La subaj raportoj aperis en “Esperanto Triumfonta” en 1923. Oni uzas pri la komunikrimedo plurajn diversajn terminojn, sed kredeble tio estis mallongonda radioelsendo. Ni esperu, ke lia parolado tamen ne estis tro senfadena…
Nederlandanoj kaj svisoj aŭskultis je Esp. parolado radiotelefona, farita en London
Dum tuta Eŭropo estas furioza fajrujo politika, la tekniko progresas senhalte, kiel pruvas la jeno:
S-o P[ 1 ]. Merchant en Sheffield, la fame konata prezidanto de la Brita Esperanto[-]Asocio kaj prezidinto de la Komerca Konferenco en Venezia, laŭ invito de la Brita Esperanto[-]Asocio la 20-an de oktobro faris ĉe la Londona Radiotelegrafia Stacio senfadenan paroladon pri kaj en Esperanto. Ĝi estas la unua radiotelefona parolado tiuspeca en Anglujo.
La saman tagon dek tri nederlandaj samideanoj laŭ iniciato de fervora samideano s-o J. Ravestein, del. UEA en ‘s-Gravenhage [ 2 ], faris ekskurson al la Nederlanda Radio-Industrio en tiu ĉi urbo, por aŭskulti la paroladon.
Precize je 19 15 h. la ĉeestantoj aŭdis klare la parolojn de s-o Merchant. Oni tre ĝojis, kiam la oratoro salutis radiotelefone la samideanojn en Belgujo, Francujo kaj Nederlando kaj certigis, ke esperanto triumfos.
Ankaŭ la gesamideanoj, kunvenintaj en Bern por la Ĝenerala Kunveno de Svisa Esp. Asocio, aŭskultis kaj bone komprenis la paroladon de s-o Merchant.
Duan fojon [ 3 ] oni uzas helpilon de moderna tekniko por akceli nian movadon. Estas dezirinde, ke ankaŭ en aliaj landoj oni imitu la ekzemplon. Jen vidiĝas la praktika aplikeblo de Esperanto inter anoj de diversaj lingvoj.
La Esperanto-parto de la parolado de s-o Merchant
La legantojn de ET sendube interesos la Esp. parto de la parolado de s-o Merchant. Lia temo estis “Esperanto, la sola kuracilo por lango-ligita mondo”
Kiel la titolo montras, lia parolado – kiel kutime – estis sufiĉe humora kaj ŝerca, pro tio, ke la parolado okazis je sabato vespere, kiam oni kutime ludas dancmuzikon. Jen liaj paroloj en Esperanto bone komprenitaj de la nederlandaj samideanoj:
Miaj karaj samideanoj!
En la nomo de la tuta brita Esperantistaro mi salutas vin tutkore hodiaŭ kaj esperas, ke miaj vortoj, dissendataj je la nuna momento por la unua fojo el Anglujo per la senfadena telefono, atingos viajn orelojn klare kaj plenigos viajn korojn per ĝojo.
Mi esperas, ke la rezultato de la eksperimento estos tiel granda, ke la sendado de novaĵoj en nia kara lingvo fariĝos ĉiutaga afero.
Por helpi tion, bonvolu sendi al la oficejo de la Brita Esperantista Asocio poŝtkarton, por ke ni povu prezenti al la Senfadena Telefona Kompanio bonan ateston, ke Esperanto estas vivanta kaj potenca lingvo kaj tute taŭgas por la disvastigo de gravaj novaĵoj tra la tuta mondo.
Mi salutas la gesamideanojn en ĉiuj regionoj de la mondo, kaj al la britaj geamikoj, kiuj faris specialajn aranĝojn, mi sendas miajn tutkorajn bondezirojn kaj esperas, ke mi sukcesis kontentigi ilin per mia unua parolado per la senfadenaj ondoj.
Mi salutas la gesamideanojn, kiuj kunvenas hodiaŭ en Bern [ 4 ], kaj esperas, ke la aranĝoj de ili faritaj por min aŭdi bone sukcesos.
