitaj
- Neniu
Blogroll