Rhodes Marriott

Ni aperigas ĉi tie la nomon Rhodes Marriott malpli por doni informojn ol por peti ilin. Ni povas danki al Paul Gubbins, ke li trovis en protokoloj de la NordOkcidenta Esperanto-Federacio mencion en 1932 pri Artfesto esperantista en Grindleton, “saksa vilaĝo en la valo Ribble”, laŭ ĝiaj retpaĝoj, en la provinco Lancashire proksime al Clitheroe, en kiu Marriott gajnis premion pri verko, ŝajne pri marmoro de Carrara, onidire aperinta en la ĵurnalo Manchester Guardian (nun simple Guardian) en 1915. Kaj ke li loĝis en Southport, marborda urbo en la menciita provinco. Do Marriott estas unu el niaj pioniroj. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto li naskiĝis en Manchester kaj estis ŝakĉampiono.

Tamen alia mencio en la protokoloj, pri konferenco en Southport, 1937.07.24, tekstas, ke  “S-ro Brown aludis al la multaj laborantoj kiuj lasis la kampon de aktiva partopreno en nia movado. F-ino Drinkwater […] Rhodes-Marriott […], kaj aliaj. Iuj el ili jam mortis, aliaj … kie ili nun estas.”

Biblioteko Butler posedas programfolion de Artfesto, kiu portas portreteton, ŝajne pri Rhodes Marriott, kiun vi vidas sube, sed antaŭ tio ni invitas vin kontempli la ĉi-apudan, kaj konjekti por kio la gesinjoroj estas tiel ekzote vestitaj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s