LA BIBLIOTEKO DE BEA
La kerno de la biblioteko de BEA estis origine miksa kolekto de libroj kaj revuoj [1] tenata en la “Komitata Ĉambro” malantaŭ [7] n-ro 17, Hart Street, London W.C.1 [8], kie la Asocio havis sian sidejon de 1914 ĝis 1926. Tamen kiel afero organizita ĝi komenciĝis per persona donaco de 380 volumoj en 1922, kaj de tiam ĝia celo estas kolekti kaj konservi por la studantoj kaj la historiistoj ĉion valoran [2] rilatan al Esperanto kaj al la ĝenerala internacilingva movado. Ĝi enhavas ankaŭ multajn filologiajn verkojn kaj gravajn konsulto-verkojn. Multaj eldonejoj de Esperantaj libroj sendas al ni siajn produktaĵojn, sed bedaŭrinde ni ne ricevas ĉiun libron eldonitan en ĉiu lando.
En 1934, kiam la loko disponebla en la sidejo de la Asocio fariĝis nesufiĉa, la Biblioteko transmetiĝis al la hejmo de s-ro Butler en Kingston-on-Thames kaj restis tie ĝis 1961, kiam la domon akiris la loka municipo lige al kvartalrearanĝo. La biblioteko tiam metiĝis en deponejon kaj restis tie proksimume tri jarojn, dum estis diskutata la eblo relokigi ĝin ĉu en la sidejo de la Asocio ĉu en taŭga biblioteko universitata aŭ municipa. En 1964 en la sidejo de la Asocio en 140, Holland Park Avenue, Londono W11, oni aranĝis bretojn en la unua etaĝo [4] laŭ plano preparita de s-roj A. Diaz kaj W. G. Atkinson [9], kaj tie instalis la bibliotekon.
Dum la tuta ekzisto de la Biblioteko [3] s-ro Montagu C. Butler estas Honorofica Bibliotekisto.
Aranĝo. La biblioteko konsistas ĉefparte el presitaj libroj, manuskriptoj, temrilataj dokumentoj multspecaj, kaj revuoj. La libroj estas aranĝitaj en sekcioj laŭ sia grando, kaj alia materialo teniĝas en konvenaj skatoloj kaj tirkestaroj. Ĉio estas indeksita laŭ-teme en granda slipara katalogo. Restas nesolvita problemo kiamaniere elmontri grandajn fotojn, medalionojn, insignojn kaj similajn objektojn. Albumojn, prestranĉaĵojn, ciklostilitajn bultenetojn kaj aliajn dokumentojn nur efemere interesajn ne eblas konservi.
Revuoj. Aktualajn revuojn ni tenas en dosierujoj atende al posta konserva bindigo. Gravajn revu-artikolojn ni indeksas unuope en la ĝenerala katalogo, sed ne eblas indeksi ĉiun ereton, kio superus la povon de unusola persono; kaj, efektive, ne necesas.
Klasifo. Ĉiu sekcio estas klasata sammaniere, senkonsidere pri la lingvo uzita. Ĉiu ero ricevas propran numeron sinklarigan kaj difinitan lokon. Alfabeta indekso ebligas al la vizitanto trovi ĉiun serĉatan titolon, kaj tem-indekso [10] facile montras kion la biblioteko havas pri difinita temo. La indeksaj tirkestoj enhavas prosimume 60,000 slipojn.
I. Ne-esperantaj temoj. Tiujn oni klasas per kombinaĵo el la decimalaj sistemoj de Dewey kaj de UDK [11]
Ĉefaj klasoj
0 Ĝeneralaĵoj
1 Filozofio
2 Religio
3 Sociologio
4 Lingvoj
41 Internacia Lingvo
5 Scienco teoria
6 Scienco aplikita
7 Belarto, Amuzo, Sporto
8 Literaturo
812 Originala Esperanto-literaturo
9 Historio [12]
91 Geografio
92 Biografio
II. La Esperantaj Movado kaj Lingvo. Tiujn ni klasas laŭ la volumo Klasifo de Esperantaj Temoj, trovebla sur la biblioteka tablo. [13] Tiu libro donas kompletan informon pri la tuta sistemo. La ĉefaj klasoj:
E: Esperanto en rilato al aliaj temoj
E01/09 La Esperanto-movado
E063 Esperanto-kongresoj
E066 UEA
E (4/9) Loka Esperanto-historio [14]
E1/9 La lingvo Esperanto
E2 Strukturo kaj Derivo
E3 Esperantaj vortaroj [15}
E5 Sintakso: Gramatiko [16]
E8 Lernolibroj
G Naciaj Esperanto-revuoj
L Literaturaj Esperanto-revuoj.
