Margaret Jones (poste Blaise)

La Enciklopedio de Esperanto neadekvate raportas pri tiu nia pioniro; la Leksikono de Josip Pleadin havas preskaŭ saman tekston, sed kun kontraŭdiraj ŝanĝoj. Kaj la Enciklopedio de Geoffrey Sutton ne mencias ŝin. Feliĉe la anglalingva verko A short history of the Lancashire & Cheshire Esperanto Federation, de J. D. Applebaum, eldonita tuj post la Enciklopedio, liveras pliajn informojn.

Do kun certeco ni povas diri, ke Margaret Lily Jones naskiĝis en Chester, 1878.04.30. Ŝi estis kimralingvano. Oni rakontas, ke ŝi studis en Sudafriko, Anglujo kaj Irlando, kio supozigas, ke ŝia patro devis kelkfoje translokiĝi pro laboro.

En 1896 ŝi komencis sekretarian laboron, sed jam en 1900 fariĝis estro de la “Yost School of Shorthand and Typewriting” studejo pri sekretaria metio. Ŝi eklernis Esperanton en 1904 korespondante kun J. C. O’Connor, kaj tuj proponis Esperanto-kursojn en tiu “Yost School”; partoprenis en la unua Universala Kongreso kaj tie kantis antaŭ publiko; kaj en 1907 fondis en Liverpool Esperanto-oficejon, kaj ankaŭ laboris en la Esperantista Federacio por la regionoj Lancashire kaj Cheshire. Jam en 1908 ŝi fariĝis membro de la Lingva Komitato. Ni tradukas el la libreto de Applebaum, kiu parolas pri:

“fraŭlino Jones, kies nomo oftege aperas en la frua historio de nia Federacio. Impresas ke konstante, sen konsidero pri tempo nek loko, ŝi laboradis propagandante kaj gvidante kursojn. Unu tagon ĉi tie, alian tagon tie, ŝi ŝajnis aperi ĉie, nur pro bono de la Movado. Estante talenta instruisto, ŝi certe alportis pli multajn novajn esperantistojn al la Federacio ol ajna alia individuo konata de via aŭtoro. La plej fruan publikan Esperanto-kurson ŝi lanĉis en kafejo en Liverpool frue en 1906. La laborviglecon de f-ino Jones oni taksu per tio, ke en junio 1907 ŝi ĉiusemajne instruis al 14 klasoj en diversaj lokoj.”

En 1910 ŝi edziniĝis al Paul Blaise, kaj la paro ekloĝis en Londono; konserviĝis teksto de ŝia adiaŭa parolado al la Esperantistoj en Rochdale. En Londono ŝi instruis Esperanton en vesperaj kursoj, kaj fondis Sudlondonan Esperanto-grupon kaj la Duadimanĉan Rondon. Inter la diverslandaj vizitantoj al la paro Blaise-Jones oni mencias Eroŝenkon.

Unu plia ŝia apero: la 17a Universala Kongreso,en Ĝenevo, jaro 1925. Laŭ la Kongresa Libro, paĝo VII, en dimanĉo, 2a de aŭgusto:

Matene: 11¼ Katedralo de St-Pierre mezurbe supre. Evangelia Diservo kun prediko de S-ino Margaret Blaise kaj saluto de S-ro Rudolf Horner. Ĉe la orgeno: Prof. Felix Pommier.

Jen foto el 1935:

Presforme aperis kelkaj verkoj ŝiaj:

The Esperanto Manual (1908, re-eldonoj ĝis 1927)
La profitoj de Esperanto (1909)
A world language; why not Esperanto? (sep eldonoj ekde 1916)

Kaj danke al akravida okulo de Hilary Chapman ni nun scias, ke ŝi estis Esperantisto n-ro 10375

5 responses to “Margaret Jones (poste Blaise)

  1. Grandan dankon pri la artikolo!
    La 10an de Decembro 2010 mi prelegos en la Londona Esperanto-Klubo pri TRi pionirinoj de E-movado: Margaret Lily Jones/Blaise, Fraulino Florence Hanbury kaj Anna Sxarapova. Cxiujn tri mi multe admiras kaj pensas, ke esperantistoj bezonas scii pli pri niaj bravaj pioniroj. La libroj de Margaret Jones estas en la Brita Biblioteko. Dankon! Olga

  2. Estimataj,
    bonega nova^jo: “The British Esperantist” nun estas enretigita, dank’ al la Austria Nacia Biblioteko. Dume temas pri la jaroj 1905-1939. Do, nun eblas trovi la nekrologon pri Margaret Lily Blaise en la numero por 1935a jaro (pa^go 154). Feli^ce, ^ciu numero de “BE” havas Indekson.
    Provu mem:
    http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?apm=0&aid=e1d
    Kun granda intereso mi legis ankau pri la festado (en junio 1935) de la “ar^genta geedzi^go” de gesinojroj Blaise.
    Ankoraufoje – dankegon al la Austria Nacia Biblioteko!
    Olga

  3. Dankon! La libro de Margaret L.Blaise “A World Language: Why not Esperanto?” (seventh edition) estas jam bitigita kaj i^gos alirebla jam baldau kiam oni finos bitigadi la selektitan libraron por la granda Projekto “Europeana 1914-1918”. La sepa eldono havas indikon: “Reprinted from “The Link” June 1916″. ^Cu iu scias pri kiu ^jurnalo temas? Estis KELKAJ kun la titolo “The Link”. ^Cu iu vidis ie ajn aliajn eldonojn? Dankon! Olga

  4. En la Brita Biblioteko mankas grava libro de Margaret L. Jones “La profitoj de Esperanto” (1909). ^Cu iu scias kie akiri ^gin? Mi verkis pri “A World Language: Why not Esperanto?” en la blogo de Europaj Studoj de la Brita Biblioteko (la 16an de Augustol “German Propaganda in Esperanto): http://britishlibrary.typepad.co.uk/european/2013/08/german-propaganda-in-esperanto.html

  5. Pardonpetojn pri la eraro en mia blogo! Mi estis “sor^cita” per la priskribo en nia katalogo! Nun mi petis la katalogistojn en Boston Spa, kiuj respondecas pri NOMOj (Authority Control) apartigi du verkistinojn: Margaret Lawrence Jones (^si verkis novelon “Dorothy Brown: a Story of Everyday Life”, antaunelonge reeldonita!) kaj Margaret Lily Jones, afterwards Blaise (1878-1935). Tielmaniere la embarasa eraro en nia historia katalogo ne plu ekzistos. Mi esperas ke tio okazos baldau!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s