Artikolo, originale en Esperanto, aperinta en la revuo Brita Esperantisto, februaro 1951:
LA BIBLIOTEKO DE LA B.E.A.
Fondo kaj kresko. La biblioteko fondiĝis en 1922 [1]. Unu membro [2] iniciatis ĝin per donaco de 380 volumoj el sia propra kolekto , kun konvenaj libroŝrankoj.De tiu tempo ĝi daŭre kreskis. Kompreneble, ni ne sukcesis akiri ĉion, kio eldoniĝis antaŭ tiu dato, aŭ eĉ poste – sed ni faras nian eblon. Ni klopodas aldoni ĉiun novan Esperantan verkon ĉe apero, sed mankas mono por multa aĉetado. La plej gravaj eldonejoj sendas al ni verkojn literaturajn (kiujn cetere ni recenzas en la B. E.). Eldonejo alilanda ne ĉiam sendas al ni siajn nacilingvajn vortarojn, lernolibrojn kaj propagandilojn; ili tamen estus tre bonvenaj. Multon ni ŝuldas al diversaj amikoj, kiuj donis al ni valorajn verkojn.
Celo kaj enhavo. Ni deziras, ke laŭeble la biblioteko enhavu ĉion presitan en aŭ pri Esperanto, aŭ al iu ajn flanko de la I. L. movado; kaj konservu ĝin por la konsulto de studantoj kaj historiistoj nunaj kaj estontaj. Ni celas akiri ankaŭ gravajn konsulto-verkojn nacilingvajn, kaj verkojn pri lingvoj naciaj, kaj pri lingva instruado kaj filologio ĝenerale. [3] Pro manko de spaco ni rezignas konservi prestranĉaĵojn, kaj dokumentojn efemerajn aŭ ciklostilitajn, sen daŭra valoro.
La ĉefa kolekto – libroj – estas en ses sekcioj laŭ la grando de la volumoj. Troviĝas ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotoj, muziko, poŝtkartoj,glumarkoj, insignoj. [4] En aparta fako staras la lastaj numeroj de Esperantaj gazetoj nun aperantaj. La gazetojn ni konservas, kaj laŭ financa eblo bindigas. Ilian ĉefan enhavon ni registras en unu katalogo (indekso)
Aranĝo. Ĉio en la biblioteko estas klasita laŭ la tutmonde konata decimala sistemo de Dewey, modifita de la Helpsignoj kaj la Aldonoj de la Internacia Bibliografia Instituto [5] (nun la Internacia Federacio por Dokumentado) Tiu sistemo provizas apartan numeron por ĉiu ero kaj ĉiu temo, kun detalegaj subdividoj laŭ vidpunkto de Rilato, Lingvo, Formo, Loko, Dato, k. m. a.
Por demandoj pri la Esperanta Movado kaj Lingvo ni uzas apartan klasadon [6], ellaboritan dum 30-jara sperto, kiu detale sisteme provizas por ĉiu ebla demando. Tiu Esperanta Klasado estas nun en presado, kaj verŝajne aperos post du-tri monatoj.
Ĉiu ero do ricevas propran numeron sinklarigan, kaj ĉio trovas difinitan lokon en unu granda slipara katalogo (kart-indekso) [7] Se iu volumo (ekz., iu jarkolekto de gazeto) enhavas 30 gravajn artikolojn, ĉiu artikolo, laŭ sia temo, ricevas apartan numeron kaj lokon en la komuna katalogo.
Parenteze, estas interese noti, ke kelkaj gazetoj ekstere imponaj tamen en dek jaroj enhavas apenaŭ unu eron indeksindan. Kelkajn gazetojn tute senenhavajn ni eĉ ĉesis konservi [17] – se nur por ŝpari spacon. Aliaj gazetoj, kontraŭe, povas enhavi dek notindajn aferojn en unu numero. Kompare kun aliaj gazetoj, la B. E. tiurilate staras sufiĉe alte: malofte aperas numero tute senenhava.
