Louise Briggs

La Enciklopedio de Esperanto, kaj sekve ankaŭ Vikipedio, estas tre koncizaj pri tiu pionira esperantisto:

Louise BRIGGS, anglino, instruistino. Instruas ankaŭ E-n en sia (privata) , knabinlernejo. Ŝi verkis multe da ĉarmaj teatraĵetoj por infanoj, kun vera kompreno de infana psikologio. Aparte eliris: Cindrulino kaj aliaj teatraĵetoj, 1920; Sonĝo de someromeza nokto, trad. de Shakespeare, 1921. Kunlaboris al Literaturo, kaj L[iteratura] M[ondo].

La revuo Literatura Mondo estas tre konata, sed ni menciu, ke Literaturo estis valora revuo, kiu aperis en Britujo dum kelkaj jaroj ekde 1923.

Al tio eblas aldoni, ke ŝi esperantigis la verkon Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo, de John Merchant.  Jen ŝi:


Kaj la drameton Cindrulino ŝi ne nur verkis, sed ankaŭ ludigis, supozeble en la menciita lernejo. Ni havas foton, malklaran, pri tiu prezento, kiu okazis, kiel oni vidas, la 5an de januaro, 1918.

Ŝia traduko de Sonĝo de Someromeza Nokto devis atendi iom pli longe, sed fine oni prezentis ĝin, reĝisorite de Frank Buckley, en la Brita Esperanto-Kongreso en Bristol en 1946.

Cetere du ŝiaj komedietoj aperis en kolektoj: Antaŭ la balo, kaj poste en la “Internacia Teatraĵetaro” kiun eldonis Belga Esperanto-Instituto en Antverpeno, 1929, kaj Kia ideo!, en la “Internacia teatraĵaro” redaktita de A. Kenngott, kiu aperis en Magdeburg ĉe Göring en 1931.

Kaj, ĉar ni parolas pri alta literaturo, ni citu tiun ĉi ŝian tradukon, kiu troveblas en la Kantaro de Montagu Butler:

Brilu, brilu, eta stel’,
Diamanto sur ĉiel’!
Diru, kio estas vi,
Tiel alta super ni?

Kiam suno estas for,
Antaŭ brilo de Aŭror’,
Venas via lumigil’,
Kara eta nokta bril’.

Vojaĝanto dankas vin,
Ĉar vi nokte gvidas lin.
Ĉu la vojon vidus li,
Se ne brilus tiel vi?

One response to “Louise Briggs

  1. Kara Autoro,

    grandan dankon pri la artikolo!
    Dank ‘al ^gi mi tuj mendis el librostokejo la libron “Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo” [de John Merchant, tiama prezidanto de B.E.A.] , tradukitan de Louise Briggs. La libro, same kiel “Cindrulino kaj aliaj teatra^jetoj” kaj traduko el S^ekspiro (kaj la revuo “Literaturo”) trovi^gas ankau en la Brita Biblioteko. Do almenau londonaj kaj apudlondonaj scivolemaj esperantistoj havas kromajn eblecojn konati^gi kun ili, se ili estas legantoj de la Brita Biblioteko. J.T. Holmes en la “Enkonduko” diras: “La lingva vesta^jo de la libro estas la laboro de Fraulino L. Briggs, kaj post tre zorga legado mi konstatas, ke denove ^si montris tiun lertecon, kiun oni de ^si atendas”.
    Pa^go 84: “Unu el la premiogajnintoj en tiuj samaj Floraj Ludoj [samaj, dum kiuj Marie Hankel gajnis la titolon “Re^gino de la Festo”] estis nia estimata amikino Fino. Louise Briggs, el Leeds. Mi memoras la sensacion kiam ^si sukcesis en sia unua konkurso – tiu ^ci sub la auspicioj de la Y.E.F., kiu okazis en Bradford”.
    Jen alia pioniro de Esperanto-movado, pri kiu ni danke memoru.
    Kaj legu iliajn librojn!
    Olga

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s