Harold Bolingbroke Mudie

Mudie estis borsisto, naskita 1880. 01.30 en Londono; li mortis akcidente dum soldatservo 1916.01.06 do ankoraŭ ne 36jara. Ekkoninte Esperanton per artikolo en Review of Reviews, li fondis en 1903 revuon ‘The Esperantist’ subtenate de W. T. Stead, eldonanto de la menciita Review. Dum la lastaj jaroj de sia mallonga vivo li estis Prezidanto kaj de BEA kaj de UEA. Li estis membro de la “Trio por la Tria”.
En la supra bildo oni vidas lin, ŝajne oratoranta pri Esperanto, en Beachy Head, apud Eastbourne; kaj ni havas precizan daton 1913.11.05.
La dua bildo, pli formala, aperis verŝajne en la “Albumo de konataj esperantistoj” de Fritz Schuck (1906). La originon de la same formala tria bildo ni ne scias

Kaj la lasta… eble bezonas plian klarigon


One response to “Harold Bolingbroke Mudie

  1. Belaj fotoj! Mi provas trovi ion ajn pri la vivo de Harald Clegg – la sekretario de Esperanta Asocio de Britio. ^Cu iu povas helpi?

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s