Tra la jaroj Montagu Butler verkis serion da artikoloj, esence periodaj raportoj pri la biblioteko, por la revuo Brita Esperantisto. Grandparte ili estis reverkoj de unu sama artikolo, kaj kutime aperis en angla lingvo. Via bibliotekisto tradukis tiujn, kaj ili aperos ĉi tie. Jen do kion li raportis en la jaro 1939:
[1939]
LA BIBLIOTEKO DE B.E.A.
Kreiĝo. La konsulta biblioteko de BEA fondiĝis en 1922 [1]. Interesita membro [2] lanĉis ĝin donacante, kiel nukleon, sian privatan kolekton 380-voluman, kune kun bretaroj. De tiam ĝi iom post iom kreskis per materialo donacita aŭ aĉetita, kaj per akiro de laŭeble ĉiu nova esperanta libro tuj post apero, kvankam kelkajn librojn recenzitajn en alilandaj revuoj (precipe lernolibrojn kaj vortarojn) ni ne sukcesis akiri.
Materialoj. La biblioteko celas laŭeble akiri ĉion eldonitan en aŭ rilatantan al Esperanto, aŭ iel ajn rilatan al la movado por internacia lingvo. Ni provas teni ankaŭ ĉefajn konsultverkojn klasikajn kaj nunajn, vortarojn kaj lernolibrojn de naciaj lingvoj, kaj librojn pri lingvo-instruado kaj filologio ĝenerale. [3]. Manko de konservloko malebligas teni manuskriptojn, gazeteltondaĵojn, kaj cirkulerojn, krom se tiuj klare havas longedaŭran valoron.
La ĉefa librokolekto estas en kvar sekcioj, laŭ la grando de la volumoj. Ekzistas apartaj kolektoj de broŝuretoj, manuskriptoj, fotoj, muziko, [poŝt]kartoj kaj eĉ esperantaj glumarkoj. [4] En aparta sekcio staras plej novaj numeroj de la aktualaj revuoj esperantaj; malnovajn oni konservas, bindigas, kaj indeksas, laŭ la disponebla mono.
Aranĝo. En la biblioteko ĉio estas klasita laŭ la decimala sistemo de Dewey (nun ĉiam pli multe uzata tra la mondo) kaj la helptabeloj de la Internacia Bibliografia Instituto [5] Tiu sistemo donas apartan numeron por ĉiu ebla temo, kun tre detalaj subdividoj pri Rilato, Lingvo, Formo, Loko, Dato, kaj aliaj vidpunktoj. Speciala klasifo estas ellaborita por la esperantaj lingvo kaj literaturo [6], komplete kaj sisteme aranĝanta multajn milojn da eblaj temoj.
Ĉiu ero havas sian apartan numeron, facile kompreneblan, kaj aperas en unu komuna slipara katalogo [7] Se iu volumo enhavas plurajn erojn ĉiu pri alia temo, ĉiu ero ricevas propran numeron kaj propran mencion en la katalogo. Pro tempomanko, tamen, la indeksado de la revuoj nun havas ioman malfruon. Ĉar tiu katalogo enhavas ĉiun eron en laŭklasa ordo, oni facile vidas kion la biblioteko havas pri unuopa temo. [8] Kompletiga indekso de titoloj kaj temoj ebligas al la uzanto trovi serĉataĵon ankaŭ sen kono de la [klasifo]sistemo [9] Kroma indekso de aŭtoroj kaj tradukintoj estus tre utila, sed pro tempomanko ne eblis krei tion [10]
Statistiko. La nombro de la enskriboj [11] en la katalogo estas nun kiel aperas sube (oni komparu similan tabelon en BE, Januaro 1932):
0 Ĝeneralaĵo 550
1 Filozofio 240
2 Religio 840
3 Sociologio 1430
4 Filologio 1680
5 Scienco 1000
6 Tekniko 2000
7 Belarto, sporto 600
8 Literaturo 3100
9 Historio, Geografio, Biografio 2840
E: Esperanto – aplikoj 750
E0 Esperanto-movado 2150
E1/9 Esperanto – lingvo 2600
G, L Revuoj esperantaj (propagandaj kaj literaturaj) 250
Sume 20030
plus alfabeta indekso 16100
Finsuma nombro de la enskriboj 36130
Krome ekzistas 5,400 poŝtaj kaj aliaj kartoj kun esperante presita teksto, aŭ kun propagando pri Esperanto aŭ aliaj aferoj rilataj al Esperanto. La amplekson de la biblioteko oni povas alimaniere taksi. Ĝi posedas 81 metrojn da bretoj kun libroj altaj ĝis 25cm., 13 metrojn kun libroj altaj ĝis 30cm., kaj 6 metrojn kun libroj altaj ĝis 40cm. La revuoj plenigas du ŝrankojn ambaŭ 170cm x 85cm, kaj alian 133cm x 70cm. Alia sekcio enhavas liliputajn librojn [12] kaj krome ekzistas grandaj tirkestaroj por kartoj kaj por la kataloga sliparo.
