Herbert Emil (Bert) Platt

Oni komprenas jam per la nomo, ke Bert Platt ne estis brito; li estis fakte germano sed havis tre gravan rolon en la brita Esperanto-movado.

Iometon ni scias pri lia pli frua vivo; tion ni dankas al ioma korespondo kun lia fratino Charlotte Cubitt, en printempo 2007. Ŝi rakontas, ke Bert eklernis Esperanton proksimume 17jara, kaj ke la studado fariĝis preskaŭ obsedo; ke li eĉ aranĝis, ke nokte aŭdiĝu de sub la kapkuseno konstante ripetata sonkasedo kun esperanta parolo, tiel ke eĉ dormante li plue studu!

Per tiu korespondo ni eksciis ankaŭ, ke dum la militjaroj li estis soldato – en la brita armeo, fakte en orienta Libio. Tie li faris multajn fotojn, kiuj estas nun en la nacia Militmuzeo. Post la milito li venis al Britujo ĉar la fratino estis jam tie, kaj kune la du gefratoj finis la studojn, kiujn interrompis la milito. Bert studis kontotenadon kaj per tio laboris en diversaj oficejoj.

Kaj per tio li venis al BEA; ĉar post eksigo de la antaŭulo John Leslie li fariĝis profesia sekretario de Brita Esperanto-Asocio. Laŭkvalifike li jam estis profesia sekretario, kaj, estante jam delonge esperantisto, li tre deziris profesie labori por la lingvo.  Li alportis tute novan, malpli formalan stilon al tiu laboro, enkondukis novajn laborpraktikojn, modernigis la oficejajn ekipaĵojn; kaj krome estis tre sprita kaj ŝercema homo. Eta ekzemplo estas, ke kiam li sin proponis por la ofico, li ŝajnigis tute ne paroli la lingvon, sed promesis fari sian eblon por rapide lerni. Poste ĉiuj miris pri lia rapidega progreso!
Bert Platt enoficiĝis en malfacila momento. La eksigo de John Leslie kaŭzis akran disputon; estas atesto al la propra ĉarmo de Bert Platt, ke, malgraŭ sia disputo kun la asocio, John Leslie post la eksigo venis plurfoje al la oficejo por konigi la laboron al ĝia nova sekretario. Efektive, la Asocio devis insiste peti, ke John Leslie ĉesu veni al la oficejo.
Ne ĉiu reagis same. Veterana Esperanto-instruisto A. H. Middlemast, en letero (1969.02.01) al C. M. Houghton (ambaŭ amikoj kaj eksaj kolegoj de Leslie), atentigis pri eraretoj de la nova sekretario, parolis pri lia gaja malatento al oficejaj kostoj (pli bona prilumado de la loko, ofta uzo de telefono, kaj simile), kaj demandis (nia traduko) “kion oni atendis, dungante alilandanon, tute sen ‘radikoj’ en Britujo”. Klare Middlemast (kaj aliaj) sciis nenion pri la soldata kariero de Platt. Nu, kelkajn monatojn post la letero de Middlemast, Bert Platt prelegis en la Londona Esperanto-Klubo ĝuste pri Nordafriko.
Montagu Butler havis alian opinion; en letero al BEA-prezidanto Bernard Cavanagh (1968.02.03, nia traduko) li deklaris, ke “Platt tre plaĉas al mi; mi esperas, ke li ne perdos kuraĝon superŝutite de la laboroj, de la problemoj, kaj de la kritikado kiun suferas ĉiu sekretario.”

Jen alia ekzemplo de la administra improvizemo de Bert Platt. Por la menciita modernigo de la oficejo, ŝajnis tre dezirinda akiri komputilon; sed tio estis granda elspezo, kaj la ĉefoj ne konsentis. Do Bert Platt proprakoste aĉetis komputilon kaj disponigis ĝin al la oficejo, kondiĉe, ke la asocio pagu amortizon de la aparato. La asocio ne rezistis tiun proponon, malgraŭ ke la “luo” de la komputilo pro tio kostis al la asocio £20 semajne, do pli ol mil pundojn jare. Bela solvo por la asocio, bela enspezo por la sekretario, granda mallertaĵo de la Prezidanto. En la jaro 1990 Platt propravole duonigis la tiujaran lupagon kaj cetere donacis la aparaton al la asocio; kaj de tiam ĝis nun la asocio mem prizorgas sian komputilon.

La supra bildo aperis en la ĵurnalo Times pro unika okazaĵo; duobla geedziĝo esperantista. Oni vidas la paron Bert kaj Barbara Platt apud la paro Raif kaj Kimie Markarian – kvar esperantistoj germana, kimra, angla kaj japana. La ceremonio okazis 1970.09.27; oficis Kenneth Twinn, unitaria pastoro, kaj orgenis esperantisto L. I. Gentle. Krom la menciita ĵurnalo ankaŭ BBC raportis pri la okazo (BBC R4, elsendo “The World at One”)

En la suba bildo Bert parolas kun la ŝatata kantistino Margaret Hill.

Ekzistas multaj anekdotoj jen gajaj jen malgajaj pri Bert kaj Barbara Platt, kaj ni esperas poste aldoni ĉi tie kelkajn el ili. Oni vidu ankaŭ la paĝon pri Barbara Platt

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s