Tiu ĉi artikolo, verkita en 2006, estas nun (2012.04) aktualigita, kaj povas helpi vin dum via vizito.
La biblioteko havas materialojn el diversaj specoj, ne nur librojn sed ankaŭ revuojn, arkivaĵojn, fotojn, sonregistraĵojn, vidbendojn, eĉ kelkajn filmojn.
Ĉiuj tiuj aferoj estas tamen aranĝitaj laŭ unu sama ĝenerala principo; ili estas vicigitaj laŭ siaj temoj, per Universala Decimala Klasifo (por la aferoj ĝeneraltemaj), aŭ per la speciala klasifo de Montagu Butler (por la aferoj specife pri-esperantaj).
Do por trovi iun libron, aŭ dokumenton, aŭ verkojn pri iu aparta temo, vi devas trovi la klasifonumeron, kiu apartenas al ĝia temo; la klasifonumero de ĉiu libro aperas en la biblioteka katalogo.
Sube vi vidos numerojn por la plej vastaj temoj. Pli detalajn vi trovos en la Ĝenerala indekso de la katalogo, trovebla en la komputilo, kaj de tempo al tempo elpresata surpapere.
Ankoraŭ pli sube vi trovos notojn, kiuj helpos al vi trovi unuopajn materialojn.
LA ĈEFAJ KLASOJ de la klasifoj UDK kaj de Butler estas jenaj:
000 Ĝeneralaĵoj. Interalie 016 Bibliografio; 020 Bibliotekoj
100 Filozofio. Inkluzivas 170 Etiko, moralo; krome 159.9 Psikologio
200 Religio.
300 Homo kaj Socio. Interalie 320 Politiko; 330 Ekonomiko
400 Lingvistiko. Interalie 410 Interlingvistiko
500 Naturscienco
600 Tekniko. Interalie 620 Inĝenieriko; 650 Administro
700 Belarto. Interalie 720 Arkitekturo; 780 Muziko; 792 Teatro
800 Literaturo. Interalie 812 Originala Esperanto-literaturo
900 Historio kaj geografio
E Esperanto (ĝeneralaĵoj)
E01 ĝis E09 La Esperanto- movado
E1 ĝis E9 Lingvistiko de Esperanto, inter kio:
E3 vortaroj
E8 lernolibroj
La ĝenerala serio de la libroj troveblas en la Ĉambro Butler; ĝi komenciĝas dekstre de la ĉefpordo, kaj horloĝdirekte ĝi rondiras la ĉambron ĝis reatingi la pordon. Oni notu, ke tiu sinsekvo inkluzivas la flankan alon, kiun oni facile pretervidas.
La ordo ne estas perfekta sed estas prilaborata. Surbretaj etikedoj indikas – tre proksimume – kio staras sur la bretoj. Tiuj indikiloj (plibonigotaj) espereble iom helpas la orientiĝon.
Tamen kelkaj libroj staras aliloke. Ekzistas kelkaj volumoj tro altaj por la ordinaraj bretoj. Tiuj staras surplanke en la Okcidenta Alo, ankaŭ ili en laŭtema ordo.
Pli multaj estas la libretoj, ĝenerale altaj ĝis formato A6 (do poŝformataj). Tiuj staras en aparta serio da tirkestoj, troveblaj same en la Okcidenta Alo, kaj ankaŭ ili estas aranĝitaj en laŭ-tema ordo. Do, se en la katalogo la alteco de libro estas indikita kiel ĝis proks. 13cm. oni serĉu tie la libron.
Sonregistraĵoj. Niaj malmultaj gramofondiskoj espereble poste teniĝos aparte (por eviti difektiĝon) en propraj diskujoj. Provizore ili staras laŭ siaj temoj sur la librobretoj.
La sonkasedoj, kiujn ni havas, estis ĝis nun en tirkestoj kun la libretoj. Ili estas nun transmetataj al alia tirkestaro, kiu ĝis nun tenis la katalogsliparon, kiu siavice estas nun malmuntata. Ni tamen konscias, ke pro degenero de la fer-oksido la sonkvalito de la kasedoj perdiĝas en la daŭro de la jaroj, do ni iom post iom kopias la enhavon de niaj sonregistraĵoj al diĝita formato MP3 kaj konservas ilin en la interreta Sonbanko Esperanta kaj ankaŭ en kodiskoj. Oni do sekvu la evoluon.
Ankaŭ kodiskojn ni jam havas; ili staras sur propraj bretetoj. Niaj kelkaj vidbendoj staras sur la librobretoj; ni jam komencis kopii ilin al DVDiskoj.
Revuoj. La binditaj jarkolektoj de la revuoj estas ĉiurilate libroj; do ili staras ĉe sia temo inter aliaj libroj. Kelketaj, tre malmultaj, estas pro sia formato inter la libretoj; iom pli multaj (ekzemple Heroldo de Esperanto kaj kelkaj fruaj volumoj de Revuo Esperanto) estas en la aparta vico de grandaj libroj.
Oni notu, ke la organoj de la diversaj esperanto-asocioj (do interalie Brita Esperantisto, Revuo Esperanto, Franca Esperantisto, k.t.p.) havas propran laŭ-landan sinsekvon G, kiu, logike, staras surbrete tuj post la serio E. Post tiuj sekvas la sendependaj esperantomovadaj kaj literaturaj periodaĵoj, ankaŭ ili laŭlande, en la serio L.
Pri la poste bindotaj revuoj ne estas jam trovita definitiva solvo; provizore ili estas aranĝitaj sur la librobretoj kune kun la jam binditaj volumoj. Plurajn en tiuj ni ankoraŭ bindigos. Kelkaj aktualaj revuoj estas ekspoziciataj apud la Okcidenta Alo.
La dokumenta arkivo konsistas el korespondaĵoj, broŝuretoj, pamfletoj, ĵurnaleltondaĵoj, kongresaj kaj asociaj dokumentetoj (aliĝiloj, formularoj, k.t.p.), tekstetoj diversaj, tre varia sortimento el aferoj kun intereso jen aktuala jen historia. Ankaŭ tiu kolekto estas aranĝita laŭ temoj; vi trovos ĝin, provizore, en la biblioteka ĉambro dum ni serĉas por ĝi definitivan lokon.
La fota arkivo estas iomete misnomita, ĉar estas en ĝi ne nur fotoj kaj poŝtkartoj, sed ankaŭ aliaj aferetoj kiaj glumarkoj, kalendaretoj, membrokartoj, do arkivaj eroj malgrandaj, ĝenerale ĝis formato A6, kiel ĉe la libretoj, ĉio ĉi tenata en serio da tirkestoj.
Kelkaj objektoj diversaj krome apartenas al la biblioteko. Ŝildoj, pokaloj, artaĵoj, la seĝo kaj eĉ la tajpilo de Montagu Butler; insignoj, flagoj, poŝtmarkoj, skribiloj, cindrujoj, cigaredpakaĵoj, brodaĵoj, ligno-gravuraĵoj, tondaĵalbumoj, teleroj, tasoj, portretoj… Verdire kiam ni kunportigis tiujn aferojn el Londono ni simple ne sciis, ke ili estas tiel multaj. Ni devas do decidi, kie kaj kiam ni ekspozicios tiujn aferojn.