Vikipedio informas, ke “Mason STUTTARD estis brita esperantisto, verkinto de la lernolibro The Esperanto Teacher, eldonita de The Esperanto Publishing Company, 1954. Kun Edward G. Lock li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).”
Multe pli informa estas la novaĵbulteno de la Societo por Loka Historio en Pendle kaj Burnley, laŭ kiu Stuttard naskiĝis en Burnley en 1903. Malgraŭ preskaŭ nula klerigo li sukcesis bone lerni pli ol dek lingvojn, inter kiuj, kiel ni scias, Esperanton.
Je la militfino en 1945 li estis en Jugoslavio, kaj post la milito restis tie kiel oficiala tradukisto por angla lingvo de Marŝalo Tito. Post la pensiiĝo (jaroj ’60) li revenis al Britujo (tamen ne el Jugoslavio – vidu sube) kaj mortis en marborda urbo Blackpool en 1983. La nekutiman antaŭnomon li ŝuldis al familia tradicio; ĝi devenis de la fraŭlina nomo familia de iu praavino el antaŭa jarcento. Alia familiano Mason Stuttard, fabrikisto, bankrotis en 1859.
Tiuj ĉi fotoj tamen originas el la jaro 1940, kiam li kaj liaj familianoj estis, tute videble, en Britujo. Ĉu la edzino kaj infano kuniris al Jugoslavio,. tion oni ne rakontas. Oni vidas laŭ la surskribo, ke antaŭ tiam ili estis en Blackpool.
Kredeble, do, li estis en Jugoslavio kiam li verkis sian novelaron La virineto en bluo, kiu aperis en 1946. La libron eldonis Esperanto Publishing Company, do evidente Stuttard ne tute perdis kontakton kun sia naskiĝlando.
Oni scias ankaŭ, ke ekde 1951 li estis Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. (Kredeble lin sekvis Gian Carlo Fighiera.) Do supozeble en Roterdamo li verkis sian tre sukcesan lernolibron The Esperanto Teacher, kiu aperis unuafoje en 1954, atingis sian sesan eldonon ĉe Aŭstralia Esperanto-Asocio en 1989, kaj estas ĝis hodiaŭ plue uzata.
Do ankoraŭ mankas, ke iu kompletigu la biografion de 1903 ĝis 1945; kaj precipe respondi kial li iris al Jugoslavio. Mi lasas al aliaj kolegoj tiun detektivadon.