Nekrologo

Mi fotokopiis la nekrologon pri Merchant, kiu aperis en “Brita Esperantisto”; sed bedaŭrinde mankas du-tri linioj al la kopio, fine de la dua kolumno. Jen tio, kion mi havas:
Kun malĝoja koro ni raportas, ke ne plu surtere ni vidos kaj aŭdos nian amatan amikon. Post sessemajna malsano – tri-semajne grava – li forpasis de ni en sia domo en Sheffield la 9an de januaro, pro kormalsano. S-ro Merchant naskiĝis en Broomhill, Sheffield, la 12an de junio 1872. Dekjara* li eniris la mondfaman firmon de John Adams kiel oficeja knabo, grade fariĝis direktoro, kaj restis en ĝia servo la tutan vivon.
Frue en la vivo li aliĝis al la ŝefilda YMCA. Li ofte diris, ke tie li gajnis la plimulton de sia edukado. Li tenis en ĝi multajn oficojn, estis 25 jarojn komitatano, kaj multmaniere partoprenis en ĝia socia kaj eduka agado, ĝis antaŭ ses jaroj, kiam li devis ĉion rezigni pro premo de aliaj aferoj.
Li ageme partoprenis multajn movadojn por la bono de la homaro, kaj de la urbo kiun li amis. Interalie li estis Prezidanto de la ŝefilda Reformklubo, kaj framasono (Eks-Mastro de la Loĝio Strafford). Li partoprenis multajn formojn de sporto. Kiel junulo li ludis futbalon por la YMCA. Multajn jarojn li ludis kriketon por la Sheffield Wednesday Club, kaj dek jarojn estis ĝia kasisto. Li estis fervora golfisto, kaj membro de la klubo Lees Hall.
Li unue edziĝis kun F-ino Crookes. Ili havis du infanojn, John Gordon kaj Marjorie May; ambaŭ nun havas propran familion**. En 1927 li edziĝis kun F-ino Alice M. Bewley el Wallasey, la sekretario de la Esperantista Federacio de Lancashire kaj Cheshire, kaj en Decembro, 1929, naskiĝis al ili filo, Donald. Al ĉiu familiano ni esprimas plej sinceran kondolencon.
En la jaro 1904, S-ro Merchant unue aŭdis pri Esperanto. De tiam ĝis la morto li senhalte dediĉis sian talenton kaj laboron al nia Afero. Per leteroj al la gazetaro, per artikolaro multjara en The Sheffield Telegraph, per sennombraj propagandaj paroladoj, per korespondo, per parolo kaj disdono de literaturo al ĉiu ebla varboto, per konsilo kaj kuraĝigo al samideanoj junaj aŭ nespertaj, kaj per subteno de la interna ideo en nia movado kontraŭ ĉiu peno fari ĝin nur ilo komerca kaj turisma, li laboregis por Esperanto kun obstino, energio, kaj bonhumoro nerezisteblaj. Dum 14 jaroj li estis Prezidanto de la ŝefilda Esperanta Societo, kaj en 1921 Prezidanto de la Esperantista Federacio de Yorkshire. Li membriĝis al la B. E. A. (N-ro 735) en 1908, kaj samjare fariĝis Fratulo***: li estis Prezidanto 1922-1932, kaj de tiam Honora Prezidanto. De 1928 ĝis 1933 li estis Prezidanto de la Internacia Centra Komitato de la Esperanta Movado, kiu ŝuldis multon al lia firma sed saĝa gvidado. Li ĉeestis multajn el niaj Universalaj Kongresoj, kaj brodkastis**** el almenaŭ 20 urboj.
Neniam li rifuzis peton pri helpo aŭ konsilo, kaj lia sana sed varma entuziasmo estis konstanta inspiro por ni ĉiuj. Multaj, kiel la skribanto, ĉiam lin memoros kun  danko pro personaj amikaĵoj ricevitaj, kaj kun amo al lia persono.
Lia gaja spirito estis ĉie konata. Ĝi montrigis ne nur kiam li publike paroladis, sed ankaŭ en liaj verkoj. Lia humora verko My Nephew the Author bone vendiĝis (kaj kompreneble enkondukis nian lingvon). En Esperanto li verkis du novelojn: Tri Angloj Alilande (kiu atingis kelkajn eldonojn), kaj la kvazaŭ-aŭtobiografian Kompatinda Klem – kiuj, kvankam ne pretendante klasikan literaturan vlaoron, admirinde provizis la facilan kaj interesan legaĵon, kiun la lernanto bezonas, kaj fariĝis tre popularaj. En 1923, kunlabore kun f-ino L. Briggs, li verkis la libron Jozefo Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo.
La funebra ceremonio okazis en la ŝefilda Kremaciejo la 13an de Januaro. La preĝejo estis plena de amikoj, kaj reprezentantoj de diversaj organizaĵoj, kiuj kunlamentis lian forpason. Tributojn sendis interalie la B. E. A. kaj la U. E. A. Belan funebran paroladon faris Kanoniko S. T. G. Smith.
Ni ne povas presigi la multajn leterojn kiujn ni ricevis pri li, sed jen tri tipaj: ili montros la lokon, kiun li tenis en ĉies koro.

