Malmulte, tamen ne tute ne, konata estas la nomo L. G. Watson. Pli simple dirite, mi ne scias kiu li estis. En BE559/560, Nov/Dec 1951 aperis tiu ĉi tre bona lia artikolo. Ĉu la unua li uzis tiun ofte ripetitan ŝablonaĵon pri “Kaŝita trezoro”? Ĉu nia kara Marjorie Boulton legis kaj memoris la artikolon?
Kelkajn dubindajn vortuzojn ni lasis senŝanĝaj. Oni notos kelkajn sufiĉe modernajn trajtojn en tiu artikolo de antaŭ 56 jaroj, ekzemple “ktp.” anstataŭ “k.t.p.”, rekta verbigo de adjektivo, transitiva uzo de “fanfaroni”, k.a. Sed tio ne estas nia temo…
KAŜITA TREZORO
Ĝi vere ne estas kaŝita. Sed ĉu vi scias, kie ĝin trovi? Se vi estas membro de B.E.A. (kaj kompreneble vi estas!) ĉi tiu trezoro estas via, nedisputeble. Nur estas necese peti ĝin.
Pardonu, ke mi tiele enigmas, sed mi ĵus pasigis tutan tagon en la Biblioteko de B.E.A. Mi revenis hejmen miregoplena pri ĉi tiu brila gemkolekto, kaj scivola kial tia lumo en la Esperanta firmamento ne estas pli ĝenerale rekonata. Iu devas trumpeti pri ĝi, ĉar trezorejo ĝi ja estas. Gemoj abundas. La plimulto de la libroj estas tute neaĉeteblaj, ĉar nun elvenditaj. Ĉiam estas plezuro paŝte esplori en librejo aŭ biblioteko, sed imagu la aldonitan ĝojon kiam oni sin trovas tutlibera esploreti inter miloj da Esperantaj libroj, ĉerpitaj el ĉiuj landoj de la mondo.
La B.E.A. Biblioteko kompreneble estas konsulta kaj ne prunta. Unue ĝi servas tiujn, kiuj deziras kolekti informojn pri definitivaj temoj, cele al verkado de tezo aŭ artikolo. Por tiaj homoj la Decimala Sistemo de Dewey [1] evitigos horojn da vana serĉado. Eĉ ĉiu artikolo valora en ĉiu gazeto trovas lokon laŭ sia temo en la indeksa sliparo [2]. Esence, la sistemo estas simpla logiko, kaj rapide komprenebla de interesato. Por utili al estontaj studantoj, verkistoj kaj historiistoj, kiuj profitos de ĉi tiu unika kolekto, detala klasifo de la B.E.A. Biblioteko baldaŭ eldoniĝos [3]. Sed eble vi nur deziras libervole serĉi la neatenditan inter la librobretoj? Vi estos egale bonvena, kaj sentos vin tute ĉehejme eĉ se vi scias nenion pli pri la sistemo de Dewey ol la viro en la luno. Estus iom senvalore, eĉ provi listigi tion, kion vi trovos en la Biblioteko. Ĝi havas preskaŭ ĉion! Eldonejoj en la tuta mondo sendas gazeto-numerojn kaj librojn. Jarkolektoj iras ĉiujare al la bindisto kaj revenas al la librobretoj. Romanoj, lernolibroj, poemaroj, vortaroj, kaj nefikciaj verkoj ĉiuspecaj [4] iras, post recenzado, en la Bibliotekon. Permesu, tamen, ke mi menciu du-tri interesaĵojn.
Elstare valoraj estas la fruaj ekzempleroj de La Esperantisto. La unuaj numeroj, de Septembro 1889, estas ĉiuj sekure binditaj, kaj ni povas kvazaŭ resperti la esperojn kaj entuziasmojn, krom la dubojn kaj malkontentiĝojn de tiuj frutempaj pioniroj. En ĉi tiu grandformata libro (nur unu alia ekzemplero ekzistas, en la Brita Muzeo) [5] vi legos bonekonatajn poemojn de Zamenhof sub la kaŝnomo Hemza. Vi vidos interesajn reklamojn kiel ĉi tiu en la numero de Oktobro, 1890:- “Richard Geoghegan, en Birkenhead, Anglujo, instruas la lingvon ‘Esperanto’ kaj per la lingvo ‘Esperanto’ ankaŭ la lingvojn Anglan, Hindan, kaj Ĥinan”. Sendube, do Geoghegan, kiu nur lastatempe mortis en Alaska [6], estis la unua instruisto de Esperanto en Anglujo [7]. La reklamoj, avizoj, leteroj al la redaktoro, lingvaj artikoloj, kaj spritaĵoj de antaŭ sesdek jaroj vekis en mi grandan simpation kaj admiron por la pioniroj. Ĉu ne estus bonefika paŝo represi de tempo al tempo en niaj gazetoj ‘frandaĵojn’ el la pioniraj ne plu haveblaj gazetoj?
En la tirkestaro troviĝas Esperantista “Portret-Galerio”, insignoj kaj medalionoj de sennombraj kongresoj, kaj centoj da liliputaj libroj, kiuj perdiĝus sur la bretoj. Inter ili estas la plej malgranda Esperanta libro, vortaro (Germ-Esp) [8}, kiu facile enirus en la plej malgrandan alumetoskatolon. Kontraŭe vi trovos en la Biblioteko binditajn ekzemplerojn de Esperanto de la jaro 1909 [9], kiuj staras altaj je pli ol du futoj.
La Esperantaj “komikaj gazetoj” kiaj La Blagulo kaj La Pirato estas ege amuzaj. Ho ve! la eldonoj ĉesiĝis.Kiom ni ŝuldas al la ŝercistoj, kiuj karikaturas la vivon por ke ni ne tro seriozu! En kongresoj evidentiĝas, ke sprituloj ne mankas al nia movado, sed oni apenaŭ supozus tion ĉe nia originala literaturo. Estas pridiskutinde.