Prizorgo. La biblioteko estas proprietaĵo de la B.E.A. Ĝi enhavas multajn erojn historie interesajn kaj multajn unikaĵojn. Ĝin subtenas parte monrimedoj de la Asocio, parte donacoj monaj kaj libraj, parte vendo de duoblaĵoj. Antaŭ ol disfordoni sian Esperanto-kolekton, la membroj eble kontrolu ĉu utilus donaci aŭ heredigi ĝin al la BEA-biblioteko. Okazas, ke valoregajn verkojn detruas familianoj sensciaj pri ilia valoro. Fotoj pri membroj, de ĉiaj Esperanto-eventoj aŭ aliaj interesaĵoj, se ne tro malgrandaj – prefere poŝtkartmezuraj – estas bonvenaj, sed ne poŝtkartoj nur esperantlingve verkitaj.
Uzado. Konstante alvenas demandoj petantaj ĉiajn informojn. La bibliotekisto helpas laŭ sia povo, sed li ne povas entrepreni longajn esplorojn, nek kopiadi artikolojn, k.s. Ne ekzistas homrimedoj por tio nek por aliaj tempomalŝparaj taskoj. [17]
Tiu ĉi estas konsulta biblioteko, do ne prunta. Krom en speciala cirkonstanco kaj laŭ aparta permeso, la librojn oni ne povas pruntepreni nek kunporti. La sperto montras la bezonon de tia regulo, ĉar, kiam ni pruntedonis iun libron al persono ŝajne fidinda, por rehavi ĝin necesis skribi multajn leterojn; kaj dume iuj vizitantoj petis rigardon al tiu sama libro
Alireblo. La membroj aŭ grupoj de BEA, kaj aliaj seriozaj vizitantoj, dezirante vidi aŭ uzi la bibliotekon, mendu viziton ĉe la Honorofica Bibliotekisto aŭ ĉe lia rajtigita viculo [18], kiu aranĝos ke li povu ĉeesti. (oni telefonu aŭ leteru, PARk 7821, inter la 9a horo atm kaj la 5a ptm, lunde ĝis vendrede). La librojn bezonotajn oni [antaŭ]petu. [19]
La librojn prenitajn de sur la bretoj oni remetu en precize saman lokon (aŭ prefere ilin remetu la ĉeestanta oficulo), aŭ en kazo de plej eta dubo oni lasu ilin sur la tablo. [20] Estas malpermesite surskribi aŭ iel ajn difekti la erojn konsultatajn.
La biblioteko normale ne estu uzata post la 9a horo ptm. La Sekretario de BEA, estante responsulo pri la domo [21], rajtas limigi aŭ ŝanĝi la malfermohorojn tiel, kiel tion postulas la cirkonstancoj.
1] Tie ŝajne unuafoje MCB publike menciis antaŭan ekziston de ia biblioteketo de BEA
2] Notinda ŝanĝo de emfazo: antaŭe “kolekti ĉiun libron”, nun “kolekti ĉion valoran”
3] t.e. ekde 1922
4] t.e. la unua etaĝo super la teretaĝo; super la bibliotekejo estis ankoraŭ 2 etaĝoj, kiuj estis oficista apartamento.
7] pli verŝajne “en malantaŭa parto de”; la vortumo ŝajne celas implici folasitecon, neglekton.
