Tiu ĉi artikolo, originale verkita en Esperanto, aperis en la revuo Esperanto Internacia. Oni notos, ke la artikolo tute ne mencias la jam daŭrantan militon, kaj eĉ deklaras ke “el ĉiu parto de la mondo venas leteroj” – kiom aktuala estis do la artikolo?
La Biblioteko de la Brita Esperantista Asocio [1]
Fondo. La biblioteko de la B. E. A. fondiĝis en 1922 Entuziasma membro donacis kiel komencon 380 volumojn el sia propra biblioteko, kun taŭgaj libroŝrankoj. De tiu jaro ĝi daŭre kreskis, per donacoj de bonvoluloj, per la laŭebla kolekto kaj aĉetado de malonvaj libroj kaj gazetoj, kaj laŭ eblo per la aldono de ĉiu libro kaj gazeto poste eldonita. Oni tamen devas konfesi, ke en diversaj landoj aperis sufiĉe multe da libroj kaj gazetoj, kiujn, malgraŭ ripetitaj penoj, ni ne sukcesis havigi.
Enhavo. Oni celas, ke kiom eble la Biblioteko enhavu ĉion presitan en aŭ iel rilatantan al Esperanto, aŭ al la internacilingva movado. Serĉataj estas ankaŭ aktualaj konsultoverkoj ĉiuspecaj, vortaroj aŭ gramatikoj nacilingvaj, kaj verkoj pri filologio kaj pri la instruo de lingvoj ĝenerale. Pro manko de spaco, oni ne konservas manuskriptojn, prestranĉaĵojn, kaj hektografaĵojn, sen valoro senduba kaj daŭra.
La ĉefa kolekto de la Biblioteko konsistas el libroj, kiuj troviĝas en kvar [2] sekcioj laŭ grando: (a) Liliputaj (ekzemple, ŝlosiloj [3]); (b) Mezgrandaj (12-24 centimetroj); [4] Grandaj (24-36 centimetroj); kaj Tre Grandaj (ekz. Heroldo [5]). Troviĝas ankaŭ apartaj sekcioj por Kajeroj (Flugfolioj, Artikoloj, Broŝuroj, Manuskriptoj); Fotografaĵoj kaj Bildoj; Muzikaĵoj; Kartoj; kaj Gazetoj [6]. Ĉiujn gazetnumerojn oni konservas, kaj laŭ financa eblo bindigas kaj indeksas [7]
Aranĝo. Ĉio en la biblioteko estas klasita laŭ la internacia Decimala (Dekuma) Sistemo de Dewey, nun pli kaj pli uzata tutmonde. Oni uzas ankaŭ la aldonajn tabelojn de la Internacia Bibliografia Instituto [8]. Tiu sistemo provizas apartan numeron por ĉiu ebla temo, kun tre plenaj subdividoj pri Rilato, Lingvo, Formo, Loko, Raso, Tempo, Dato, kaj aliaj vidpunktoj. Oni ellaboris tre detalan klasadon pri Esperanta Lingvo kaj Literaturo, kiu ebligas la sisteman klasadon de ĉiu ebla demando.
Ĉiu Bibliotekero havas apartan numeron [9], kiu estas sinklariga, kaj kiu enskribiĝas en unu komunan slipan katalogon. Se iu volumo enhavas plurajn notindajn artikolojn pri diversaj temoj, ĉiu artikolo havas apartan slipon kun propra numero kaj loko en la katalogo. (Rilate gazetojn, pro manko de tempo tiu enhava indeksado ne estas tute ĝisdata; tamen ĝi daŭras laŭ eblo). Pro tio, ke la katalogo enhavas slipon por ĉiu Bibliotekero aranĝitan laŭ la ordo de la klasado, oni povas facile kaj tuj kontroli la enhavon de la Biblioteko pri difinita temo. Ekzistas ankaŭ simila Indekso de Titoloj kaj Temoj, kiu ebligas trovi ĉion bezonatan, sen scio pri la sistemo uzata.
Tre dezirinda estus ankoraŭ Indekso de Aŭtoroj kaj Tradukintoj, sed pro manko de tempo oni devis rezigni esperon ĝin kompili.
