Cecil Bean

Al la filo Michael Bean ni dankas jenan koncizan biografion pri Cecil Bean:

Cecil Morris Bean naskiĝis 1911.03.14 en Leominster (Herefordshire), filo de Thomas Bean, kapitano de la Armeo de la Eklezio1 kaj de Olive Jane Bean (n. Morris)

Li studis en la lernejo King Edward VI en Norwich kaj poste kemion en la Politekniko de Battersea; li ricevis unuarangan diplomon de la Londona Universitato en 1931 kaj doktoriĝis pri stereokemio en 1934, esplorinte pri Inversiĝo de Walden2

En 1934 li aliĝis al la mararmeo en ties kemia fako en Portsmouth, kaj en 1937 transiris al la esplorfako de la Reĝa Arsenalo en Woolwich. En 1938 li geedziĝis kun Mary Edwina Ingram, unua infano de profesia termezuristo el la provinco Dorset.

De 1940 ĝis 1947 d-ro Bean estis altranga sciencisto en la esplorfako de la Reĝa Armilfabriko en Chorley, kaj poste revenis al la Arsenalo en Woolwich.

Li aliĝis al la skipo de d-ro William Penny, kiu evoluigis la unuan britan nuklean armilon, kaj lige al tio en 1954 transiris al la atomarmila esplorcentro (AWRE) en Aldermaston kiel Ĉefa Scienca Oficulo kaj Ĉeffoficulo pri Eksplodaĵoj. Dum la jaro 1957 li rolis en pluraj proveksplodigoj de nukleaj armiloj en Kristnaskinsulo, en meza Pacifiko.

Ekde 1960 li estis Vicĉefa Scienoficulo kaj de 1969 ĝis 1975 prezidis la komune britan-usonan Komitaton pri Esploroj kaj Aplikiĝoj de Eksplodaĵoj. En 1970 li fariĝis ĉefo de la Eksplodaĵfako de AWRE.

Dum pluraj jaroj li estis komitatano de la gimnazio en Basingstoke, kie li loĝis ekde 1954, poste komitatano de tiea altlernejo Queen Mary. Dum pluraj jaroj post emeritiĝo li prezidis la filion en Basingstoke de la Alianco de Pensiitaj Ŝtatoficistoj.

Unu el la ĉefaj interesoj de Cecil Bean estis Esperanto. Li membris en la Komitato kaj en la Estraro de Brita Esperanto-Asocio. Li tradukis en Esperanton la Naiveco de Pastro Brown de Chesterton (Esperanto Publishing Company, 1937) kaj la Rubajtoj de Omar Kajjam laŭ Edward Fitzgerald, kiu lasta aperis felietone en la revuo Brita Esperantisto kaj ankaŭ poste aparte; kaj li verkis krome Matematikan Terminaron (UEA, 1954)

Post malbona sanstato kvin jarojn daŭrinta li mortis 1990.02.07 en Sandhurst. Li postlasis vidvinon Mary, tri filojn Michael, Peter kaj Stephen, kaj ses genepojn.

Michael Bean, 2005.08.24

1 Tiu organizaĵo, fondita en 1882, ne estas en kutima senco “armeo” sed evangelia asocio de anglikanaj laikuloj, kiu celas disvastigi kristanismon inter la vasta popolo.

2 Kemia fenomeno okazanta je molekula nivelo, eltrovita de Paul Walden en 1896

 

 

 

 

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s