Kompreneble, ne estas eble aŭ eĉ utile indeksi ĉiun gazeteron – ĉiujn versaĵeton [18]. Jam tiu registra laboro superas la fortojn de unu homo.
Pro tio, ke la katalogo lokas ĉiun eron laŭ la ordo de la klasado – do laŭteme – estas facile konstati, kion la biblioteko enhavas pri difinita temo. [8]
Indekso de Titoloj kaj Temoj ebligas, ke la vizitanto trovu serĉataĵon sen scio pri la sistemo [9]. Bedaŭrinde [10], pro manko de tempo ĝin kompili, mankas Indekso de Aŭtoroj kaj Tradukintoj. Tia indekso (ĝis 1929) troviĝas en la verko Bibliografio de I. L. (Stojan: UEA)
Statistiko. Oni ofte demandas, kiom da libroj troviĝas en la biblioteko. [19] Estas malfacile respondi, ĉar kiel kalkuli ilin? Kiu difinos, kio estas (aŭ ne estas) libro? Jen proksimume la nuna nombro da enskriboj (slipoj) en la Katalogo [11]. La ciferoj tamen enkalkulas librojn, broŝurojn, muzikaĵojn, kaj eĉ gravajn artikolojn. Aliflanke, por registri la 36 volumojn de la B. E. sufiĉas nur unu slipo.
VERKOJ PRI TEMOJ NE-ESPERANTAJ (La granda plimulto estas Esperante verkitaj)
00, 0 Ĝeneralaĵo 400
1 Filozofio 700
2 Religio [21] 1350
3 Sociologio 1950
4 Filologio 2300
5 Scienco 1280
6 Scienco aplikita. Tekniko 2900
7 Arto. Sporto 1100
8 Literaturo (inkl. orig. Esp. literaturo) 4400
9 Historio. Geografio. Biografio3950
VERKOJ PRI TEMOJ ESPERANTAJ
E: Utiligo de E., Rilato al aliaj temoj [20] 980
E01/09 Esperanta movado 2400
E(1/9) Esperanta historio loka 250
E1/9 Esperanta lingvo 3800
G, L Revuoj esperantaj (Naciaj, Literaturaj) 300
[Sume] 28060
Alfabeta indekso (Nombro da slipoj) 18580
Tuta sliparo 46640
Oni povas kompari la suprajn ciferojn kun tiuj donitaj en B. E., Jan. 1932 kaj Dec. 1939.
Aldone al ĉi tio estas 5,200 [22] poŝtaj aŭ aliaj kartoj kun esperanta presaĵo, aŭ kun Esperanta propagando aŭ kun fotoj de individuoj, grupoj, kaj kongresoj; Esperantaj poŝtmarkoj, glumarkoj, kaj stampoj; k. a. aferoj kun rilato al Esperanto.