8] Tiu adreso ankoraŭ ekzistas; ĝi estas mallonga strateto en la orienta parto de la urbocentro, proksime al la stacidomo Fenchurch Street. Tamen, kiel tion klarigas la artikolo el 1976, Tio tamen ne estas la malnova adreso de BEA sed alia strato samnoma. La nuna nomo Bloomsbury Way estas tiu iama “Hart Street”, kaj situas tre centre, tre proksime al la antaŭa sidejo en High Holborn
9] Komence ĉiu supozis, ke la planko de la oficejo ne estus sufiĉe forta por porti la pezon de pluraj tunoj da libroj. Amador Díaz, prez. de BEA, estis tamen arkitekto, kaj Wilf Atkinson, dojeno de Londona Esperanto-Klubo estis, se mi ĝuste memoras, inĝeniero (konfirmo serĉata). Ili havis la ideon tiel alfiksi la bretojn al la ja fortikaj muroj, ke la tuta pezo pendu de la muroj ne dependante de la planko. Kaj efektive la biblioteko senprobleme pendis tiel dum pli ol 30 jaroj.
10] Kutime per tem-indekso oni komprenas “indekso montranta ĉe kiu numero oni serĉu difinitan temon”. MCB ĉi tie parolas pri laŭ-tema katalogo, tute alia afero.
11] Oni devas konkludi, ke tiu malklara deklaro, cetere ne vera, estas farita por kamufli la embarasan fakton, ke MCB ankoraŭ uzis la IIB- klasifon sesdek jarojn post ĝia malapero.
12] Jen IIB-aĵo. En la klasifo de Dewey kaj en UDK la temo Historio okupas la numerojn 93[0] ĝis 9[99], do staras post Geografio kaj Biografio. Male, la IIB-numeroj 9(0) ĝis 9(9) devas viciĝi antaŭ Geografio kaj Biografio. Tio estas iagrade maloportuna, ĉar tiel la klaso 9 staras antaŭ la pli ĝenerala klaso 908.
13] Tio estis la laborekzemplero uzata de MCB mem; ĝi nun servas por la daŭranta revizio de la Klasifo
14] Pri tio oni vidu la noton en la klasifo-tabeloj (lasta piednoto)
15] Tio prisilentas la konfuzan disdividon (nun forigitan) inter vortaroj Esp>nacilingvaj (en E3) kaj vortaroj nacilingvaj>Esp (ĉe la fontlingvo)
16] Se MCB opiniis, ke Sintakso ne estas parto de Gramatiko, do Gramatiko por li povis esti nenio krom Morfologio. La anglalingva (kaj ne nur anglalingva) uzo de la termino “Gramatiko” estas ofte tia.
17] Mirige, MCB uzis la vorton time-wasting (tempon malŝpara), kvankam li povis diri, ekzemple, laborious (temporaba); kaj tiu vortumo restis en la lasta artikolo el 1976, kvankam tiam fotokopiado estis afero rapida kaj facila, kaj esplorlaboro estas esenca parto de la funkcio de biblioteko kaj arkivo. Ĉu ne ĝuste por tio MCB faris tiujn milojn da indeksoslipoj, kiujn, cetere, nur li povis kompreni?
18] supozeble Cecil Capp
19] en la originalo staras la tre malklara frazo Books required should be asked for kio signifas simple “Librojn bezonatajn oni petu”; ja, kiu ne petas, tiu ne ricevas. Tiu frazo reaperis en 1976.
20] La plej ofta kaŭzo de mismeto de libroj estas, ke uzinto remetas libron al neĝusta loko. Nuntempe ni ĉiam konsilas lasi uzitajn librojn sur la tablo.
21] En longedaŭra disputo lige al la kontraŭvola emeritigo de sekretario John Leslie, tiu lasta tre insistis, ke la fakto loĝi en la domo ne implicas, ke pedelado pri la domo estas parto de la funkcio de la sekretario. Victor Sadler, male, dum sia direktorado ĉe UEA, ofte faris “pedelecajn” laborojn, riparetojn, k.s. kaj eĉ, unu fojon, suriris kun Simo Milojevic la tegmenton, por esplori pri pluvolikado