La familio Butler

familio ButlerLa haveblaj biografiaj informoj pri la familio Butler ne estas multaj; kaj oni ne miru pri tio, ĉar laŭ tio, kion ni scias, ili ne havis dramecan vivon. Do sufiĉu ke mi prezentu, laŭ alfabeta ordo, la homojn kaj la bazajn faktojn pri iliaj vivoj. Intertempe estu rekomendata la prelego de Will Green pri M. C. Butler, aŭskultebla en biblioteka kodisko

Daniel Weeden Butler (n. 1927.09.13) en Clapham, kvina kaj lasta infano de Montagu Christie kaj Martha Amy Butler

Edward Dundas Butler, frato de Montagu Butler, estis lertulo pri lingvoj, parolante la germanan, la grekan, la hungaran, kaj la finnan.

Fanny Butler, fratino de Montagu Butler, estis kuracisto, kaj mortis dum misia laboro en Kaŝmiro.

Guido Wilfred Butler (1886.01.27-1956.09.10).Frato de Montagu Christie Butler. Brita Esperantisto, majo 1916, p. 66 raportas jene pri lia edziĝo

Edziĝo BUTLER – WYATT. Lundon, 24an de Aprilo, ĉe Christ Church, Surbiton, de la Rev. Edward H. Butler, M. A., paroĥestro de Hulcott, Aylesbury (kuzo de la novedzo), helpata de la Rev. H. E. Boultbee, M.A., paroĥestro, GUIDO WILFRED BUTLER, A.C.A., D.B.E.A., pli juna filo de la Rev. Thomas R. Butler, A.T.S.C., F.B.E.A. el Kingston-on-Thames, al DOROTHY EMMIE, pli maljuna filino de Sin-ro HERBERT WYATT, el Surbiton

Per tiuj lakone prezentitaj informoj ni povas konjekti, ke Guido Butler estis esperantisto, ke oficis pastro, Edward H. Butler, kuzo de Guido, do (ĉar la familia nomo estas sama), filo de iu frato de Thomas R. Butler. Pri Dorothy Emmie Wyatt ni ekscias bedaŭrinde nenion.

James Wilfred Butler (n. 1916.08.24), dua infano de Montagu Christie kaj Martha Amy Butler

Ken Alexander (dekstre) kabaredas kun Harry Holmes en la Londona Esperanto-Klubo, ĉ. 1953

Ken Alexander (dekstre) kabaredas kun Harry Holmes en la Londona Esperanto-Klubo, ĉ. 1953

Ken Alexander estis fervora aktivulo de la Londona Klubo. Li fariĝis edzo de Naomi Butler

Maria Butler (n. Stockdale), filino de ŝufaristo, naskiĝis en Stepney, malriĉa kvartalo, en 1854, mortis 1940.01.18. Je 1881.10.11 ŝi geedziĝis kun Thomas Robinson Butler; en tiu tempo ŝi estis muzikinstruisto, do supozeble instruis ankaŭ al la filo Montagu.

Martha Amy Butler (n. Ferguson) estis edzino de Montagu Christie Butler, kaj mem esperantisto. Ŝi naskiĝis en decembro 1885, filino de eksglasgova presisto John Ferguson, kiu tiam laboris en Londono. Ŝi kaj Montagu Butler interkonatiĝis kiam ŝi aliĝis al ĥoro kiun gvidis la juna Montagu; kaj ili geedziĝis 1911.08.12. Pri ŝi eblas vidi en aparta paĝo la nekrologon kiun faris Montagu Butler.

mcb1aMontagu Christie Butler. Li eklernis Esperanton en 1905 (laŭ informo de la nepo Charlie Butler); kaj lia patro (laŭ la sama fonto) en la posta jaro, do eble inspirite de la filo. Notinde, ili estis samurbanoj kun E. A. Millidge, kiu esperantistiĝis en 1903. En la fruaj jaroj de la jarcento li estis, krom simpla esperantisto, aktivulo en BEA. BE, majo 1916, p. 66, deklaras lin “nia portempa [t.e. provizora] sekretario”

Myfanwy (pron. mivánuj) Butler (n. 1915.02.18 en Highbury., m. 2003.06.06), unua infano de Montagu Christie kaj Martha Amy Butler. Ŝi estis certe nomita laŭ la tro frue mortinta onklino Fanny. La revuo British Esperantist menciis ŝin jam en 1922 (junio, p. 64). Dum la tiujara Brita Kongreso okazis propaganda kunveno ĉe la Angulo de la Oratoroj en la londona parko Hyde Park; ĝi havis tri podiojn, kaj daŭris pli ol tri horojn, fakte de 19h00 ĝis 22h30. BE raportas, ke
Multan intereson vekis la apero, sur unu el la podioj, de Myfanwy Butler, sepjara, kiu respondis en Esperanto demandojn, same en Esperanto, lanĉitajn de geamikoj inter la publiko” [trad. GK]
Ni esperu, ke ŝi ĝuis la sperton.

Naomi Christina Butler, n. 1921.12.06, kvara infano de Montagu Christie kaj Martha Amy Butler. Poste ŝi estis aktiva en la Londona Esperanto-Klubo, kie ŝi ekkonis Ken Alexander, kun kiu ŝi poste geedziĝis. La paro Alexander, delonge ne vidita, reaperis vizite al la malfermo de la nova Esperanto-Centro en Barlaston.

Thomas Crawford Butler (1918.09.04-2004.12.05), tria infano de Montagu Christie kaj Martha Amy Butler.

trb1aThomas Robinson Butler. (n. Chelsea 1846.06.10, m. 1923.05.23) Patro de dek infanoj, inter kiuj Montagu Christie kaj Guido Wilfred Butler. Pastro paroĥestro, kaj, ekde 1906, esperantisto; krome amatora komponisto. Oni notas, ke, en la Brita Kongreso, York, 1916, li predikis en la kongresa diservo. Lia edzino Maria n. Stockdale aperas pli supre

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s