Oni povas juĝi la amplekson de la biblioteko laŭmezure. Troviĝas 280 futoj (85 metroj) da bretaro kun libroj altaj ĝis 10 coloj (25.4cm.), 23 futoj (7m) ĝis 12 coloj (30.5cm.), kaj 5 futoj (1.52m) kun libroj ankoraŭ pli grandaj. Esperantaj muzikaĵoj, fotoj, kaj aliaj grandformataĵoj, okupas 4 futojn (1.22m). 160 skatoloj da broŝuroj, tranĉaĵoj, manuskriptoj, gazetartikoloj, kaj dokumentoj ĉiuspecaj, okupas 42 futojn (12.8), kaj gazetoj atendantaj kompletigon aŭ bindadon 82 futojn (25m)[23]. Troviĝas ankaŭ ampleksaj mebloj por la diversaj sliparoj. La plimulto de la verkoj estas en ŝrankoj vitre kovritaj, sed ni ne sukcesis tion provizi por ĉio. Problemo malfacile solvebla estas la konservo kaj konsultebligo de amaso da grandaj kongresfotoj k. s., kaj de insignoj, steloj, kaj medalionoj. [24]
Utileco. La biblioteko enhavas multe da maloftaĵoj kaj unikaĵoj, kiaj la unuaj volumoj de La Esperantisto kaj Esperanto, kaj la plimulto el la fruaj verkoj en la Biblioteko de Esperanto. [25] Efektive, la plej granda parto de la biblioteko konsistas el verkoj ne plu akireblaj. Oni povas do kompreni, ke ekzistas regulo, kiu malpermesas pruntedoni librojn. La biblioteko estas konsulta, ne prunta. Sed ĉiu serioza vizitanto estas bonvena, kaj povas ĉion legi kaj studi dum tutaj tagoj (sub la sola kondiĉo, ke li remetu ĉion en precize saman lokon) [26]. Venas sufiĉe multaj vizitantoj; kaj el diversaj landoj fluadas informpetoj [13], efektive, la biblioteko estas ĉiutage uzata. Multaj verkoj diverslande eldonitaj ŝuldas multon al ĝi. Sed ne estas eble, ke la bibliotekisto mem faru kopiojn de artikoloj, longaj poemoj, kaj eĉ tutaj ĉapitroj, laŭ ĉies peto.
Malgraŭ la regulo, ke libroj ne estas prunteblaj, ni kelkafoje riskas prunton kiam ŝajnas, ke specialaj cirkonstancoj tion postulas. Ho ve! posta [27] difektiĝo aŭ eĉ perdo de la verko, eĉ kiam la petanto supozeble estas plene fidinda, tro ofte pravigis malpermeson prunti. Cetere, povas esti necese skribi leteron post letero, por rehavi pruntaĵon. Kaj ne malofte okazas, dume, ke alia persono volas konsulti ĝuste tiun volumon, kiu estas forpruntita.
Ne nur individuoj, sed ankaŭ grupoj apud Londono, povas profite aranĝi viziton al la biblioteko. Ĝi troviĝas nuntempe ĉe 36 Penrhyn Road, Kingston. Ĉiu trolea* [28] aŭtobuso inter Kingston kaj la stacidomo Surbiton pasas la pordon. Vizitantoj estas ĉiam bonvenaj, sed prefere ne dimanĉe.
Subtenado. La biblioteko estas la propraĵo [29] de la B.E.A., kiu asekuras ĝin kaj provizas por ĝi hejmon. Oni povas kompreni, ke la kosto de libroj, bindado, bretoj, slipoj, kaj aliaj necesaĵoj, ne estas malgranda [30]. Ekzemple, ni ĉiujare sukcesis bindigi pli-malpli 50 volumojn, je kosto ĝis £20 (gazetnumeroj nebinditaj estas malfacile konserveblaj kaj konsulteblaj). De tempo al tempo la B. E. A. helpas finance, sed ĝi tute ne estas en situacio elspezi multon. Preskaŭ la tuta enspezo venas el okazaj donacoj (nun tro maloftaj), kaj el mono ricevita per vendo de libroj kaj gazetoj duplikataj. Diversaj provoj eltiri subvencion el eblaj mecenatoj ne sukcesis [14]. Aliĝi al Biblioteka Federaĵo [31], kio devigus pruntedoni verkojn [32], estas nek praktika nek dezirinda. Ni bone scias, ke la nuna tempo ne estas konvena por petoj pri financa helpo. Tamen ni flustru, ke 50 volumoj atendas la bindiston [33], kaj ke ĉiu donaco – eĉ malgranda – al la malplena kaso estus tre bonvena.
