Brita Esperantisto 854, sep/okt 1983, diris jene:
Horace Barks mortis la 27an de julio en Stoke-on-Trent.
Li naskiĝis en 1895 kaj pasigis siajn fruajn jarojn kiel la plej juna membro de familio en Ipstones [1]. Li parolis je ‘Radio Stoke’ kelkfoje pri tiuj feliĉaj jaroj en la Norda Staffordshire erikejoj.
Sub la influo de sia patro, kaj poste de la fervojistoj kun kiuj li laboris, kaj siaj kamaradoj dum la Unua Mondmilito, Horace iĝis socialisto, kaj ankaŭ konvertiĝis al Georgismo (la kolektado de la ter-lupago por la komunumo, per imposto je ter-valoroj).
Li komencis sian longan karieron kiel fervojisto kiam li havis dektri jarojn, sed ĉi tiu laborado estis interrompata per la Unua Mondmilito en kiu Horace servis kun la 5a Norda Staffordshire Regimento. Li estis dufoje vundita en Francujo, kaj, dum la unua resaniĝo en 1915, li edziĝis kun loka knabino, Carrie. Ili havis du filojn; Arthur naskiĝis en 1917 kaj Guy en 1921.
Post la milito, Horace iĝis konduktoro ĉe Stoke, kaj tiam translokiĝis al 25 Mars Strato [2], Smallthorne, adreso kiu iĝis konata al liaj voĉdonantoj kaj al Esperantistoj en multaj partoj de la mondo. Li restis tie dum pli ol sesdek jaroj.
Dum la “Ĝenerala Striko”, Horace komencis vivdaŭran laboradon en politiko. Li iĝis sekretario de la Smallthorne Laborista Partio kaj ankaŭ filioficisto de la N.U.R. [3] En 1926, Carrie konvertis ilian hejmon al “Sup-kuirejo” por nutri la familianojn de la senlaboraj kaj strikantaj karbministoj. Poste ŝi kunlaboradis kun Horace kiel membro de la Stoke-on-Trent urbego-konsilantaro [4], kiam oni plialtigis lin “ĉefkonsilanto”. Ŝi estis konsilanto ĝis sia morto en 1961. En 1951, kiam li estis Lord-urbestro [5], Horace estis servinta je la konsilantaro dum dudek unu jaroj, oni faris fest-donacon al li en la urbodomo de Burslem [6], Alderman [7] J. H. Dale tiuokaze tributis al Horace kaj Carrie:
“Mi ne konis du personojn ie ajn, kiuj estas tiel donintaj siajn vivojn al la homoj kiujn ili reprezentas. Stoke-on-Trent neniam havis pli bonan paron kiel geestrojn”.
Horace komencis sian duonjarcentan membrecon de la konsilantaro en 1926. Li ĉefe sin donis al la laborado de la edukad-komitato kaj la komitato por bibliotekoj kaj muzeoj. Li estis “honora libercivitano” [8] de la urbego, kaj, en 1951, li ricevis la britan ordenon, O.B.E. [9]. La nomo de la “Horace Barks Referenca Biblioteko” (en Hanley [6]) rememorigas nin pri lia elstara laborado por bibliotekoj kaj muzeoj en la urbego.
Ekster la konsilantaro, Horace estis populara oratoro kaj amatora portretisto. Li ofte skizis lokajn publikajn personojn, kaj la “Evening Sentinel” [10] aperigis liajn skizojn. Horace estis prezidanto de la Arnold Bennett Literatura Societo depost ĝia komenco. John Wain, la eminenta romanisto kaj kritikisto, kiu naskiĝis en Stoke-on-Trent, estas la honora vic-prezidanto, kaj diris pri Horace en 1972: “Tiu homo estas unu el la plej bonaj rakontistoj kiujn mi iam renkontis. Kelkaj el lia rakontoj rememorigas min pri Maxim Gorki. Li estas ‘Sinjoro Stoke’ kaj mi povas paroli kun li dum horoj.”
