George Cunningham

George Cunningham estis membro de la “Trio por la Tria“, sed la Enciklopedio de Esperanto ne mencias lin; tamen la retpaĝoj de la History of Dentistry Research Group (Esplorgrupo pri historio de dentistiko) jes. Tradukite kaj mallongigite, ili diras interlie jenon:

George Cunningham naskiĝis en Edinburgo en 1852 kaj mortis, jam malriĉa, en Londono je 1919.03.05. Li studis medicinon en Edinburgo, poste dentistikon en Parizo. Li estis pioniro de preventa dentistiko. Li estis defonda membro de la Brita Dentista Asocio, kaj ekzercis sian profesion en Cambridge. Li estis multflanka klerulo, interesiĝanta pri belarto, scienco, kaj literaturo; vojaĝemulo, oratoro, kaj ŝatata preleganto; pioniro ne nur de Esperanto sed ankaŭ de “ĝardena golfludo”. Li tre okupiĝis pri instruado al infanoj pri buŝhigieno kaj eĉ rolis en filmeto pri tio. Li grave rolis en la kampanjo kontraŭ uzo de fosforo en alumetfabrikado. En lia malriĉiĝo, kaj en lia morto, ŝajne rolis alkoholismo en postaj jaroj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s