Kiel vi povas helpi. [16] Membroj kiuj ne povas doni monon povas tamen helpi alimaniere. Ni ne esperas helpon per kompetenta kunlaboro: tio postulas antaŭan studon kaj spertiĝon; sindonan laboradon; kaj povon tajpi, kaj viziti la bibliotekon. Sed espereble, neniu membro kiu posedas verkon valoran fordonos ĝin ien ajn, sen certiĝo, ke ĝi ne mankas al la B.E.A-biblioteko. Oni povas aranĝi testamente, ke gravaj dokumentoj kaj libroj ne estu forĵetitaj de parencoj sen kompreno pri ilia valoro. Gravaj verkoj tiumaniere pereis. Bonvenaj estas fotoj de membroj,grupoj, kaj ĉio kun Esperanta intereso; aparte se poŝtkartformata kaj ne tro mikroskopa. Ordinaraj poŝtkartoj Esperante skribitaj ne valoras, krom kiel aŭtografoj. Ni ja havas grandan portret-galerion, tamen ankoraŭ mankas la vizaĝoj de la plimulto el niaj amikoj – eĉ de niaj oficuloj.
La estonteco. La kreskado de la biblioteko prezentas problemon [34]. Kvankam, por ŝpari spacon, ni jam detruis multon ne tre gravan, la biblioteko minacas forpuŝi la bibliotekiston el sia [35] hejmo, kaj nenia plua [36] spaco tie estas kreebla. Estas tre dube, ĉu la BEA domo povus enteni la bibliotekon [37]. Cetere, sen adekvataj aranĝoj por certigi ĝian prizorgadon, kaj per forŝloso aŭ alimaniera protekto ĝin gardi kontraŭ perdo, forpreno, aŭ mismeto de libroj, tio povus esti “la komenco de la fino” por la biblioteko** [38] Problemo por la ne tre malproksima estonteco.
Aliaj Esperantaj bibliotekoj. Verŝajne ekzistas nur unu alia biblioteko komparebla – tiu de la UEA en Ĝenevo. Tiu havis la avantaĝon fondiĝi tre frue, kaj rilati al organizaĵo centra kaj internacia. Pri ĝia nuna stato ni ne havas informojn [39] Ŝajne la Davidova kolekto en Saratov malaperis dum la Rusa Revolucio: ĉu detruita, ĉu kaŝita kaj forgesita, ni ne scias.[40]; La biblioteko de la ECO ankoraŭ trovas hejmon ĉe la Pariza Ĉambro de Komerco. Pri ĝia nuna stato, kaj ĉu oni ankoraŭ aldonas al ĝi, aŭ ĉu ĝi grade disfalas, ni nenion scias. [41]. La Esperanto-Muzeo en Vieno, kaŝita dum la milito, nun remalfermiĝis, sed mankas detaloj. S-ro Tarnow en Dusseldorf posedis unikan kaj grandan kolekton da Esperantaj gazetoj: li ame konservis eĉ la plej efemerajn bultenetojn. La BEA biblioteko sendadis al li multan materialon. Bedaŭrinde, S-ro Tarnow mem, kun sia biblioteko, pereis pro bombado dum la lasta milito. Pri la kolekto da Esperantaj glumarkoj farita de S-ro Takacs en Hungarujo ni scias nur, ke li sendis al ni katalogon en du volumoj en 1924/6 [42] La grupoj en Londono kaj Edinburgo havas pruntbibliotekojn por siaj anoj: estas tre dezirinde, ke aliaj grupoj faru same. En diversaj Publikaj Bibliotekoj (ekz. en Birmingham kaj Sheffield) troviĝas centoj da Esperantaj verkoj donacitaj de lokaj samideanoj. Precizaj informoj pri ĉiuj ĉi aferoj estus bonvenaj
1]Tamen kelkaj tre fruaj protokoloj de la komitato de la asocio mencias bibliotekiston.
2] t.e. MCB mem
3] Pri tiaj ĝenerallingvistikaj verkoj la biblioteko delonge rezignas. Nuntempe oni facile trovas en Interreto informojn sufiĉajn por la bezonoj de la uzantoj de la biblioteko.
4] Tiun amason da tre diversaj kolektoj MCB, aŭ alia persono,evidente simpligis en iu tempo, ĉar post lia morto restis nur libroj en 2 sinsekvoj laŭ grando, dokumenta arkivo, kaj fota arkivo (kiu enhavis ankaŭ la dokumentetojn, poŝtkartojn, k.a.)