Statistiko. Komence de 1940 la enskriboj en la Katalogon atingis la jenajn ciferojn:
0 Ĝeneralaĵo 240
1 Filozofio 550
2 Religio [11] 540
3 Sociologio 1430
4 Filologio 1680
5 Scienco 1000
6 Teknologio (scienco aplikita) 2000
7 Arto, sporto 600
8 Literaturo 3100
9 Historio. Geografio. Biografio 2840
E: Esperanto (rilato al aliaj temoj) 750
E0 Esperanta movado 2150
E1/9 Esperanta lingvo 2600
G, L Esperantaj gazetoj (lokaj aŭ literaturaj) 250
M Muzikaĵoj [10] 200
Sume 20230
Alfabeta indekso 16100
Enskriboj (sumo) 36330
Aldone al ĉio ĉi tio, la kolektoj enhavas 5,500 [12] kartojn kun presita teksto en Esperanto, aŭ kun bildoj, fotoj, aŭ teksto propaganda aŭ alimaniere rilatanta al Esperanto.
Oni povas juĝi la amplekson de la Biblioteko ankaŭ alimaniere. Laŭlonge la libroj mezgrandaj okupas 85.27 metrojn da breta spaco; la grandaj 12.8 metrojn; la tre grandaj 7 metrojn. Du ŝrankegoj, ĉiu 174cm. by [13] 61cm., kaj tria ŝranko 134cm. by [13] 71cm. estas plenaj de gazetoj ankoraŭ nebinditaj. Troviĝas ankaŭ ŝrankoj por la aliaj sekcioj, kun grandaj tirkestaroj por kartoj kaj sliparoj [14].
Utileco. La biblioteko enhavas multe da valoraĵoj (ekz., manuskriptoj [15] kaj libroj unikaj) kies granda plimulto konsistas el verkoj ne plu haveblaj. Oni ne permesas forsendi librojn; la Biblioteko estas ne prunta, sed nur konsulta. Sed la tuta kolekto estas konsultebla persone de ĉiu membro aŭ alia respektinda persono povanta ĝin viziti, kaj fakte ĝi estas sufiĉe ofte vizitata de Esperantistoj el diversaj landoj. Oni uzas ĝin ĉiutage, kaj el ĉiu parto de la mondo venas leteroj kun petoj pri informoj. Multaj aŭtoroj kaj verkoj (ekz. la Enciklopedio de Esperanto) ŝuldas multon al ĝi. El apud Londono societoj Esperantistaj kaj eĉ ne-Esperantaj aranĝas grupajn vizitojn, por vidi la interesaĵojn tie troveblajn.
Malgraŭ la regulo malpermesanta la prunton de libroj, oni de tempo al tempo riskis pruntedoni librojn, kiam specialaj cirkonstancoj ŝajne tion pravigis. Tamen, ho ve! la malfacileco rehavi la pruntitaĵon krom per ripetita petado, kaj la rezultanta difektiĝo aŭ eĉ tuta perdo de la libro, eĉ kiam la petanto estis ŝajne fidinda ekster ĉia dubo, tro ofte pravigis la regulon kontraŭ prunto kia ajn.
Subteno. La B.E.A.asekuras la Bibliotekon kontraŭ fajro, kaj ankaŭ provizas por ĝi hejmon [16]. Nuntempe ĝi troviĝas en la domo de la Bibliotekisto, ĉe 36 Penrhyn Road, Kingston-on-Thames, Surrey. En la komenco la B. E. A. de tempo al tempo povis iom helpi finance al aĉeto de libroj kaj bretaroj, al bindado, kaj aliaj elspezoj. Sed lastatempe tio estis apenaŭ ebla. La Biblioteko do dependas por subteno de donacoj de mono aŭ materialo (nun tre malmultaj) faritaj de bonvolaj amikoj, kiuj komprenas la gravecon de la afero. Kelkafoje oni sukcesis ion enspezi per vendo de libroj duplikataj aŭ brokantaj.
Alvokoj por financa subteno estas plurfoje faritaj al kasoj filantropiaj [17] sed ĝis nun sensukcese. La nuna tempo estas tre maloportuna por peto pri monhelpo. Tamen oni povas diri, ke multaj volumoj atendas la bindiston, kaj ke eĉ malgrandaj sumoj estas ĉiam bonvenaj.
