John Cyprian Rust pri celoj de Esperanto

En la jaro 1911 la ĵurnalo Cambridge Daily News intervjuis pastron John Cyprian Rust pri Esperanto. Jen traduko de tiu longa teksto, kun sube kelkaj klarigoj. La du citaĵojn en Esperanto (senerare kompostitajn kaj kun ĝustaj supersignoj) sekvis anglalingvaj tradukoj, kiuj, kompreneble, ne estas bezonataj ĉi tie.

 

ESTONTECO DE ESPERANTO

Esperoj de Pastro J. C. Rust

IMPRESOJ PRI LA ANTVERPENA KONGRESO

 

En la ĵuspasinta vendredo, Pastro J. C. Rust, paroĥestro en Soham, revenis el sia ĉiujara vizito al la Esperanto-Kongreso, kiu ĉi-jare, kiel ĉiu scias, okazis en la antikva flandra urbo Antverpeno, kiun ni mallonge nomas Antwerp, kaj kiun la francoj (kaj la belgoj [1]) nomas Anvers. Tamen la urbo Antverpeno estas ne belga sed flandra, kaj la tieaj homoj tre fieras pri siaj flandraj deveno kaj historio kaj lingvo kaj belarto, kaj pri ĉio kio estas flandra. Pri tio ni parolos poste.

Nia celo, alparolante pastron Rust, estis scii lian opinion pri la nuna stato de Esperanto rilate al la antverpena kongreso. En nia mondo ĉio devas iri aŭ antaŭen aŭ malantaŭen. Nia demando estis ĉu Esperanto progresis post la kembriĝa kongreso [2] de antaŭ tri jaroj.

“Ni estas nun multe pli maturaj” diris s-ro Rust, “kompare al la kembriĝa kongreso. Tiam ni estis kiel beboj kiuj ekkonas sian forton. Nun ni estas kiel knaboj kiuj scipovas marŝi kaj kuri, kaj ni volas ekzerci niajn membrojn kaj preni nian ĝustan lokon en la mondo, lokon en reala mondo de praktika utilo kaj servo al la homoj.

Mi klarigu tion. Ni atingis tian punkton, ke ĉiuj Esperanto-asocioj kaj -kluboj alprenu jenan devizon:

Ne nur pri Esperanto

kaj pro Esperanto;

Sed ankaŭ per Esperanto.

Ni opinias, ke ĉiuj grupoj kaj asocioj tenu antaŭ si tiun devizon. Kompreneble, la unua tasko estis instrui Esperanton, poste diskonigi ĝin, kaj defendi ĝin kontraŭ oponantoj. Tio estas nun farita, kaj ni devas nun esplori kion eblas fari per Esperanto, la nova ilo de internacia komuniko.

Jen ekzemplo de tasko reale kaj efektive jam farita. La katolikoj dufoje kongresis, unue en Parizo, poste en Hago, kaj tie uzis Esperanton por interparoli kaj por realigi la laborojn de la kongreso. En tiuj kongresoj estis homoj el 15 diversaj nacioj, havantaj 15 diversajn hejmlingvojn, sed ili povis tute bone sin interkomprenigi per Esperanto. Klare la nova lingvo taŭgis por sia celo en la unua kongreso, ĉar en alia kazo oni ne uzus ĝin en la dua. Kaj notu tion ĉi, tiuj ne estis kongresoj pri Esperanto. Okazis multa diskutado pri katolikaj doktrino, bonfaroj kaj agadoj. Tio estis do kongreso pri religio. Sed ĝuste per Esperanto tiuj parolantoj de 15 diversaj lingvoj senprobleme interparolis kaj realigis la laborojn de la Konferenco. Ĝuste tial mi diras, ke ĉiuj grupoj kaj asocioj alprenu la devizon “ne nur pri Esperanto kaj pro Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto”.

Krome mi menciu Universalan Esperanto-Asocion, kiu havas jam 8000 membrojn. Unu el ĝiaj celoj estas enpostenigi en ĉiu granda urbo ian Konsulon [3] kies adreson konu ĉiuj esperantistoj, kaj ĉe kiu vojaĝantaj esperantistoj povu akiri informojn eventuale bezonatajn. Se ili simple turismas, li povos informi, aŭ se ili komercas li povos amikece konsili. Tiun sistemon eblos vastigi , tiel ke ĝi faru grandan utilon pri protekto de vojaĝantoj, kaj precipe de junaj virinoj servdeĵorantaj en fremdaj landoj [4]. La reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio volonte helpus tiajn personojn kaj certigus ke oni juste ilin pritraktu. Kaj cetere, Esperanto estus aparte utila por la membroj de la Asocio Ruĝa Kruco, kaj ĝi estus tre utila por sciencaj kongresoj. Neniu scienca kongreso jam alprenis Esperanton, sed ni tre urĝas tion. Okazas enorma tempomalŝparo en sciencaj kongresoj kiam oni prelegas en diversaj lingvoj, sed se oni prezentas la prelegojn en nur unu-du lingvoj nur duono de la konferencanoj komprenas ilin. Sed, kiel dirite, ĝis nun ni ne sukcesis, ke iu scienca kongreso uzu Esperanton.

Kaj pri la antverpena kongreso mem, ni havas ĉian motivon por esti kontentaj pri ĝi. Ni realigis nian programon akurate kaj facile. Kaj ni spektis teatraĵon en Esperanto, kiu estis, honore al la popolo antverpena, traduko de flandra dramo kun titolo Kaatje, de Paul Spaark [5]. Mi spektis la prezenton de tiu dramo kaj tute bone komprenis ĝin, kvankam mi menciu, ke mi anticipe legis la dramon en Esperanto, antaŭ ol vidi ĝin ludata. Kaj okazis koncerto. Mi ne supozis, ke mi komprenos ĉiujn vortojn de la kantotekstoj, ĉar ankaŭ en anglalingva koncerto mi ne ĉion komprenus.