Kaj, ankaŭ, alia fama verkisto kaj en la angla kaj en Esperanto, doktorino Marjorie Boulton dediĉis unu el siaj verkoj al Horace en tiuj ĉi vortoj: “Multjare fidela amiko, kaj senlace sindediĉa esperantisto”. Vere, malgraŭ liaj konsiderindaj kontribuaĵoj al la komunumo [11], tro multnombra[j por] mencii, Horace estis plej konata loke, nacie kaj alilande, pro sia laborado en la Esperanta Movado dum preskaŭ kvardek jaroj.
Unu el la grandaj okazaĵoj de lia vivo estis la internacia kongreso kiun li organizis je 1963. Li ŝajnis utiligi ĉiujn rimedojn de la urbego dum tiu semajno. La “Evening Sentinel” presis specialan ĉefartikolon, je la 13a de majo en tiu jaro, kiu komenciĝis:
“Internaciaj kongresoj ne venas ofte ĉi tie, kaj la urbego ŝuldas multon al la ĉefkonsilanto Horace Barks pro la uzado de Stoke-on-Trent kiel kunvenejo por internaciaj fervojistaj Esperantistoj.”
Multaj fervojistoj servis en la konsilantaro de Stoke-on-Trent, kaj pluraj fervojistoj, inkluzive Horace, servis kiel Lord-urbestroj. Tial, estis taŭge, ke li organizis la aferon en 1963.
La moto de la esperantaj fervojistoj estas: ‘Fervojoj ligas landojn, Esperanto ligas popolojn’. Oni prezentis ĉi tiun moton, en 1963, per floroj en Hanley Parko. 450 kongresanoj el dek ok landoj kunvenis ĉe la urbhalo de Stoke-on-Trent. Infanoj el la urbegaj lernejoj kantis al ili en la angla kaj en Esperanto; trupo de knaboj prezentis anglajn kamparajn dancojn, kaj gimnazianinoj partoprenis en dancoj el multaj landoj.
La “Evening Sentinel” eldonis ĉiutagan resumon pri mondaj novaĵoj en Esperanto kaj ankaŭ ĉiutagajn raportojn pri la kongreso. Je la instigado de Horace, la urbego inaŭguris novan straton por festi la okazaĵon, kaj por honori la internacian lingvon kaj por tiu kiu [12] ĝi reprezentas. La Lord-urbestro kaj Kavaliro Kees de Jong el Amsterdamo, la prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, inaŭguris nomplatojn por la nova strato, kiun oni nomis “Esperanto Way”. Ĉi tiu strato kaj la apuda “Zamenhof Grove” [13] estas lokitaj proksime de la domo en Mars Strato, kie Horace loĝis, kaj en la kvartalo, kiun li belege reprezentis en la konsilantaro.
Horace organizis, ĉiujare, Zamenhof-feston en la drinkejo, la “Verda Stelo” [14] en “Esperanto Way”. Grava persono pendigis stelon de floroj sur la granda verda stelo, kiu staras apud la ĉefenirejo de la “Verda Stelo”. Sur tiu ardeza stelo estas detaloj, en oraj literoj, pri Zamenhof.
La sukceso de Esperanto tutmonde dependas de la laboro de dediĉitaj laboristoj kiel Horace. Se kelkaj el la membroj de tempo al tempo seniluziiĝis, ĉar ili sentis mankon de progreso, Horace neniam seniluziiĝis kaj firme kredis je la fina venko.
Dum li estis lord-urbestro, la ‘Sentinel Portait Gallery’, pri la fervojista kariero de Horace, diris: “Li ne akumuligis grandan riĉecon, sed oni konvinkiĝas, per duonhora konversacio kun li, ke, jen estas iu, kiu estas farinta plej bonan, estas atinginta feliĉecon sen konscie serĉi ĝin.” La artikolo aludis al liaj multaj interesoj kaj post tio diris pri la publika vivo de Horace: “Pri politiko kaj publikaj aferoj li parolas malkaŝe sed ne faras malamikojn; li estas ofte sprita sed neniam malica … kiel lord-urbestro, li estas digna sed senparada, kaj lia intereso pri la homoj kiujn li renkontas estas sincera. Iu kiu tiom sukcesas je la arto de vivado ne povas malsukcesi kiel lord-urbestro.”
