En interreto oni trovas diversajn paĝojn anglalingvajn pri Geoghegan, sed relative malmultajn en Esperanto. Por tio, kio estas sciebla, ni kontentiĝas per referenco al la Vikipedia paĝo
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_H._Geoghegan>
Tio kaj la anglalingvaj paĝoj devenas preskaŭ tute el la Enciklopedio de Esperanto.
Ni povas tamen aldoni unu ereton el la lastaj, alaskaj, jaroj de lia vivo, la iom malfacile legeblan anglalingvan leteron kiun vi vidas sube:
La dato ŝajnas esti 19a de marto 1938. Traduko de la testo:
“Karaj amikoj,
Mi tre dankas viajn multajn bonkorajn kaj interesajn leterojn. Mi provos baldaŭ sendi al vi longan leteron. Intertempe kun ĉiaj bondeziroj kaj amaj pensoj por viaj sano kaj feliĉo, plej sincere salutas via amiko
R. H. Geoghegan”
Do esence agnosko de ricevitaj korespondaĵoj, adresita, supozeble, al iu brita Esperanto-revuo. Eble iu nuna leganto povas plenigi la lakunojn; ekzemple kio aŭ kiu instigis la multajn leterojn. Eble simple la retrovo de Geoghegan post multjara foresto. Pri la “longa letero” interesus scii ĉu li fine verkis ĝin kaj kie ĝi restis; en Biblioteko Butler estas nenia spuro de tia letero.