S-ro Robert Robertson, kiu lin sekvis kiel Prezidanto de la B. E. A., skribas:
Per la morto de nia amata amiko John Merchant Esperantujo perdis iun, al kiu ĝi … [mankas teksto – GK] …preta sprito kaj akra sento pri humoro; kaj ĉie kaj ĉiam li povis gajni aŭskulton amikan kaj atentan. Liaj aferista kapablo kaj rapida menso ne nur gvidis nian propran Asocion al sukceso tra kelkajn tre malfacilajn jarojn, sed ankaŭ kondukis al lia elektiĝo en 1928 al la plej alta ofico en nia movado – la Prezidanteco de la Internacia Centra Komitato, kaj poste al la peto, ke li estu Prezidanto de la nova U. E. A.*****. Por ke li povu adekvate atenti al la aferoj de la I. C. K., S-ro Merchant devis kun bedaŭro rezigni prezidantecon de la B. E. A.; kaj poste, tial ke gravaj aferoj ĉe la propra firmo postulis lian tutan atenton, rezigni ĉian tian postenon en nia movado. Liaj laboroj tamen lasis neforgeseblan postesignon en la historio de Esperanto. Ĉiu, kiu ĝuis la privilegion labori kun li, trovis lin admirinda kiel gvidanto, kaj “turo da forto” kiel subtenanto; lia persono kaj lia karaktero ĉiam restos en nia ama memoro.

S-ro W. E. Clayton, O. B. E.******, kiu multjare laboris kun li en nia asocio, skribas:
Se oni demandus al mi “Kiu estas la plej notinda trajto de lia laboro por la Esperanta movado?” mi respondus “Lia plena fido pri ĝia estonta venko.” Aŭdante lin paroli, oni nepre sentis “Jen viro, kiu havas certecon pri la meritoj de la lingvo, konvinkiĝis pri ĝia utilo, kaj estas fiera uzi ĉiun sian kapablon por ĝin progresigi”. Li ĉiam diris, ke Esperanto multe helpis lin en kritika periodo de lia vivo, kaj tutkore kaj sindone li sin dediĉis al ĝia servo, tiel donante noblan ekzemplon al ni ĉiuj. Lia nomo ĉiam restos sur la honorlisto de niaj “eminentuloj” naciaj kaj internaciaj. Oni povas vere diri, ke la forpaso de tia vera Kristano kaj nobla laboranto por la idealo de paco per kompreno malriĉigis ne nur la Esperantan movadon, sed ankaŭ la tutan mondon.

S-ro William B. Hall skribas:
Lia morto estas grandega perdo por la Esperanta movado. Eĉ lin vidi estis mem toniko, ĉar lia konstante gaja kaj feliĉa vizaĝo similis la aperon de la suno post nebula tago. Sendube la plej karakteriza trajto en lia karaktero estis lia mirinda sento de humoro. Ŝajne li ĉiam rigardis la laboron kiel ludon, kaj la ludon kiel laboron; kaj neniam estis nubo sur lia ĉielo. Kompreneble la nuboj estis tie, sed per sia feliĉa temperamento li ilin kaŝis. Li estis plena de ŝercoj kaj anekdotoj; sed ankaŭ de saĝo. Neniu povas taksi la laboron kiun li faris por nia Afero. Li efektive vivis por Esperanto; kaj la memoro pri li estos por ni ĉiama inspiro.
*eraro: li estis 12jara – GK]
** Por ke neniu miskomprenu, mortis tre juna tiu unua edzino; la Biblioteko havas nekrologon kiu aperis en la loka ĵurnalo. Tiu teksto mencias, ke la sinjorino multe helpis en la poresperanta laboro de la edzo
***Honoriga titolo donata (ankaŭ nun) pro kontribuo al la progreso de Esperanto – GK]
****t.e. parolis en radio
*****tio estas tre malklara, ĉar jam en 1928 UEA estis neniel “nova”; eble tio rilatas al la “ĝeneva UEA” de la skisma periodo – GK]
****** Ordeno de la Brita Imperio

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s