Malgraŭ la laborado de Horace por la urbego, tamen, estas kiel Esperantisto, ke oni plej bone memoros lin. Li estis mirinda ambasadoro por Esperanto, vojaĝanta en ĉiuj Eŭropaj landoj, al la malproksima oriento kaj al Suda Ameriko, uzante nur la internacian lingvon kiel rimedon por rompi la lingvajn murojn inter la popoloj. Li mem kredis, ke la ĉefa atingo de sia vivo estis enkonduki tiom da Esperantistoj al la lingvo kaj movado. En siaj lastaj jaroj, li okupiĝis pri instruado kaj ankaŭ tradukado, farante anglan tradukaĵon de la esperanta klasiko, Vivo kaj Opinioj de Majstro M’Saud.
Prefere ol funebri pri lia morto, la multaj amikoj de Horace, hejme kaj transmare, ĝojos pri la memoro de unu el la plej elstaraj kaj plej amataj homoj de norda Staffordshire.
En 1894, Zamenhof, kiu estis la plej grava influo je la vivo de Horace, tradukis Hamleto. Duverso el tiu traduko respegulos tion kio estas en la mensoj de tiuj kiuj konis Horace:
Li estis homo en plej pura senco.
Al li similan ni neniam vidos.
__________________________________
[1] vilaĝo inter Stoke kaj Leek
[2] efektive nomita laŭ la planedo. Smallthorne estas norda antaŭurbo de Stoke.
[3] t.e. la Nacia Sindikasto de Fervojistoj
[4] t.e. municipo
[5] honor-ofico, principe nepolitika, kvazaŭ “urboprezidento”
[6] kvartalo de la civito Stoke-on-Trent. En Burslem iam loĝis Marjorie Boulton.
[7] alia honora ofico, al kiu povas elektiĝi notindaj veteranoj de la urba vivo
[8] anglalingve “Freeman”
[9] Ordeno de la Brita Imperio. Ankaŭ Harry Holmes havis tion.
[10] kun reduktita titolo “Sentinel”, ankoraŭ nun la loka ĵurnalo de Stoke
[11] t.e. al la urbo Stoke-on-Trent
[12] pro eraro la teksto estas tie malklara. Eble intencita anstataŭ “tiu kiu” estas “tio, kion”
[13] plue ekzistas la du (efektive malgrandaj) stratoj, kun samaj nomoj.
[14] nun nomata nur anglalingve “Green Star”.
_______________________________________
La urba ĵurnalo Evening Sentinel , je 1983.08.16, diris jene [tradukis GK]:
Ĉiujara memorceremonio hieraŭ okazinta en Smallthorne havis duoblan signifon por la ĉeestantaj esperantistoj el tuta Britujo.
Ĉar ili solenis ne nur la fondinton de ilia internacia lingvo Ludoviko Zamenhof sed ankaŭ la eksan urbestron de Stoke-on-Trent Horace Barks.
Krom esti tre konata politikisto en la regiono norda Staffordshire, s-ro Barks estis ankaŭ ĉie estimata pro sia laboro pri Esperanto.
Li travojaĝis la tutan mondon partoprenante en esperantaj kongresoj kaj konferencoj, akirante multajn geamikojn, kaj samtempe estante valora ambasadoro de sia urbo.
La ĉi-jaran florkronceremonion ĉe la bierejo Verda Stelo en Smallthorne organizis s-ro Barks, kiu tamen mortis antaŭ kelkaj semajnoj.
Ankaŭ el foraj Skotlando kaj Kornvalo venis esperantistoj al la evento, en kies kulmino florkronon deponis la nuna urbestro s-ro Doug[las] Brown.
Ĉeestis ankaŭ d-roj Marjorie Boulton kaj Paul Neergaard, internacie konataj esperantistoj, nun rolantaj en esperanto-kurso en la barlastona altlernejo Wedgwood Memorial College