Marjorie Boulton

Poste aperos pli detala informaro pri la longa kariero de Marjorie Boulton. Ni elektis tiun ĉi bildon de antaŭ multaj jaroj, ĉar ĝi estas farita, kredeble, en la tempo kiam verkiĝis la teksto Nuntempa Eposo. Tiu teksto estas aŭskultebla en la biblioteka kodisko Marjorie Boulton; sed dumlonge oni kredis ĝin perdita. Jen kiel rakontis la aferon Reto Rossetti, en letero adresita al ni ne scias kiu. Oni povas kredi, ke Rossetti intence iom mistifikis.

Nuntempa Eposo

11 majo 1987

Estimata samideano,

Amikino Prent transsendis al mi vian demandon pri la sorto de l’ poemo Nuntempa Eposo.

Bedaŭrinde la tuta informo je mia dispono estas nek multa nek kontentiga por via scivolo.

La aŭtoro estis konata poetino, tiam en apogeo de sia talento. La eposo tre imponis tri homojn, al kiuj ŝi sendis la vicajn partojn de la eposo dum ili eliris el ŝia skribmaŝino. La entuziasmaj ricevintoj estis William Auld, Arthur Foote kaj mi mem. Tiam la poetino malpermesis publikigon de l’ verko, ĉar ĝi povus malutili la ĉefpersonon figuritan en la rakonto.

Pasis jardekoj, kaj tiu danĝero ŝajne kadukiĝis kaj malaperis. Tiam iu Esperanta eldonisto, opiniante, ke la aŭtorino jam permesos eldonon de l’ verko, ekvolis presigi ĝin, sed poste ŝanĝis opinion, kaj tiu rakonta poemo (ankoraŭ aktuala) kaj la poezio, montranta interalie unikan majstradon de la malfacila tercina skemo – eĉ pli sukcesan ol Kalocsay, sed entute kiel grava verko de nia originala literaturo.

Pasis (kiel vi mem diris) tri jardekoj, la manuksripton mi ne plu posedas, sed certe aliaj ĝin arkivis, kaj ĉu hodiaŭ mi opinius tute same pri ĝi, kiel en tempo de l’ freŝa lego, mi ne scias.

Kaj ekster tio mi povas nenion informi al vi. Eble iam tiu signifa verko aperos el sub la tero.

Kaj mi dankas vian interesiĝon.

Kun saluto,

Reto Rossetti

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s