Nia movado senĉese pligrandiĝas rilate fortecon, influecon kaj entuziasmon, kaj se ni nur daŭrigos niajn klopodojn vigle, pacience kaj kuraĝe, post nelonga tempo – mi estas certa -, ke ni atingos nian celon en gloro.
La tempo je mia dispono jam forflugis. Tial mi devas saluti vin per la vortoj: “Bonan nokton, karaj geamikoj! Ĝis la revido!”
* * *
Tuj post la parolado s-o H. A. Epton [ 5 ], la aranĝinto, ricevis poŝtkartojn kaj leterojn ne nur el ĉiuj partoj de Britujo, sed ankaŭ el aliaj landoj, ekz. Francujo, Holando, Svisujo, Danujo, ktp. Ĉiuj diris, ke ili aŭdis la paroladon tre klare, kaj ke la Esperantaj vortoj estis tute kompreneblaj.
Ni esperas, ke ĉiuj personoj, kiuj aŭdis la paroladon, speciale tiuj kiuj loĝas ekster Britujo, tuj skribu rekte al la British Broadcasting Company, 2 Savoy Hill, Strand, London W. C. 2, kaj petu, ke ili aranĝu pluajn Esper- antajn paroladojn. Se multaj personoj tiel skribos, tio plej certe influos la kompanion. Oni skribu nacilingve kaj Esperante.
B. E. S.
Ĝenerala Kunveno de Svisa Esp. societo en Bern, 20-21 oktobro 1923.
La “senfadena” saluto
Sabate, 20 okt., ptm. je 15-18 30 h., la Ekzamena Komitato en lerneja ĉambro aranĝis ekzamenon. La “Ateston pri Lernado” akiris s-o D-ro Spielmann, Bern, kaj la “Superan Diplomon” ĉiu ĉeestintaj kandidatoj. Ili estas: f-ino Bachmann, Zürich; s-o Bolliger, Bern; s-o Egg, Baden; s-ro Hammer, Zürich; f-ino Kapfer, Bern, kaj s-o Scherrer, Luzern.
Vespere antaŭ la fasado de “Bürgerhaus” okazis lumbilda prezentado, kiun atentis tiel la publiko kiel ankaŭ la Esperantistaro. La lasta lumbildo anoncis, ke tuj, t. e. je 20h., en “Bürgerhaus” estos aŭdebla parolado per telefono senfadena de London, kiun aranĝos s-o John Merchant el Sheffield.
Baldaŭ la Esperantistoj enirintaj en la domon aŭdis paroladon, unue angle kaj poste ĝis la fino Esperante, finiĝantan per saluto kaj bondeziroj por la Svisa Ĝenerala Kunveno.
Poste sekvis la laŭprograma amuza vespero. Alterne je muzikaj prezentaĵoj sinsekvis prologo en Esperanto de knabino, alparolo de s-o Schmid de la Bern’a grupo, sciigante, ke la federala konsilanto s-o D-ro Haab bonvolis akcepti honoran prezidantecon de la kunveno. Deklamo de la “Espero” de 11-jara knabino estis aplaŭde akceptata. D-ro Privat kiel prezidanto de Svisa Esperanto[-]Societo en franca kaj Esperanta lingvoj faris paroladeton. Teatraĵeto “La paperujo” amuzis la ĉeestantojn. Orkestreto de tri blindaj samideanoj certe meritis la plej grandan laŭdon pro la belega violonludado. Post 23 h. dancado komenc[iĝ]is kaj daŭradis ĝis 3 h. matene
1] Presite tiel
2] t.e. Hago
3] Volonte ni legus pri la unua fojo; eble tio estas aludo al la fonografa saluto de Zamenhof
4] Poste, dum multaj jaroj, venis radio-elsendoj en Esperanto el Bern; tion iniciatis Edmond Privat
5] Harry A. Epton (antaŭe Epstein), esperantisto 11331, n. 1889.05.06, m. 1961.03.21; li estis radioteknikisto