La admirindeco de la orientlandaj gazetoj donis al mi la plej agrablan surprizon. Esperanto havas riĉan gazetaron, kaj rigardi ĉiujn kune, alloge binditajn, certe impresus efike la plej severan skeptikulon.
Kaj nun, kion mi diru pri la reganta geniulo, la magiisto kiu respondecas? Bibliotekoj ne hazarde okazas, kaj ĉi tiu ne estas escepto. Nur S-ro Butler, aŭ M.C.B, kiel ni amike nomas lin, povus esti ĝin farinta. [10] Ĝi estas inter la plej grandaj el liaj multaj elfaroj. Longatempe li pasigis la frumatenojn en la giganta tasko klasifi kaj indeksi ĉi tiun bibliotekon. Tiu laboro, tamen, neniam finiĝas. Enverŝas [11] nova materialo per ĉiu poŝtalveno. Estas necese tralegi, ofte recenzi, fari etikedojn kaj slipojn, noti gravajn gazet-artikolojn, kaj fari slipojn por ili. Ofte M.C.B. estas for de la hejmo dum prelegvojaĝoj, kaj revenas por trovi amason da tia laboro atendanta lin.
La B.E.A. estas feliĉa, ke ĝia biblioteko trovis hejmon ĉe 36, Penrhyn Road, Kingston. Dum dudek jaroj, de kiam ĝi tien translokiĝis de la B.E.A. Domo [12], Ges. Butler ĉiam varme bonvenigis vizitantojn.
Legantoj ĉiuj scias nur tro bone, ke la B.E.A. ne estas riĉa. Pro tio, ni ĉiuj memoru, ke la Biblioteko, nia biblioteko, bezonas niajn donacojn. En la kaso neniam sufiĉas mono por bindigi la multajn gazetojn kaj librojn kiuj atendas la bindadon; krome estas elspezoj por kartoj, etikedoj, bretoj ktp.
Mia lasta impreso estis, ke se nia fanfaronata sed nestabila civilizo sukcesos postvivi ĝis la dudek unua jarcento [13], novaj generacioj de Esperantistoj pilgrimos al nia biblioteko. Sed en la nuna tempo unu el niaj pioniroj ankoraŭ pioniras tie kun la fervoro kaj energio de juna viro.
L. G. Watson
1] Laŭ Encyclopedia Britannica, la unua eldono de UDK aperis en 1905, do nelonge post la lasta eldono de IIB. Tiu ĉi artikolo ne mencias UDK sed parolas nur pri “Dewey”; povas esti, ke MCB diris al la homoj, ke li uzas Dewey, simple por ke ili komprenu, ne komplikante la aferon per parolo pri UDK kaj IIB. En la klas-uzo de MCB oni preskaŭ nenion trovas, kio apartenus nur al la klasifo de Dewey sed nek al IIB nek al UDK.
2] Sed, bedaŭrinde, nur laŭ la temo.
3] t.e. la Klasifo de Esperantaj Temoj de Montagu Butler. En la verkdato la Klasifo estis verŝajne jam ĉe la presisto, ĉar la preslaboro daŭris tre longe.
4] Laŭ tiu vortumo, la vortaroj kaj lernolibroj apartenus al la verkoj fikciaj. Diskutinde..
5] Ankaŭ Marjorie Boulton diris tiel, sed ĉu eblas scii tion? Jes, pruveble ekzistas dua ekzemplero en la nacia biblioteko, sed kiel oni pruvu, ke ekzistas neniu alia ekzemplero?
6] Li elmigris juna al Usono. Laŭ la Enciklopedio li estis tie jam en 1890, sed laŭ la retpaĝoj de E-As de Irlando li iris tien en 1893. Ĉiuokaze, eĉ en fora Alasko li ne forgesis Esperanton.
7] Al Zamehof li avertis [en letero latinlingva!] pri fuŝeco de la unua anglalingva traduko de la Unua Libro, kaj, komisiite de Zamenhof, li retradukis la verkon.
8] Ekzistas ankaŭ volumeto por la inversa direkto. Origine ilin eldonis Schmidt & Gunther en Leipzig, kaj reeldonis Langenscheidt en 1959. Ili estas altaj 3cm, sed iom tro dikaj por enmeti en alumetujon. Ili havas po pli ol 500 p.
9] Ekzistas volumoj ne nur de Esperanto sed ankaŭ de Esperanto Triumfonta/ Heroldo de Esperanto, kaj aliaj, pli ol ĝisgenue altaj, kaj tre malfacile manipuleblaj.
10] Nur MCB povis ĝin fari; tio estas, ekzistis nur MCB kiu povis fari ĝin. Imageble alia persono same diligenta, se tiu persono ekzistus, povus same fari, eble pli bone. Ekzemple, se biblioteko estas uzebla nur kun helpo de la bibliotekisto, ĉu tio estas bona biblioteko?
11] Anglismo. Signifo: torente enŝutiĝas
12] Oni notu tre bone tiun vortumon, ke la biblioteko translokiĝis tien. Tro ofte oni legas aŭ aŭdas aserton, ke MCB fondis la BEA-bibliotekon. Propradire, li transprenis jam ekzistantan bibliotekon, jes ja malgrandan, de BEA, kaj al ĝi aldonis la propran, multe pli grandan, kolekton..
13] Nu, venis la jarcento kaj ni efektive plu-vivas, ĉu ankoraŭ civilizitaj mi ne diru. La artikolo estas verkita en la fruaj jaroj de la longedaŭra “Malvarma Milito”.