Sidni Bond

En la brita loka ĵurnalo Wellington Weekly News, 2010.02.03, aperis artikolo, kun informoj trovitaj de Hilary Chapman, pri tiu interlingvisto. Jen la esenco de la artikolo:

Antaŭ cento da jaroj, laŭ oficiala loĝantarlisto, en Wellington, en domo n-ro 24 High Street, troveblis iu Sidni Bond; la ortografio de la nomo indikas lian dumvivan sindediĉon al “racia” literumo.

Sidney Edmund Bond estis kreema pensulo, kiu donis multajn tempon, strebon kaj monon al la antaŭenigo de diversaj utopioj. Li proponis pli bonan ortografion por la angla lingvo kaj kreis internaciajn lingvojn kiuj, liadezire, rivalu Esperanton.

En la jaro 1855 li naskiĝis en la provinco Devon kaj laŭ la loĝantarlisto 1881 loĝis en la ĉefstrato de la urbo Cullompton, profesie helpanto de feraĵvendisto. Post ok jaroj li tamen estis jam en Wellington kie, laŭ la komerca gvidlibro, li estis, ĉe la adreso 24/26 High Street, vendisto de vitraĵoj kaj keramikaĵoj. Koincide, la ĵurnalo Wellington Weekly News nun okupas parton de tiu sama domo.

En la jaro 1893 li geedziĝis kun skotdevena Jean Anna Brown, sed ŝi mortis en 1919.

Laŭ la listo 1911, “Sidni”, plue en la sama urbo, sin deklaris “vendisto de keramikaĵoj kaj feraĵoj.” Samtempe li estis kreinto kaj daŭra kreanto de internaciaj lingvoj. Malkontente pri Esperanto kaj pri Ido li transiris al Latino sine Flexione (alinome la unua Interlingua). Fine li decidis ke li povas mem krei pli bonan lingvon, kaj inter la jaroj 1910 kaj 1926 li aperigis eĉ ses projektojn. Ili estis Mondilingu (1910), Omnez (1912), Domni (1913), Optoez kaj Panhomel (1921) kaj fine Meso (1926).

El Mondilingu restas preskaŭ nur jeno: “Sol splenda. Nokt sequa jorn. Vesper esa pos jorn ed ante nokt.” Onidire la lingvo similis al Ido, krom ke mankis vortfinaĵoj al la substantivoj, la adjektivoj kaj la adverboj.

Ekde 1910 Bond estis unu el 30 britoj en la Academia pro Interlingua, grupo kun bazo en Torino, kiu celis helpi laboron pri internacia lingvo kun bazo en la latina.

Broŝuro pri Omnez eldonita en 1912 enhavas la Preĝon de la Sinjoro el kiu jen: “Nostro Pater, qui esa in ciel, to nom esaz sant, ta regnum venaz, to volio esaz executat in ter quale in ciel.”

El Optoez jen: “Optoez habe ple grand proportion de nelatinal vokes ka most skemes”.

Kaj fine aperis Meso: “Te basi most bon por lingu international este elementes latinal vivint en lingus modern.”

Fine de la jaro 1929 li leteris, en Meso, al siaj multaj kunkorespondantoj pri espero ke la favorantoj de la diversaj projektoj de internacia lingvo komune interkonsentu pri lingvo kiu enhavu plej bonajn elementojn de ĉiuj. Por ke neniu dubu pri tiuj plej bonaj elementoj li proponis la siajn.

Anglalingve Bond ne kontentis pri la tradicia brita maniero indiki adreson. Jam en 1915 li skribis “Street High 24”; en 1930 “Street South 29”.

Ne sufiĉis al Bond doni novan lingvon al la mondo; li volis ankaŭ en sia denaska lingvo ŝanĝi ortografion. Decembre en 1915 li kontribuis al la revuo The Pyoneer ov Simplifyd Spelling leteron uzantan ne la tiam plej favoratan sistemon, sed iun propran.

Septembre en 1917 en la sama revuo li komentis, ke “Wun keurius argeument in favior ov the prezent speling iz that, if our tradishonal speling iz bad for Anglo-Saxonz, it iz good for forinerz becauz for them it iz so eezi, so nateural, so lyk thair œn! For wun klaas ov peepel, then, our speling iz eezi, and thai aut not tu maik eni mistaiks. Good. Iz it so? Deuring my werk on Optez [Mr. Bond’z internashional langwij] I hav been ameuzd tu ozerv…”

[Unu stranga argumento favora al la nuna sistemo estas ke, kvankam nia tradicia literumo malfavoras anglosaksojn, ĝi favoras alilingvanojn ĉar por ili ĝi estas tiom facila, natureca, simila al la ilia! Do por unu homgrupo, nia literumo estas facila kaj ili devus senerare skribi. Bone, ĉu ne? Dum mia laboro pri Optez, internacia lingvo de s-ro Bond, amuzis min rimarki, ke…]

Malgraŭ la persisto de Sidni, la sola proksimuma aliro al racia anglalingva ortografio estis, en jaro 1961, eksperimenta provado de “Initial Teaching Alphabet” (Inica Instru-alfabeto), kiu celis, ne definitive ŝanĝi la ortografion, sed nur pli facile instrui legon kaj skribon al junaj infanoj. Ĝi ne longe vivis.

Malgraŭ la heroaĵoj de Sidni Bond, Esperanto restis la plej vaste uzata internacia planlingvo. Sidni mortis en 1933.

sidnibond - fakte verkis Hilary Chapman