En la unua dimanĉo de la Kongreso germana pastoro predikis en la Germana Preĝejo, ja en Esperanto. En la dua dimanĉo okazis diservo en la Angla Preĝejo. Pastro Senior, ekleziulo el Gloucestershire [6] prizorgis la legaĵojn, kaj mi predikis, ankaŭ tio tute en Esperanto. Preskaŭ 100 personoj venis al la diservo en la Angla Preĝejo. Sed Belgujo estas ĉefe katolika lando, kaj la flandroj estas tre majoritate katolikaj. Ekzistas protestantaj preĝejoj anglaj kaj germanaj [7], sed ilin apenaŭ vizitas la enlanduloj, ĉar protestantoj estas tre malmultaj.

Kaj ni ekskursis sur la rivero Scheldt, pri kio mi vidis raporton en Cambridge Daily News. Dum la ekskurso mi parolis diversteme kun du sinjoroj dum eble kvaronhoro. Fine ni demandis unu al alia, el kiuj landoj ni estas. Unu sin deklaris germano, la dua franco; kaj kiam mi diris, ke mi estas anglo, la franco esprimis mireton, dirante ke li supozis, ke ankaŭ mi estas franco. Efektive ekzistas diferencetoj ĉe la prononco de Esperanto inter homoj diversnaciaj, kion oni pli multe rimarkas en publika parolado ol en ordinara interparolo, sed la diferenco estas bagatela, preskaŭ nenio. Mi opinias, ke plej klare parolas Esperanton la poloj, sed, mi ripetas, la diferencoj estas tute bagatelaj.

Literature, ekzistas multaj tradukoj en Esperanto. Ĉu esperanta Biblio? Ne jam nun, sed baldaŭ. D-ro Zamenhof, estante judo, tradukis en Esperanton jam la Psalmaron, la librojn Sentencoj, Predikanto, Genezo kaj Eliro, kaj nun tradukas la libron Levidoj. La Nova Testamento estas tradukata de komitato, kiun mi prezidas. Komence ni tradukis de la Agoj [de la Apostoloj] ĝis Apokalipso [8] sed ni jam tradukis proksimume duonon de la Evangelioj, kaj mi taksas, ke la tuta Nova Testamento estos prespreta antaŭ la jarfino. Tio signifas, ke la tuto estos jam tradukita en Esperanton. Presigo kaj publikigo estas alia afero, kaj sekvos poste. [9] Sed jam eliris la Evangelio laŭ Sta. Johano kaj kelkaj aliaj pecoj.”

Je nia peto, ke en la intervjuo aperu io, kio ekzercu la scion de la esperantistoj, kaj stimulu la scivolon de la vasta publiko, s-ro Rust proponis jenan fragmenton el la flandra dramo Kaatje prezentita en la antverpena konferenco [10]. Parolas la flandra heroino Kaatje, kiu amas flandran heroon Jan, pentriston, kaj provas persvadi, ke li ne iru Italujon por studi italan pentrarton, sed restu en Flandrujo por pripentri la de ili amatajn flandrajn pejzaĝojn. Ne necesas diri, ke ŝi sukcesas, kaj per tiu ne tre ekscita kulmino finiĝas la dramo. Jen la argumentoj de Kaatje:

Ho, rigardu,

Rigardu! tiel bela, kiel ia

Legend’, aŭ ia historipentraĵo,

Jen etendiĝas nia horizonto.

La vasta horizonto de Holando,

Kun sia marapida riverego,

Kun siaj muelejaj krucobrakoj!

Rigardu la kanalon, kiu treme

Reflektas [11] la ĉiaman vojiradon

De l’ blankaj nuboj! Ho, kadraĵ’ belega

De lia viv’, kaj vi, patruja suno,

Konvinku lin, ke oni povas fari

Senmortajn verkojn, se nur oni restas

Fidela al la propra land’, se oni

Ĝin amas, kaj se oni sur la tolo

Nur pentras ĝian lumon, la kutiman

Dolĉegan intimecon de l’ patrujo,

La urbon, la riveron, la ĝardenon,

La hejmon de l’ gepatroj, tiun ĉambron

Malnovan, tute plenan de parfumo

De ordo, de bonesto kaj de floroj… [12]

[1] t.e. la valonoj.

[2] oni vidu niajn tiutemajn paĝojn

[3] la tiama termino; nun Delegito

[4] do servistinoj, kuiristinoj, purigistinoj, kaj similaj. Estas ja interesa komento pri tiama socia kulturo, ke li trovis tion menciinda.

[5] fakte Spaak

[6] angla provinco. Trovinte Bristolon en mapo, rigardu iom pli norde.

[7] t.e., supozeble, anglikanaj kaj luteranaj

[8] mirige, en la originalo, anstataŭ “Revelation” (Apokalipso) erare aperis “Revolutions” (Revolucioj)!

[9] ĝi fakte aperis en 1912. Alia traduko de la Evangelioj estis aperinta jam en 1908.

[10] la originalo uzas sendistinge la vortojn jen “Congress” jen “Conference”

[11] kuraĝa uzo, jam en 1911, precipe se oni konsideras, ke “spegulas” same bone skandiĝus.

[12] eble la teksto estas pli alcele elektita, ol oni supozus. Unu el la frutempaj argumentoj kontraŭ Esperanto estis, ke ĝi estas afero malpatriota. Elekto de teksto patriotisma delikate subfosas tiun obĵeton.

 

 

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s