Uzado. La biblioteko enhavas multajn trezorojn en formo de manuskriptoj kaj libroj unikaj, kaj la plimulto de ĝiaj libroj estas ne plu aĉetebla. La librojn tial ne eblas pruntepreni; la biblioteko estas nur konsulta. Sed la tutan kolekton povas uzi ĉiu membro [de BEA] kaj ĉiu alia akceptebla persono deziranta surloke viziti ĝin. Multaj personoj vizitas, kaj ĝi estas konstante kaj ĉiutage uzata. Alvenas leteroj el ĉiuj mondpartoj kun informpetoj [13] kaj multaj aŭtoroj kaj verkoj (ekzemple la Enciklopedio de Esperanto) ŝuldas multon al ĝi.
Estas fakto ke, malgraŭ tiu regulo, ke la libroj ne estas prunteblaj, la librojn oni foje pruntedonis en escepta cirkonstanco. Same estas fakto, ho ve!, ke la tiala difektiĝo aŭ eĉ perdiĝo de materialoj, eĉ kiam la prunteprenanto ŝajnis persono absolute fidinda, tro ofte pravigis la regulon kontraŭ ĉia pruntado.
Prizorgo. La bibliotekon asekurigas kaj loĝigas BEA; sed ne ekzistas fonduso por kostoj de libroj, bindado, bretaro, prizorgo kaj aliaj necesaĵoj. Komence BEA donis subvenciojn por tiu celo, sed en la lastaj jaroj tio ne eblis. Malsukcesis pluraj provoj ricevi monon ĉe diversaj Bibliotekaj Fondusoj [14]. La nuna tempo ne favoras petojn pri monhelpo; tamen necesas mencii, ke 50 revu-volumoj atendas bindadon, kaj ke donacojn por tiu celo la biblioteko tre danke ricevus.
Kiel vi povas helpi. [16] Membroj ne povantaj mone kontribui povas alimaniere helpi. Kompetenta helpo pri indeksado estas eble tro granda espero. Sed eblas esperi, ke membroj havantaj valorajn Esperanto-librojn ne forsendu aŭ fordonacu ilin (kio ofte okazas) antaŭ ol demandi ĉu ili povus utili al la biblioteko de BEA. Eblas certigi, ke, okaze de morto, valorajn librojn aŭ dokumentojn ne detruu familianoj sensciaj pri ilia valoro, ĉar en tiuj du manieroj perdiĝas multaj valoraj libroj. Fotoj pri membroj aŭ grupoj, aŭ iel ajn Esperanto-rilataj, estas bonvenaj, precipe se poŝtkartformataj kaj ne tro mikroskopiaj (sed ne poŝtkartoj nur esperantlingve verkitaj!) Ni havas grandan portretaron sed mankas la vizaĝoj de multaj niaj amikoj kaj eĉ de oficuloj.
Apudlondonaj grupoj tre povas aranĝi viziton al la biblioteko. Ĝi nun situas en la hejmo, ĉe 36 Penrhyn Road, Kingston-on-Thames, de la bibliotekisto, kiu volonte akceptas tiajn grupojn aŭ unuopajn vizitantojn, en ĉiu momento (sed ne en dimanĉo) kaj tie povas vidigi erojn aparte interesajn.
Aliaj Esperanto-bibliotekoj. Ekzistas verŝajne nur unu alia Esperanto-biblioteko simile grava, nome tiu de UEA en Ĝenevo. Laŭ kompreno de la verkanto, volonte korektebla, la kolekto de Davidov en Saratov malaperis dum la Rusa Revolucio; kelkajn restaĵojn de la iama biblioteko de Esperanta Centra Librejo ankoraŭ prizorgas la Pariza Komerca Ĉambro; kaj la Esperanto-Muzeo en Vieno estas sigelita [15] la ordono de la nuna registaro. La granda kolekto de s-ro Tarnow en Dusseldorf konsistas nur el revuoj. Pli precizajn informojn pri tiuj aferoj ni volonte ricevus.
