La biblioteko posedas tajpitan tekston de John Merchant. Ĝi ekzistas en du formoj, unu anglalingva, unu esperantlingva. Kaj jen kuriozaĵo: nek unu nek alia versio estas kompleta – ambaŭ abrupte ĉesiĝas frazmeze en la fino de la sepa paĝo. Krome mankas titolo al la tuto; sed klare Merchant respondis demandojn pri lia esperantistiĝo, kaj petojn pri konsilo pri propagandmetodoj.
La teksto estas bela specimeno de la sprita stilo de Merchant; kaj tiu stilo legiĝas kvazaŭ de ne antaŭ 75 jaroj sed de hieraŭ. Do mi kopiis la tutan nefinitan tekston por ke vi frandu ĝin. Ĉu ankaŭ vi kuraĝus diskonigi Esperanton per la metodoj de John Merchant?
Pasis jam pli ol 25 jaroj depost kiam mi unue fariĝis Esperantisto, kaj tial ŝajnas al mi, ke eble rakonto pri miaj spertoj sur la batalkampo havos iom da intereso kaj eble iom da profito por miaj samideanoj, kvankam pri la lasta punkto mi ne povas esti certa.
Mi renkontis la vorton “Esperanto” la unuan fojon en ia Londona ĵurnalo … mi kredas en The Daily Mail. En mallonga letero, simila al la jena, mi legis:
Sinjoro redaktoro,
Responde al via korespondanto de hieraŭ, kiu konstatis ke la Hispana lingvo estas la plej facile lernebla el ĉiuj lingvoj de Eŭropo, mi deziras atentigi viajn legantojn pri la fakto, ke ekzistas lingvo eĉ multe pli facile lernebla ol la Hispana, nome Esperanto, kiu estas pure fonetika, posedas nur unu konjugacion kaj gramatikon tute sen esceptoj.
Sincere la via X. Y. Z.
Esperanto! Kie sin trovas tiu lando? mi demandis al mi mem. Opiniante ke eble estas unu el la malgrandaj ŝtatoj en Sud-Ameriko, mi serĉis tra mia landkartaro sed, kompreneble, sen sukceso. Mi ne kuraĝis skribi pri la afero al la redaktoro, ĉar tio montrus al li mian malklerecon. Mi nur malbenis la skribinton de la letero kiu ne kuraĝis enmeti sian proprajn nomon kaj adreson. Ofte mi vidis similajn absurdajn leterojn en la ĵurnaloj … ne, mi devas tuj konfesi ke je la komenco mi mem faris similan eraron. Mi skribis sub la nomoj “Puck” kaj “Mercutio”, timante ke la homoj mokus min kaj nomus min frenezulo se mi malkaŝe deklarus min esti subtenanto de tute nova kaj … je tiu tempo …ne bone provita projekto. Sed hodiaŭ estas alia afero. La homaro sufiĉe konas nian movadon kiel seriozan proponon kaj ĉesis ridi kontraŭ ni. Mi ne povas tro emfaze diri al vi, ke estas absolute necese ĉiam citi adreson en viaj pulikaj propagandaj klopodoj por ke la scivolemaj povu facile havigi pluajn detalojn kaj sciigojn
Pro manko de tia adreso, mia vivo kiel Esperantisto sufiĉe longe prokrastiĝis. Pasis almenaŭ unu jaro plu antaŭ ol mi revidis la misteran vorton, Esperanto. Je tiu tempo, mi penis lerni la Francan lingvon kaj kun tiu celo aĉetis kelkajn ĵurnalojn el Parizo. En unu el ili aperis mencio pri nia afero. Post iom da korespondado, mi sukcesis ricevi lernolibron en la Franca lingvo verkitan.
Eĉ nun mi bone memoras la alvenon de tiu malgranda maldika libreto. Vidinte ĝin, mi tuj ekkriis: “Jen vera fuŝado! Neniu povus ricevi profiton per la studado de tiu ĉi bagatela broŝureto!”. Pro manko de aliaj devoj, mi kunportis ĝin en la ĝardenon … estis belega somera vespero … kaj preskaŭ sen espero malfermis la libreton kaj komencis ĝin legi.