5] En la katalogo postlasita de MCB aperas apenaŭ spuro de la klasifo de Dewey. En postaj jaroj li alprenis elementojn de la evoluanta Universala Decimala Klasifo, sed tre malmulte; esence li uzis dum la tuta vivo la klasifon de IIB. Laŭ la vortumo de 1951 oni imagus, ke la origina klasifo de Dewey malaperis. Male, ĝi daŭre evoluis kaj evoluas paralele al UDK; ili estas malsamaj sistemoj, same kiel Esperanto kaj Ido estas malsamaj lingvoj.
6] En la poste eldonita Klasifo de Esperantaj Temoj ne estas aparta provizo por la literaturo; MCB uzis la jam taŭgajn dividojn de IIB. Oni notu la malsaman vortumon de 1951
7] t.e., ĉiu ero [de la Klasifo] havas sian numeron, kaj ĉiu ero [de la Biblioteko] aperas en la sliparo; per la vortumo de MCB oni komprenus, ke ĉiu libro havas apartan numeron, kio klare estas nek vera nek ebla.
8] Per tiu deklaro kaj per la suba statistiko, oni vidas, ke por MCB “la katalogo” estis nur la laŭ-tema sinsekvo; la laŭ-titola sinsekvo estis nur “indekso”, kaj efektive ĝiaj slipoj portis nur minimuman informon; kaj aŭtora sinsekvo ne ekzistis.
9] Oni notu, ke MCB aranĝis titolslipojn kaj temslipojn kune en unu alfabeta sinsekvo. Povis pro tio esti tre malfacila distingi ĉu unuopa slipo estas titolmencio pri unuopa verko, ĉu nur tem-indeksa slipo indikanta kie sur la bretoj oni serĉu la menciitan temon.
10] Efektive tia indekso estus verŝajne pli utila ol la indeksado de revuoj al kiu MCB donis tre multan tempon; tempomanko estas tre subjektiva afero. Nu, la klasado kaj indeksado estis multe pli interesa… Dum sia oficado Penny Maybin komencis aŭtorserion, kaj tion oni nun (2008) rutine registras. Ĉu Butler (1951) efektive “bedaŭris” tiun mankon?
11] Tiu tabelo (1939) estas la origino de la fama misdeklaro pri “pli ol 30 000 libroj en Biblioteko Butler”; MCB deklaris tie ĉi nur, ke en la tuta katalogo estas 36,130 slipoj (jam menciinte, ke pri unuopa volumo povas ekzisti pluraj slipoj); la cifero pri la “alfabeta indekso” (16,100) estus pli proksima al la efektiva stoknombro, sed ankaŭ tiu cifero inkluzivas la “multajn milojn” da tem-indeksaj slipoj. Marjorie Boulton, en sia artikolo (1959) taksas la nombron je 5000 libroj, verŝajne subtakse. El ĉio ĉi oni povas konkludi, ke en 1939 la biblioteko ne povis posedi pli ol 5 000 librojn, eble multe malpli. En la artiokolo el 1951 ĉio ĉi estas multe pli bone klarigita.
13] pri tio vidu la artikolon “Problemoj de bibliotekisto” daŭre validan
14] t.e. privataj bonfaraj instancoj, ekzemple, (eble) Fondaĵo Carnegie. Ĉar MCB remenciis tion en 1951, oni rajtus demandi ĉu dum tiuj 12 jaroj li insiste provadis ricevi subvencion.
16] Ĉio dirita en tiu ĉi sekcio validas ankoraŭ nun!
17] Estus interese scii kiujn
18] Klare ĉi tie io estas mispresita.
19] Oni komparu la similtemajn pensojn de Marjorie Boulton (artikolo “En Trezorejo”)
21] Ĉu vere en 12 jaroj la biblioteko ricevis neniun novan libron pri religia temo?
22] malkresko!