1]Tamen kelkaj tre fruaj protokoloj de la komitato de la asocio mencias bibliotekiston.
2] t.e. MCB mem
3] Pri tiaj ĝenerallingvistikaj verkoj la biblioteko delonge rezignas. Nuntempe oni facile trovas en Interreto informojn sufiĉajn por la bezonoj de la uzantoj de la biblioteko.
4] Tiun amason da tre diversaj kolektoj MCB, aŭ alia persono,evidente simpligis en iu tempo, ĉar post lia morto restis nur libroj en 2 sinsekvoj laŭ grando, dokumenta arkivo, kaj fota arkivo (kiu enhavis ankaŭ la dokumentetojn, poŝtkartojn, k.a.)
5] En la katalogo postlasita de MCB aperas apenaŭ spuro de la klasifo de Dewey. En postaj jaroj li alprenis elementojn de la evoluanta Universala Decimala Klasifo, sed tre malmulte; esence li uzis dum la tuta vivo la klasifon de IIB. Laŭ la vortumo de 1951 oni imagus, ke la origina klasifo de Dewey malaperis. Male, ĝi daŭre evoluis kaj evoluas paralele al UDK; ili estas malsamaj sistemoj, same kiel Esperanto kaj Ido estas malsamaj lingvoj.
6] En la poste eldonita Klasifo de Esperantaj Temoj ne estas aparta provizo por la literaturo; MCB uzis la jam taŭgajn dividojn de IIB. Oni notu la malsaman vortumon de 1951
7] t.e., ĉiu ero [de la Klasifo] havas sian numeron, kaj ĉiu ero [de la Biblioteko] aperas en la sliparo; per la vortumo de MCB oni komprenus, ke ĉiu libro havas apartan numeron, kio klare estas nek vera nek ebla.
8] Per tiu deklaro kaj per la suba statistiko, oni vidas, ke por MCB “la katalogo” estis nur la laŭ-tema sinsekvo; la laŭ-titola sinsekvo estis nur “indekso”, kaj efektive ĝiaj slipoj portis nur minimuman informon; kaj aŭtora sinsekvo ne ekzistis.
9] Oni notu, ke MCB aranĝis titolslipojn kaj temslipojn kune en unu alfabeta sinsekvo. Povis pro tio esti tre malfacila distingi ĉu unuopa slipo estas titolmencio pri unuopa verko, ĉu nur tem-indeksa slipo indikanta kie sur la bretoj oni serĉu la menciitan temon.
10] Efektive tia indekso estus verŝajne pli utila ol la indeksado de revuoj al kiu MCB donis tre multan tempon; tempomanko estas tre subjektiva afero. Nu, la klasado kaj indeksado estis multe pli interesa… Dum sia oficado Penny Maybin komencis aŭtorserion, kaj tion oni nun (2008) rutine registras. Ĉu Butler (1951) efektive “bedaŭris” tiun mankon?
11] Tiu tabelo (1939) estas la origino de la fama misdeklaro pri “pli ol 30 000 libroj en Biblioteko Butler”; MCB deklaris tie ĉi nur, ke en la tuta katalogo estas 36,130 slipoj (jam menciinte, ke pri unuopa volumo povas ekzisti pluraj slipoj); la cifero pri la “alfabeta indekso” (16,100) estus pli proksima al la efektiva stoknombro, sed ankaŭ tiu cifero inkluzivas la “multajn milojn” da tem-indeksaj slipoj. Marjorie Boulton, en sia artikolo (1959) taksas la nombron je 5000 libroj, verŝajne subtakse. El ĉio ĉi oni povas konkludi, ke en 1939 la biblioteko ne povis posedi pli ol 5 000 librojn, eble multe malpli. En la artikolo el 1951 ĉio ĉi estas multe pli bone klarigita.
12] proksimume ĝis formato A6
13] pri tio vidu la artikolon “Problemoj de bibliotekisto” daŭre validan
14] t.e. privataj bonfaraj instancoj, ekzemple, (eble) Fondaĵo Carnegie. Ĉar MCB remenciis tion en 1951, oni rajtus demandi ĉu dum tiuj 12 jaroj li insiste provadis ricevi subvencion.
15] Dum la okupaciaj jaroj la Muzeo restis fermita sed sendetrua
16] Ĉio dirita en tiu ĉi sekcio validas ankoraŭ nun!
|