Ĉu estas necese diri ke mia intereso tuj ekvekiĝis? Mi kredas, ke ne. Mi faris komparojn kun la Franca kaj la Esperanta konjugacioj. Estis infana studado. Esperanto venkis je ĉiuj punktoj. Mi vere kredas ke mi studadis la lingvon pli diligente kaj pli serioze en tiu vespero ol iam poste. Se mi estus daŭriganta mian studadon sammaniere dum kelkaj semajnoj mi estus hodiaŭ lerta Esperantisto anstataŭ nur bonekonata Propagandisto de la lingvo.
En la lernolibro estis aparta folieto kun peto ke la studanto, post traduko, sendu malgrandan sumon al D-ro Zamenhof por ricevi ekzempleron de la “Adresaro” de Esperantistoj en diversaj landoj kaj ankaŭ por havi la propran adreson enpresigita en la proksima numero. Tiun saman nokton mi sendis mian monon al D-ro Zamenhof kaj post iom da tempo bone ricevis la Adresarojn. Mia numero estis 82 ,* kaj la kovrilo en kiu ili alvenis estis skribita de nia Majstro mem! Kompreneble mi ne sciis tion komence, sed eltrovis la fakton post kelkaj jaroj. En mia verkaĵo Jozefo Rhodes kaj la plej fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo, mi faris komenton pri la fakto ke D-ro Zamenhof, unu el la plej grandaj bonfarantoj de la homaro, devis fari tiujn humilajn laborojn por disvastigi scion pri sia mirinda lingvo. Rememorante tion, ĉu ni povas laciĝi? Ĉu ni rajtas ĉesigi niajn klopodojn ĝis la celo estos atingita?
Ricevinte la Adresaron, kvankam mi ankoraŭ ne sufiĉe bone komprenis la lingvon, mi kuraĝis sendi poŝtkarton al S-ro Julien Vallée en Parizo, petante ke li sendu al mi la adreson de komforta sed ne multekosta hotelo en Parizo, ĉar mi intencis tien iri por pasigi mian libertempon. Respondo alvenis sed … en la franca lingvo, ĉar mia unua korespondanto ankoraŭ ne akiris sufiĉan scion pri Esperanto por skribi ĝin. Tamen, li sukcesis kompreni mian peton, spite la erarojn kiujn ĝi certe enhavis. Mi iris al Parizo kaj loĝis ĉe la hotelo de li rekomendita kaj havis bonan akcepton kaj plezuregan sperton. El mia unua uzo de Esperanto mi gjanis veran profiton, ĉar mi pagis eble duonan prezon kaj ricevis pli bonan servon!
Mia entuziasmo por la nova lingvo tuj pligrandiĝis kaj mi sopiris por disvastigi sciigon pri ĝi tra la tuta lando. Sed kion fari? Je tiu tempo mi sciis nenion pri la afero. Mi nur legis malgrandan lernolibron en fremda lingvo kaj skribis unu poŝtkarton al nekonatulo kiu ne povis respondi al mi per la sama lingvo. Mi tute ne povis paroli Esperanton kaj certe ne sukcesus kompreni iun, kiu parolus ĝin al mi. Sed de la komenco mi havis plenan fidon pri la meritoj de Esperanto. Antaŭ ol legi la lernolibron, kiel jam dirite, mi estis skeptikulo pri la afero sed de la mometo je kiu mi ekzamenis la gramatikon ĉiuj duboj forfluis kaj de tiu momento ĝis hodiaŭ mi ne permesis ke eĉ la plej malgranda dubo pri la fina triumfo de la lingvo eniru mian koron.
Bedaŭrinde mi ne havis la paciencon ellerni la lingvon. Mia sola deziro estis propagandi la aferon kaj gajni rekrutojn por la movado. Mi certe sendis amason da poŝtkartoj ilustritaj al samideanoj en multaj diversaj landoj kun kelkaj simplaj frazoj kaj kun grandega ĝojo ricevis respondojn de preskaŭ ĉiuj. Kelkaj petis ke mi korespondu kun ili ne poŝtkarte sed letere pri gravaj aferoj, sed mia scio de la lingvo ne permesis tion, almenaŭ je la komenco. Unu sinjoro en Francujo, kiu diris en sia letero ke li estas laboristo, proponis al mi siajn servojn kiel instruisto. Li afable elmontris la erarojn en miaj komunikaĵoj kaj helpis min plibonigi mian stilon.