23] Oni bone rimarku tiun ciferon, kiu estas enorma.
24] Ankaŭ en la jaro 2007 tio restas problemo; ĉiuj lumaj ideoj estos bonvenaj.
25] La “kolekto aprobita de d-ro Zamenhof” eldonita de Hachette (1901-1905)
26] Kutime la bibliotekistoj preferas mem remeti la librojn
27] eble tiu vorto devis esti “poŝta”; aliflanke en la anglalingva originalo el 1939 Butler misuzis anglan vorton subsequent (= posta) kun la signifo consequent (= tiala)
28] Ŝajne ne sciante internaciecon de la vorto trolebuso, MCB piednotis pri eblaj terminoj. Tio estis la trolebuslinioj 601 kaj 603, kiuj funkciadis ĝis 1962, kiam ilin anstataŭis aŭtobusoj. La n-ro 601 estis la plej malnova londona trolebuslinio. Penrhyn Road estas densete trafikata strato en la suda parto de Kingston. Pri transitiva uzo de la verbo “pasi” responsas Akademiano Butler, ne mi!
29] Ankaŭ nun la biblioteko estas proprietaĵo de EAB kaj ne havas propran sian statuson. EAB simple proprietas ĉiun unuopan libron, meblon, ekipaĵon kaj paperpinglon.
30] Nun ekzistas biblioteka konto en la financa administro de EAB, al kiu ĉiu povas kontribui
31] Ŝajne neniam ekzistis organizaĵo havanta precize tian nomon. Eble MCB aludis al la tutlanda sistemo de interbibliotekaj pruntoj; sed se li pernome mencius tion, lia argumento fariĝus tro memevidenta.
32] sed ne ĉiujn! La biblioteko rajtus pruntedoni nur duajn ekzemplerojn, kaj ĝuste tion la biblioteko nun faras.
33] Espereble ne tiuj samaj 50, kiuj atendis jam en 1939. Krome, se kutime oni ĉiujare bindigis 50, tio neniel mirigas, ke ĝuste 50 novaj atendas bindigon.
34] Tio perpleksas. La statistiko ja indikas, ke en tiuj 12 jaroj la sliparo kreskis je pli ol 30%, sed se oni sumigas la ciferojn pri breto-metroj, oni vidas, ke tiu cifero kreskis je nur 8%. Tiu dua cifero estas pli fidinda ĉar la kreskon de la sliparo povis kaŭzi ankaŭ indeksado. Ŝajne MCB uzis iom da patoso por plisentigi la problemon.
35] lia ! 36] plia !
37] La domo de BEA/EAB entenis la bibliotekon dum 30 jaroj
38] Dua piednoto de MCB: La estro de Urba biblioteko, ĉe kiu oni permesas aliron de la publiko, diris al la skribanto, ke ĉiumatene kvin personoj devas labori kelkajn horojn por reordigi librojn mismetitajn de la publiko la antaŭan tagon. Tia ordigo estas efektive normala parto de la biblioteka rutino, eĉ en Biblioteko Butler.
39] Sufiĉis demandi; jam en 1948 en la nova Statuto de UEA la biblioteko ricevis la nomon “H. Hodler”. Poste en 1954 La Estraro esprimis deziron ke la biblioteko estu ĉe la Centra Oficejo; la libroj komencis alveni tien en 1960, la lastaj venis en 1967
40] Jam en la Enciklopedio de Esperanto al kiu MCB multe kontribuis, I. Ŝirjaev raportis ke la saratova gubernio transprenis prizorgon de la kolekto, tiam 9500-voluma, do tiu informo povis aperi – sed ne aperis – en la artikolo el 1939. Poste la kolekton transprenis la urba biblioteko en Saratov
41] Ankaŭ Vikipedio eĉ nun ne scias tion; necesas esploro
42] MCB devis koni lian Katalogon de la Esperanto-gazetaro eldonitan en 1934 – sed, ha, la biblioteko ne havis aŭtorkatalogon!