Kiel kunlabori. Kredeble vi, leganto, ne povas helpi finance; tamen eble vi povus helpi alimaniere. Estus tro optimiste, esperi kompetentan helpon ĉe indeksado kaj simila laboro. Sed ne fordonu valoran malnovan libron al persono, kiu ne komprenas ĝian gravon, antaŭ ol sciiĝi, ĉu ekzemplero troviĝas en la Biblioteko. Valorajn librojn aŭ dokumentojn vi povus testamenti al ĝi.(Kiom da valoraĵoj, post la morto de Esperantisto, estas forĵetitaj en la rubujon de parencoj sensciaj!) Eble vi povas donaci jarkolektojn de faka aŭ loka gazeto Esperanta, kiu neniam atingis Anglujon. Tiaj ja ekzistas. Eĉ loka propaganda glumarko, aŭ poŝtkarto, aŭ samformata foto de vi mem aŭ de Esperantista grupo aŭ okazaĵo en via regiono, estus tre bonvena. Oni volonte ricevus ekzemplerojn de broŝuroj propagandaj kaj aliaj eldonaĵoj el alilando, kiujn neniu pensus sendi al Anglujo.
Pro tio, ke nuntempe troviĝas nur unu alia simila Biblioteko en la mondo [18]. estas aparte grave, ke el la tuta mondo oni sendu al la Biblioteko de la B. E. A. materialon konservindan kaj valoran por la estontaj historiistoj de nia movado. En Britujo ĉiu eldonisto estas laŭleĝe devigata sendi ekzempleron de ĉiu sia eldonaĵo al la nacia Brita Muzeo, por ĉiama konservo. Estas dezirinde, ke ĉiu eldoninto de Esperanta libro aŭ gazeto tra la tuta mondo simile sendu ekzempleron al la Biblioteko, kiu havas gravon ne nur lokan, sed ankaŭ tutmondan.
M. C. B.
La piednotoj:
1] En tiu tempo ambaŭ BEA (brita kaj bulgara) nomiĝis “Esperantista Asocio”
2] En 1951 jam ses!
3] t.e. la libretoj kun titolo Ŝlosilo, kiujn eldonis H. F. Hoveler (Ĉefeĉ); por realaj ŝlosiloj ni neniam trovis ĝustan lokon.
4] MCB forgesis doni literojn al la tria kaj kvara sekcioj. Interesus scii ĉu la kvara estus (ĉ) cu (d)
5] Heroldo de Esperanto iam aperis en formato eĉ pli granda ol nuntempe, proksimume A2
6] Tiuj diversaj sekcioj estis, evidente, ĝermo de la nuna Arkivo, kiu tamen ne jam havis propran ekziston
7] kurioza vortumo, ĉar indeksado “kostas” nur tempon, krom se oni atentas la koston de la slipoj
8] Tio estas preskaŭ vera. MCB fakte uzis tamen la notacion de IIB (tre similan al UDK), videble alian ol tiu de Dewey. Tio restis sama (malgraŭ ŝanĝitaj asertoj en la artikoloj de MCB) dum la cetero de lia vivo.
9] Tiu vortumo kredigus, ke ne ekzistas iuj du libroj kun sama numero, kio evidente ne estas vera. Prave Butler poste ŝanĝis la esprimon
10] Butler en iu posta tempo rezignis pri tiu grupo, enkorpigante la muzikaĵojn (preskaŭ senescepte kantopartiturojn) en la Arkivon, ĉe 780
11] se la ciferoj estas fidindaj, tiu sekcio triobliĝis en la sekvaj 11 jaroj!
12] sen en 1951, strange, nur 5200
13] Ha! tiu postrestinta anglalingva vorto perfidas la aŭtoron; ĉu do li verkis anglalingve kaj poste tradukis?
14] Per tiu vortumo “kartoj kaj sliparoj” oni flaretas problemon kiu frontis postajn bibliotekistojn. La “kartoj” estis bibliotekaj materialoj, sed la slipoj estis bibliotekistaj iloj. Same estis pri kelkaj el la libroj troveblaj en la biblioteko (ekzemple konsultlibroj anglalingvaj pri diversaj temoj) Necesis poste elcerbumi kio estas en la biblioteko ĉar esperantorilata, kaj kio nur ĉar ĝi estis utila, aŭ simple interesa, por la bibliotekisto.
15] Oni komparu la aserton (forigitan en postaj artikoloj) en la alineo “Enhavo”, ke oni ne konservas manuskriptojn.
16] “provizas” en tiu senco, ke BEA pagis al MCB luon de loko en lia hejmo, je £50 jare. Kiam la biblioteko translokiĝis al la sidejo de la Asocio, la pago daŭris, fariĝinte honorario
17] Ĉar MCB ripetis tiun aserton dum multaj jaroj, interesus scii ĝuste kiam okazis tiuj alvokoj.
18] En posta versio de la artikolo MCB eksplicite mencias la Bibliotekon de UEA. Ial li estis, aŭ sin ŝajnigis, preskaŭ senscia pri la biblioteko en Vieno