Pasis kelkaj monatoj kaj mia kolekto da poŝtkartoj kaj leteroj estis sufiĉe impona por fari impreson al la scivolemaj kaj tial, je la 13a de Septembro, 1904, aperis mia unua letero pri Esperanto en The Sheffield Daily Independent. Feliĉe, la redaktoro estis bona amiko de mi kaj pro tio enpresigis ĝin, kvankam li mem ne havis fidon pri nia afero. La letero okupis pli ol unu kolumnon kaj la redaktoro mem faris komenton pri ĝi. Mi ĵus tralegis mian artikolon por vidi kiamaniere mi prezentis la argumenton por Esperanto kaj estas sufiĉe kontenta pri la ideoj esprimitaj. Preskaŭ la tuto estas komparado inter la gramatikoj de la angla kaj la internacia lingvoj. Ankaŭ, mi fanfaronis iomete pri la korespondado kiun mi sukcesis havi kun homoj el diversaj regionoj de la mondo.
La redaktoro diris ke estas interesa propono sed certe tro utopia kaj ke la angla lingvo nepre fariĝos la akceptita lingvo de ĉiuj nacioj. “Ne perdu la tempon per studado de artefarita idiomo. Se vi devas lerni alian lingvon, lernu la francan aŭ la germanan, ĉar malantaŭ ili estas la literaturoj kaj la vivo de nacioj, sed Esperanto restos senviva kiel katalogo.”
Dua longa letero de mia plumo aperis kaj ekvekis akran atakon de alia ĵurnalisto kiu penis kovrigi min per mokado kaj ridindigo. Sed, kvankam liaj vortoj dolorigis, ili ne sukcesis malkuraĝigi min. Tute male! Granda deziro eniris mian koron … la deziro montri al tiu sinjoro ĵurnalisto ke li eraris, ke Esperanto estas nobla ideo kaj nepre estos glorinda benaĵo por la homaro. Miaj du artikoloj ne elvekis grandan entuziasmon ĉe la publiko kaj tial mi decidis uzi alian metodon por havigi atenton. Mi decidis havi publikan korespondadon kun mi mem. Mi skribis kelkajn leterojn ĉiutage kaj per la helpo de kelkaj amikoj, kiuj ilin kopiis per siaj propraj manoj kaj kiujn mi mem enmetis en diversajn poŝtejojn, mi sukcesis dum preskaŭ tri monatoj daŭrigi viglan korespondadon pri nia kara afero. Mi atakis la ideon de Esperanto en unu letero kaj faris taŭgan respondon en la sekvinta. Tre interesa sperto kaj iom tedema laboro. De tempo al tempo aliaj homoj partoprenis sed ne sufiĉe ofte por plaĉi al mi. Tamen, en unu tago aperis letereto kiu ĝojigis mian koron, kvankam ĝi estis “kontraŭ” miaj proponoj. Jen estas kopio:
Sinjoro redaktoro,
Mi ne ofte legas la ĵurnalojn, kaj tial eble estas iom malmoda rilate mondaferojn, ĉar mi ne povas kompreni la hodiaŭan bruon pri nova lingvaĉo, kiu venis el neniu-scias-kie. Ĉu la lingvo de Shakespeare kaj de la Biblio ne plu taŭgas por ni? Oni diras ke tio helpos la komercadon sed ni ne bezonas la fabrikaĵojn de fremduloj kaj se ili bezonas la niajn, ili povas facile lerni nian lingvon. Sincere la via, Anglino.
Vera trezoro, ĉu ne? La lingvo de la Biblio estis por tiu virino, same kiel por miloj kaj miloj da aliaj angloj, la angla lingvo kaj tial ĝi estas la sola en la mondo kiu meritas studadon. Eble en Germanujo kaj Francujo oni facile trovus similajn naciulojn kiuj pensas sammaniere pri siaj patrinaj lingvoj.
Sed, kvankam la letero de “Anglino” estis verkita kontraŭ Esperanto, en miaj manoj ĝi fariĝis unu el la plej bonaj propagandiloj kiujn mi ĝis tiu tempo posedis. Mi citis ĝin ĉe ĉiuj kunvenoj por montri la nescion de la homoj pri vere gravaj aferoj.
*JM lasis spaceton antaŭ la komo kvazaŭ li devus aldoni du pliajn ciferojn; do li ne estis Esperantisto n-ro 82, sed n-ro 82xx.